Unua paĝo >> Kulturo >> Arto


Retrorigarde al la ĉina filmo en 2005

de WEN ZHIHONG

En 2005 estis la 100-a datreveno de naskiĝo de la ĉina filmo. Tio estis granda feliĉo por multnombraj profesiuloj de la filma rondo de Ĉinio. Sube ni konigu kelke da altiraj filmoj produktitaj en 2005.

Kungfuo — Rakonto pri fina venko de malsukcesinto. Scenoj de elstara batalarto de kungfuo estis ne plenumeblaj eĉ por Quendin Tarantino. Aktoro Stephen Chow de Hongkong, kiu ĉiam prenas Bruce Lee kiel sian idolon, per tiu filmo rememorigis al la rigardantoj Bruce Lee, sed Chow estas pli matura ol Lee. Asocio de Filmkomentistoj de Vaŝingtono prenis la filmon plej bona fremdlingva filmo de 2004. Krome la filmo akiris orĉevalan premion de la 42-a Filmkonkurso de Taiwan. Filmkomentisto Scott de Usono diris, ke Stephen Chow atentigis la rigardantojn per sia propra maniero, ke filmo ne sole esprimas noblecon kaj oferemon, sed ankaŭ pretendas, ke ridigo estas unu el ĝiaj tradicioj. La retejo E Online komentis, ke “Kungfuo” estas unu el la plej groteskaj kaj plej elstaraj filmoj en la kuranta jaro.

Ni Ambaŭ — La elementoj kaj intrigo de la filmo estas simplaj: unu sceno, du roloj, kvar sezonoj. Domluiganta sinjorino de pli ol 80 jaroj kaj 20-jara fraŭlino venis de fremdeco al interkompreniĝo kaj fine al la respektiva primara vivstato. La filmo akiris la premion de plej bona filmo de la Tokia Filmfestivalo de 2005, akiris 5 mencio-premiojn de Ora Koko de la Ĉina Filmo. La 84-jara rolulino Jin Yaqin akiris la premion de plej bona rolulino en la Tokia Filmfestivalo. Reĝisorino de la filmo Ma Liwen diris, ke ŝi verkis tiun dramon pro amo al la du roloj en la rakonto. Ili estas vivaj, cedemaj en sindefendo, kaj en subtilaj kaj komplikaj interrilatoj troviĝas kaj kontraŭstaro kaj afableco kaj soleco.

Pavo — Premiita per Arĝenta Urso en la 55-a Berlina Filmfestivalo. La filmo priskribas malsaman vivproceson kaj vivstaton de tri junuloj de familio de ordinara laboristo kaj iliajn ekscititan kaj ambiguan strebadon al idealo. La filmo ŝuldas sian sukceson al kortuŝo de homoj per homeco, kaj lasas la rigardantojn observi aliajn kaj samtempe ankaŭ sin mem.

Letero de nekonata virino — Adaptaĵo de samtitola novelo de aŭstra verkisto Lisheth Zwerger. Heroino kaŝe enamiĝis al la heroo en sia knabineco. Post mallonga kunestado ŝi spertis tre diversajn aferojn kaj eĉ fariĝis amoristino. Sed neniam ŝanĝiĝis ŝia amo al la heroo. En la 41-a datreveno de la naskiĝo de la heroo, ŝi sendis longan leteron al li por verŝi sian koron, kvankam ŝi jam estis baldaŭ mortonta. Xu Jinglei, juna reĝisorino kaj ankaŭ la rolulino en la filmo, akiris la premion por plej bona reĝisorado en la 52-a Internacia Filmfestivalo de Sankta Sebastiano de Hispanio. Xu diris, ke ŝi ne emis edifi kaj eduki aliajn, ŝi nur penis esprimi per pasio por emocii la rigardantojn. Ŝi volis nur rakonti ekskluzivan amrakonton kaj zorgis la senton per diskreteco.

