Unua paĝo >> Kulturo >> Arto


Porcelana gravuro de Ĉinio

Tintado ŝvebis en la centra halo de la Internacia Porcelana Ekspozicio de 2006 okazinta en Zibo, orienta Ĉinio. Kelkaj metiistoj faris prezentadon pri porcelana gravurado. Per specialaj instrumentoj ili atenteme ĉizis sur blankaj porcelanaj teleroj kaj apud ili estis prilaboritaj porcelanaĵoj ĉizitaj je homaj portretoj, floroj, pejzaĝoj k.a. en diversaj koloroj.

Kio estas porcelana gravuro

Porcelana gravuro estas fari ĉizadon sur porcelanaĵo per diamanta grifelo, aloja ĉizilo kaj marteleto kaj poste kolorigi vejnojn kaj striojn per farboj. Ĉar porcelano estas facile rompebla, do fari ĉizadon sur porcelanaĵo estas tre malfacila por metiistoj. Por fari bonan porcelanan gravuron oni bezonas ne nur bonajn instrumentojn kaj bonkvalitajn porcelanaĵojn, sed ankaŭ kvalifikitecon en pentrado, kaligrafio, gravurado kaj ĉizado.

Origino de porcelana gravuro

Porcelana gravuro aperis en la mezo de la 18-a jarcento. Tiam ekonomio kaj kulturo de Ĉinio estis en reprosperiĝo, kaj sekve de tio prosperis ankaŭ la tradicia ĉina porcelana industrio. Iuj imperiestraj familianoj kaj aristokratoj tre ŝatis apreci porcelanaĵojn, kaj ankaŭ imperiestro Qianlong (1736-1796 sur trono) alte taksis porcelanan arton. Aprecante kaj kolektante porcelanaĵojn, iuj instruituloj ŝatis skribi kaj pentri ion sur porcelanaĵoj. Sed la surfaco de porcelanaĵoj estas glata, la pentraĵoj kaj skribaĵoj estis facile forviŝeblaj kaj malfacile konserveblaj. Siatempe imperiestro Qianlong ofte skribis la vortojn "Rigardita de Qianlong" sur porcelanaĵoj. Por konservi la skribaĵojn de la imperiestro, kortegaj metiistoj ekstudis teknikon de gravurado de skribaĵoj faritaj per tuĉpeniko sur porcelanaĵoj. Tio estas burĝono de porcelana gravuro. Poste pli kaj pli da metiistoj sin okupis pri porcelana gravuro, plialtigante la nivelon de tiu arto. Sed estis malfeliĉe, ke antaŭe oni neglektis protektadon de porcelanaj gravuraĵoj, kaj nun en la mondo ekzistas nur 5 tiaj artaĵoj de Qing-dinastio, du el ili estas konservataj en la Muzeo de Imperiestra Palaco de Pekino kaj la 3 aliaj estas en la mano de japanaj kolektistoj.

Beleco de porcelana gravuro

La ĉefaj materialoj de la gravurado estas fajnaj blankaj porcelanaj teleroj brile glazuritaj. La instrumentoj por gravurado estas diamanta grifelo, aloja ĉizilo kaj marteleto.

Oni alinomis porcelanan gravuron "brodado sur porcelanaĵoj". Ĉar metiistoj ĉizas kaj pentras rekte sur porcelanaĵoj, dum porcelana gravuro postulas riĉan sperton kaj lertecon. Ajna misĉizado detruos la tutan verkaĵon.

La arto de porcelana gravuro estas iom post iom konata de la mondo. En 1977 Zhang Mingwen, porcelana artisto de Zibo, eksponis en Ŝanhajo sian verkon "Bildo de Florokolektado", kaj la verko estis aĉetita de japana kolektisto en alta prezo. Junie de 1981 Zhang vojaĝis al Germanio por 18-taga prezentado de porcelana gravuro. En 1982 lia verko "Flaĝoletisto kaj fenikso" eksponata en la 14-a Internacia Foiro estis aĉetita de famaj kolektisto-gesinjoroj Wellson en alta prezo. Eminenta porcelana artisto Luo Xiaodong gravruris sur porcelanaj teleroj portretojn de usona prezidento Cliton kaj lia edzino, aŭstralia ĉefministro Howard kaj lia edzino, kamboga reĝo Norodom Sihanouk kaj lia edzino, korea prezidento Kim Dae-Jung kaj lia edzino, japana ĉefministro Obuchi Keizo kaj prezidanto Kim Jong Il de la Korea Popol-Demokratia Respubliko.