Ĉinio estas disvolviĝanta lando kun la
plej granda loĝantaro en la mondo. De la fino de 1970-aj jaroj,
pro rapida kaj stabila disvolviĝo de ekonomio, mediaj problemoj
evidentiĝas en Ĉinio. Iom post iom akriĝas kontraŭstaro inter mediprotektado
kaj ekonomia disvolvado. Relative malriĉa resurso, malforta ekologia
medio, nesufiĉe granda media kapacito kaj media poluado estas problemoj
de Ĉinio dum sia ekonomia disvolviĝo.
En
2006 Ĉinio unuafoje publikigis la "Median raporton en nacia
ekonomio en 2004", kiu enmetis la perdon pro media poluado
en kalkuladon de la totala enlanda produktovaloro. Kvankam la raporto
estis ne kompleta, tamen ĝi liveris novan pensmanieron kaj laboran
direkton pri la disvolviĝo. Oni ekkonscias la produktokoston de
ekonomia disvolviĝo kaj pagon de la medio. Pro publikigo de la raporto,
2006 fariĝis verda jaro de Ĉinio.
En
tiu jaro Ĉinio ekpraktikis la novan Kvinjaran Planon, en kiu konsumo
de fuelo kaj ellaso de poluaĵoj unuafoje mezuriĝas kvante. Tio signifas,
ke Ĉinio ŝanĝis sian disvolvan direkton, decidinte fari kontribuadon
al sana disvolviĝo de la monda ekonomio. Kvankam laŭ la Konvencio
de UN pri Klimataj Ŝanĝiĝoj, oni ne devigas Ĉinion redukti ellasan
kvanton de poluaĵoj, tamen ĝi deklaris en konferenco en Montrealo
sian volon redukti varmejan gasojn.
En
2006 maltrankviligaj eventoj okazis en Ĉinio. Laŭ la media raporto
de la triunuaj sezonoj de 2006 publikigita de la Ŝtata Mediprotekta
Administracio de Ĉinio, granda parto de la riveroj de la tuta lando
estis poluita malsamgrade. En 2006 la administracio traktis 159
mediajn akcidentojn.
En tiel streĉa situacio, mediprotektado
postulas kunan klopodon de registaro kaj individuoj. Premiitoj de
la "Figuroj por verda Ĉinio" en 2006 donis ekzemplon kaj
esperon. "Nur tiuj, kiuj kredas, ke la mediprtektaj aferoj
finfine venkos, kaj ne konsideras siajn individuajn gajnon aŭ perdon,
povas akiri la titilon de 'Figuroj por Verda Ĉinio'," diris
gvidanto de la administracio.
La ĉinaj registaroj kaj popolo kune klopodas
por malfermi novan eraon de verda Ĉinio ekde la jaro 2007.
|