Ŝanhaja Sonĝo — Akirinto de Premio de Juĝantaro de la 58-a Filmfestivalo de Cannes. La filmo temas pri hejmvilaĝo, migrado, malsamaj juneco kaj sorto de homoj de du generacioj, kaj malfacila alternativo inter sento kaj familio. Meze de la lasta jarcento, la gepatroj de Qinghong transloĝiĝis de Ŝanhajo al Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio por helpi konstruadon de fabriko. Post 20 jaroj ili klopodis por reveni al Ŝanhajo. Sed ilia filino Qinghong ne volis forlasi la lokon, ĉar ŝi amas la lokon, kie ŝi naskiĝis kaj kreskis, kaj pli grave estas, ke ŝi akiris amaton en la loko. Malakordiĝis la homoj de du generacioj. Reĝisoro Wang Xiaoshuai diris, ke li omaĝas la filmon al la gepatroj kaj homoj spertintaj la saman migradon.

Sep Glavoj — Filmo prezentita en la inaŭguro de la Venecia Filmfestivalo de 2005. Scenoj de kungfuo konsistigis gravan parton de la filmo. Reĝisoro Xu Ke kreis originalan kungfuan stilon, por ke la rigardantoj konu kaj sciu la rolojn kaj iliajn karakterojn pere de kungfuistoj. Simila al epopeo, la enhavoriĉa filmo plena de humaneco vidigis al la rigardantoj poltronecon kaj blindecon de la homoj, kaj ilian kuraĝecon en evento kaj malfacilo nesupereblaj por la homa povo.

Se, Amo — Akirinto de premio por plej bona filmo de la Reĝina Filmfestivalo de Novjorko kaj partoprenanto de konkurso de plej bonaj fremdlingvaj filmoj de Oscar en la nomo de Hongkong. Por sia kariero la heroo flankenmetis la amon, sed ne povis akiri trankvilon en la koro. Amo aŭ kariero, jen alternativo. Ŝajne la temo estas banala, sed oni devas konfesi, ke amo povas pli facile trairi kulturan baron kaj veki aprobon kaj larmon de rigardantoj de diversaj landoj. Eminenta dancistino de Bolivudo de Hindio estis engaĝita en la filmo, kaj la dancado en la filmo karakteriziĝas per lukseco kaj imponeco.

Rajdi Sole Mil Mejlojn — Filmo prezentita en la inaŭguro de la 18-a Tokia Internacia Filmfestivalo. La titolo de la filmo estis pruntita de teatraĵo de loka opero de Yunnan-provinco de Ĉinio. La filmo komenciĝis en rakontado pri la interrilatoj de du paroj da patro kaj filo, por pruvi la malfacilecon de interkompreno de la homoj. Reĝisoro Zhang Yimou diris, ke la ĉefrolulo Ken Takakura, fama japana filmaktoro, estis lia idolo en lia juneco, kaj havis interkonsenton pri kunlaboro jam antaŭ 15 jaroj. En la filmo aperis du dorsaj figuroj, kaj la heroo staris antaŭ neĝa monto ĉe marbordo, kaj per tiu bildo la reĝisoro esprimis senafektan belecon en momenta soleco kaj senhelpeco neevitebla por ĉiuj.

La Promesoj — Usona Westin-kompanio de Filma Kulturo nomis ĝin “granda fabelo de ĉi epoko”. Ĝia reĝisoro Chen Kaike, ĉina unika gajninto de premio de Ora Palmo de Cannes, ĝiaj filmisto Bao Dexi kaj dekoristo Ye Jintian estis premiitaj per ora figuro de Oscar. Rakonto pri sentaj komplikaĵoj, vivo kaj morto, dekorado per superrealaj vestoj kaj partopreno de famaj filmsteluloj faris la filmon pli mistera. En la filmfestivalo de Cannes oni projekciis fragmentojn je 11 minutoj, editoritajn de fama franca muntisto Selvy. Multaj rigardantoj dronis en granda emociiĝo pro tute freŝa sperto de vidado.

En 2005 la filmo de Ĉinio progresis kune kun tiu de la mondo. Ĝuste kiel diris Zhang Yimou, internacian merkaton bezonas ne nur la filmoj de Ĉinio, sed ankaŭ la reĝisoroj de la tuta mondo. Troviĝas ebleco, ke filmo estas akceptata tra la mondo.