|    Dancistino 
              Yang Liping 
             
             
Spekti 
              dancadon de Yang Liping estas ĝuo. Ŝia sol-danco estas flua kaj 
              unika. 
             Ĉiuj kiuj rigardis ŝian prezentadon senescepte 
              estis revitaj de ŝiaj dancoj. Oni nomas sorĉistino tiun dancistinon, 
              kiu venas el montaro kaj lerte esprimas sin per membroj. Spektantoj 
              de Taiwan kaj sudorienta Azio eĉ nomas ŝin diino de danco. Ŝi kvazaŭ 
              mistera sendito de la naturo komunikas ritmon de la vivo per graciaj 
              dancoj. 
              De 
              knabineco ŝi estis pasia al danco, sed neniam vizitis iun ajn dancan 
              lernejon. En la jaro 1971 ŝi eniris en la Kantodancan Trupon de 
              la Xishuangbanna-a Subprovinco de Yunnan. En 1986 ŝi famiĝis pro 
              la de ŝi kreita kaj prezentita sol-danco "Spirito de Pavo". 
              Ŝi estas la unua juna ĉina dancistino, kiu okazigis individuan dancan 
              vesperon en la lando. En la pasintaj jaroj ŝi vizitis Filipinojn, 
              Singapuron, Rusion, Usonon, Kanadon, Japanion kaj aliajn landojn 
              kaj regionojn kaj okazigis tie sol-dancan vesperon. La filmo "Suna 
              Birdo" de ŝi kreita, reĝisorita kaj ludita gajnis premion en 
              la Montreala Internacia Filma Festivalo. 
             Danco jam kuniĝis kun la vivo de Yang. 
              La naturo inspiras ŝin kaj unika stilo formiĝis en ŝia dancado. 
              La plej granda sukceso de ŝia dancado estas, ke ŝi transformis la 
              originan kaj moviĝan dancarton en la kvietan. La naturo kaj reala 
              vivo karakterizas ŝian dancan stilon, ĉar la naturo estas la plej 
              bela, reala kaj profunda. Ŝi klopodas por esprimi la plej belan 
              sonĝon de la homaro per sia simpla kaj modesta danclingvo. 
              En 
              Januaro de 1999, la plej malbona sezono de Tibeto, Yang venis al 
              Lhasa por sperti la vivon tie kaj krei verkon. En Jokhang-templo 
              la suno verŝis tra la tegmento sian lumon sur freskojn kaj malrapide 
              moviĝis. Subite la okuloj de Yang ekbrilis, kaj ŝi turnis sin kaj 
              ekdancis sub la sunlumo. Ĉiufoje Yang ripetas sian dancon sur sceno, 
              sed ĉiufoje la danco malsamas, ĉar ĉiufoje la danco reaperigas la 
              vivon kaj revivigas arton. 
             "Bildo 
              de Yunnan" 
              Antaŭ 
              ol spekti ŝian dancon "Bildo de Yunnan", mi ne povas imagi, 
              ke tiu protoarto povas tiel perfekte montriĝi surscene. Ĝi estas 
              kolekto de primitivaj kantoj kaj dancoj sen intrigoj. Dekoj da dancistoj 
              el montaraj vilaĝoj de Yunnan prezentis per simplaj kantoj kaj dancoj 
              laboremon, honestecon, simplan vivon kaj virgan amon de ji-oj, mjaŭ-oj, 
              tibetanoj, taj-oj kaj baj-oj de Yunnan.  
            La dancado daŭras 120 minutojn. Ĝi, el 
              kvin aktoj, nome "Suno", "Tero", "Hejmloko", 
              "Oferfajro" kaj "Pilgrimado", estas nove kreita 
              kaj rara kant-danco de nacimalplimultoj, unuigante tradicion kaj 
              modernecon. 
              70% 
              de ĝiaj aktoroj venas el popolanoj de Yunnan kaj plejparte estas 
              kamparanoj talentaj en dancado pro la danc-geno en ilia sango. Per 
              superbaj dancoj ili montras la naturecon, sanecon kaj viglecon de 
              la vivo. Sur ilia vizaĝo brilas sincera rido kaj legiĝas amo al 
              danco, tio konigas al spektantoj, ke kanto kaj danco estas parto 
              de ilia vivo.  
            Yang 
              Liping kaj ŝia "Bildo de Yunnan" 
              Yang 
              Liping estas ĉefaktorino de "Bildo de Yunnan" kaj ĝia 
              ĝenerala direktorino. Kiel dancistino, Yang ĉiam prenas dancojn 
              de la nacimalplimultoj en Yunnan kiel nutraĵon de sia verkado. Antaŭ 
              kelkaj jaroj, kiam ŝi vizitis sian hejmlokon por kolekti popoldancojn, 
              subite venis al ŝi la ideo, ke ŝi malkovros kaj ordigos tradiciajn 
              dancojn de la nacimalplimultoj en Yunnan. La impulso venas el tio, 
              ke multaj dancformoj de la nacimalplimultoj apenaŭ pereos. Ŝi ne 
              povas teni sin senfara vidinte la valoran tradician arton perdiĝi 
              antaŭ ŝiaj okuloj. 
             Kun helpo de kolegoj, Yang kaj la kreinto 
              de la poema danco, vizitadis vilaĝojn en Yunnan pli ol du jarojn, 
              rigardis sennombrajn tradiciajn dancojn, eltrovis multajn viviplenajn, 
              sed ekstere nekonatajn dancformojn, kaj ensorbis la plej brilajn 
              movojn en siajn dancojn. Por Yang, la ĉarmo de la nacimalplimultaj 
              dancoj troviĝas en iliaj natureco kaj simpleco. Tial dum la kreado 
              de la danco "Bildo de Yunnan", ŝi ne nur konservis la 
              kernon de la dancoj, sed ankaŭ donis grandan atenton al ĉiuj detaloj, 
              inkluzive de muziko, kostumo, lampo kaj rekvizito. 
              
            La danco "Bildo de Yunnan" prezentis 
              200 fojojn tra Ĉinio kaj kreis plejojn pri nombro de la ludantoj, 
              longeco de la prezentado, multeco de spektantoj kaj bona profito. 
              Ĝi gajnis plurajn premiojn de la lotusa premio, la plej alta premio 
              de dancoj de Ĉinio. La danco "Bildo de Yunan" prezentiĝis 
              ankaŭ en Brazilo, Argentino kaj aliaj landoj.  
              
            Biografieto 
              de Yang Liping: 
             Yang Liping, bajo de Dali, Yunnan-provinco. 
              Ŝiaj ĉefaj verkoj: "Spirito de Pavo", "Lunlumo", 
              "Du Arboj", "Gaqiqi", "Ĉomolangma", 
              "Fajro", "Lhasa-rivero", "Ruĝa Logo", 
              "Virina Lando". 
            Scenaj 
              fotoj: 
            
              
             
              
              
               
             |