Aktualajhoj Unua paĝo >> Kulturo >> Arto


Ekspozicio de nepalpeblaj kulturaj heredaĵoj

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

La 9-23-an de februaro 2009 okazis en la Ŝtata Agrikultura Ekspona Centro, Pekino, la ekspozicio de nepalpeblaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Estis eksponitaj 133 tradiciaj meti- kaj belartaĵoj, inter kiuj estis 108 ŝtatnivelaj kaj 25 provincnivelaj. Metiartadon prezentis surloke 130 heredantoj kaj 14 belartistoj.

Tio estis grandskala ekspozicio kun plej multaj specoj da nepalpeblaj kulturaj heredaĵoj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe en la pasintaj jaroj. La eksponado konsistis el papertondado, pentrado, presado, dekoracio, ceramikaĵ-bakado, skulptado, metal-forĝado, teo-farado, lign-plektado, teksado, tinkturado, brodado kaj tradicia medikamento.

La ekspozicio celis ne nur montri riĉfontojn de nepalpeblaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio kaj ilian ĉarmon, sed ankaŭ fortigi protektadon kaj heredadon de la tradiciaj metiartoj, antaŭenpuŝi protektadon de la tradiciaj metiartoj kaj ilian industrian produktadon.

Granda afiŝo
En la ekspona halo
Pentristoj el Shaanxi
Papertondisto el Hunan
Papertondistino el Interna
Mongolio
Tibetanoj pentras tangka.
Guizhou-ano faras ceramikaĵon.
Ceramikaĵoj el Guangdong
Eksponaĵo pri ceramikaĵ-bakado
Skulptita kovrilo de forno
el Guangdong
Skulptisto kaj lia artaĵo
el Guangdong
Ornamataj vaporumitaj
panoj el Shanxi
Miao-oj el Guizhou faras
arĝentaĵon.
Foshan-ano faras framon
de lanterno.
Tolaj tigroj el Shanxi
Hezhe-oj faras fiŝhaǔt-veston
el Heilongjiang.
Metiartaĵoj fiŝhaǔtaj
el Heilongjiang
Pajlaj plektaĵoj el Hebei
Majstro kun pajla ĉapelo
Li-a plektantino el Hainan
Teksado de Weixian, Hebei
Tibetanoj faras sutran kliŝon kaj
pajl-paperon.
Tibet-naciano el Sichuan faras
sutran kliŝon.
Ole-papera ombrelo
el Sichuan
Bambu-plekaĵoj el Ruichang,
Jiangxi
Ŝi konigas kiel fari paperajn pupojn
el Interna Mongolio
Brodado el Wuxi, Jiangsu
Ĉjang-naciaj brodaĵoj
el Sichuan
Brodaĵoj el Hong’an, Hubei
Manipuli brodmaŝinon
el Shandong
Drak-boata lanterno
el Wenzhou, Zhejiang
Brodita ekranego el Chaozhou,
Guangdong