Unua paĝo >> Kulturo >> Arto


Pasigi Printempan Feston de Ĉinio en kantado de sama kanto

de WEN ZHIHONG

En la 29-a de januaro de 2006 estis la Printempa Festo, tradicia novjara festo de Ĉinio. Petite de transmaraj elmigrintaj ĉinoj, la fako “Sama Kanto” de la Centra Televizio de Ĉinio okazigis grandan koncerton en Toronto de Kanado en la 23-a de januaro, kaj la sama koncerto okazos en Novjorko de Usono en la 15-a de februaro. Tio estas la dua fojo post la unua prezentado en Usono en 2005.

La temo de la koncerto estas “Sama Ĉielo, Sama Koro, Sama Kanto”. En la koncerto prezentis gesteluloj de la ĉeftero, Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio. Por la koncerto oni invitis plej superan produktan grupon de Broadway de Usono kaj aranĝis scenejan dekoradon kaj iluminadon en internacia nivelo.

La fako “Sama Kanto” inaŭgurita antaŭ 5 jaroj ĝuas famon en Ĉinio. Per formo de granda koncerto ĝi servas al la publika utilo.

La fako penas krei internacian muzikan markon kaj serĉi kunlaboradon kun internaciaj vehikloj kaj produktaj unioj. En la lastaj jaroj la fako havis kontentigajn kunlaborojn kun famaj vehikloj de Usono, Koreio, Japanio, Singapuro kaj Hongkong, Taiwan kaj Makao.

Ĝenerala reĝisorino Meng Xin de la koncerto diris, ke la koncerto devas havi novajn verkojn. Ŝi postulis, ke la geaktoroj unue esprimu bondezirojn, due prezentu reprezentantajn verkojn kaj trie reciproku kortuŝon kun la rigardantoj. Ŝi esperis, ke ĉi-foja prezentado kaj interfluo montros la talenton de elmigrintaj ĉinoj en Kanado kaj Usono, por ke la samlandanoj spertu ilian amon al la patrolando.