La 25-27-an de oktobro la Sepa Monda
Konferenco de Sporto kaj Medio okazis en Pekino. La mediprotektaj
organizoj kaj sportaj organizoj venis en akordon pri daŭrigebla
disvolvo kaj deziras fortigi tion per kunlaboro.
 La
akordo estis aprobita post kiam la Verdpaco Internacia kaj la Monda
Fonduso por Naturo proponis tion. Ĉiuj neregistaraj organizoj starigis
laborrilatojn kun la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj por
la celo de "verdaj olimpikoj".
Respondeculo de la Ĉina Verdpaco indikis,
ke por sukcese okazigi la Olimpikojn, la Ĉina Verdpaco elmetis solvojn
por la Olimpikoj. La Verdpaco Internacia kunlaboris kun Kokakolao,
ke Kokakolao instalos 6,000 fridigilojn faritajn el amikaj materialoj
kaj 350 aŭtomatojn, kaj 21.8 mil aŭtojn ĉesos veturi en Pekino dum
la Olimpikoj. Li konigis, ke la sukcesa kunlaboro de sponsoroj,
neregistaraj organizoj kaj la olimpika komitato lasos valoran riĉaĵon
al Pekino post la Olimpikoj.
 Partopreno
de popolanoj en mediprotektado estas fokuso de la neregistaraj organizoj:
Sproni pekinanojn partopreni en la agado de senaŭta tago; lernigi
ilin kiel redukti ruban poluaĵon kaj ŝpari akvon; disvastigi mediprotektan
metodon en lernejoj aŭ fari prelegojn por lernantoj.
La Verdpaco Internacia kaj la Monda Fonduso
de Naturo kunlaboris kun pasintaj olimpikaj komitatoj kaj ekatentas
la mediprotektan projekton post 2008.
|