
Lastatempe startis en Pekino la aktivado "Olimpikaj Belartoj
2008" kune organizita de la Internacia Olimpika Komitato kaj
la Ĉina Olimpika Komitato, kun subteno de la Organiza Komitato de
la Pekinaj Olimpikoj kaj la Ministerio de Kulturo de Ĉinio.
La temoj de tiu ĉi aktivado estas "Sporto
kaj Olimpikoj" kaj "Ĉinio, la Mondo". Por la aktivado
oni invitos famajn artistojn de landoj (urboj) gastigintaj Olimpikojn
antaŭe kaj aliaj 50 landoj kaj regionoj, kaj artistojn de Ĉinio
al ekspozicio kaj konkurso.
He
Zhenliang, prezidanto de la Komitato de Kulturo kaj Olimpika Edukado
sub la Internacia Olimpika Komitato, diris, ke la Olimpikoj estas
grandioza renkontiĝo de sporto kaj arto, ke "Olimpikaj Belartoj
2008" pli bone akcelos interŝanĝon de orienta kaj okcidenta
kulturoj.
Dum la inaŭgura ceremonio oni publikigis
la emblemon kaj la sloganon - "Arto, beligu Olimpikojn".
|