Gao Dengyi, ĉina sciencisto de atmosfera
fiziko kaj prezidanto de la Ĉina Asocio de Scienca Ekspedicio, 8-foje
faris sciencan esploron en la regiono de Ĉomolangma-montpinto kaj
40-jaran observadon pri la medio de tiu regiono. Oni povas diri,
ke li havas neordinaran amon al Ĉomolangma-montpinto.
En 1965, 3 jarojn post diplomiĝo el la
geofizika fakultato de la Universitato de Scienco kaj Teknologio
de Ĉinio, li komencis laboron pri vetera prognozo por ĉinaj alpistoj.
Li kaj liaj kolegoj bone laboris kaj faris gravan kontribuon por
la sukcesa montgrimpado de la ĉinaj alpistoj.
Antaŭ dekoj da jaroj, Gao jam ekatentis
la median staton de Ĉomolangma. En 1975 Gao refoje venis al Ĉomolangma
kune kun ĉina alpista grupo por kolekti specimenojn. Ili kolektis
unu specimenon po 500 metroj de la montpinta supro ĝis la altitudo
de 6000 metroj. La kolektitaj novaj neĝeroj de la montpinto, glacio,
ŝtonoj sur montokresto, tero, aero, atmosfera precipitaĵo, likeno
plenigis kelkdek kestojn kaj estis portitaj al la ĉefstabejo. Poste
Gao kaj liaj kolegoj sendis ilin al koncernaj institutoj por analizo.
Post
analizo, sciencistoj trovis, ke la medio de Ĉomolangma, Antarkto
kaj Arkto malmulte aŭ tute ne estas poluitaj. Malgraŭ tio Ĉomolangma
strikte rilatas al mediaj ŝanĝiĝoj de la tuta globo. Gao diris,
ke post multjara esplorado pri la tiea medio li pli kaj pli maltrankviliĝis
pri Ĉomolangma.
En 1990 kaj 1991 brulis petrolkampo en
Mez-Oriento, kaj tiu media evento skuis la tutan mondon. Julie kaj
aŭguste de 1992 kaj julie de 1993, Gao kaj aliaj 20 sciencistoj
esploris la medion en la valo de Rongpu-rivero sur la norda deklivo
de Ĉomolangma. Kompare kun rezulto de analizo en 1975, la ĉi-foja
rezulto estis surpriza: fumo sur la petrolkampo en Mez-Oriento estis
blovita de vento al Ĉomolangma kaj serioze poluis la atmosferon
kaj akvan medion de la norda deklivo de Ĉomolangma.
Iniciatite de Gao, la 5-an de junio 1996
la Ĉina Asocio de Scienca Ekspedicio, la Ŝtata Mediprotekta Administracio
de Ĉinio kaj la Ŝtata Turisma Buroo kune okazigis agadon pri amo
kaj purigo de Ĉomolangma.
 Kiam
la puriga grupo atingis Lhasa, koncernaj departementoj ne komprenis
ilian celon kaj opiniis, ke Ĉomolangma estas sufiĉe pura kaj ne
bezonas purigadon. La puriga grupo klarigis la nunan staton de Ĉomolangma
per sciencaj datenoj, konigis al ili la poluadon de Ĉomolangma kaŭzitan
de incendio sur petrolkampo en Mez-Oriento kaj montris, ke la ĉefa
kaŭzo estas ŝanĝiĝo de la tutmonda medio. Samtempe oni ne devas
neglekti damaĝon de montgrimpado kaj turismo.
Laŭ statistiko ĉiujare pli ol 20 mil turistoj
venas al Ĉomolangma kaj postlasas kelkdek tunojn da rubo. Tendoj,
dormosakoj, oksigenaj boteloj kaj similaj forlasitaj de alpistoj
kaj piedirantoj malpurigas la sanktan monton. Escepte de alpistoj,
ordinaraj homoj ne povas atingi tien por kolekti la forĵetaĵojn.
Kaj oni surpriziĝis pro granda kvanto da rubo kolektita sur Ĉomolangma.
Pro tio ilia agado vekis atenton kaj akiris subtenon de la tuta
socio, ke 6 groupoj da purigato-volontuloj venis purigi Ĉomolangma
1996-2004.
Media problemo vekis grandan atenton de
la tibeta registaro. La Ŝtata Administracio de Rezervejo de Ĉomolangma
jam prenis sur sin la respondecon pri purigo de la monto sub 6500
metroj kaj konstruis rubejojn ĉe la ĉefstabejoj de alpistoj kaj
turistoj.
La progreso en mediprotektado de Ĉomolangma
ĝojigis Gao. Li diris: "Laŭeble redukti detruon de Ĉomolangma
utilos al niaj posteuloj kaj la tuta mondo! Mi havas devon alvoki
pli da homoj prizorgi nian vivmedion kaj protekti la naturon."
|