Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Yuan Rishe kaj ŝia Junpionira Arbaro

Yuan Rishe estas ordinara mezlernejano de Pekino. Ŝi havas nigrajn kaj longajn harojn, kaj mallarĝajn kaj longajn okulojn ridetantajn. Neniom distingiĝa aspekte, ŝi tamen fariĝis en 2007 energi-ŝpara famulo, kies figuro aperis en energi-ŝpara kaj ellas-redukta afiŝoj sur stratoj de Pekino.

En 2001, 8-jara Yuan Rishe komencis sian "energi-ŝparan aferon". Vidinte, ke iuj kunlernantoj forĵetis ekzerco-paperfoliojn uzitajn nur unuflanke, ŝi sentis tre domaĝon.

Ŝi fondis kune kun siaj kunlernantoj mediprotektan "Grupon por Unu Paperfolio". La grupo proponis lernantojn aktive partopreni en mediprotekta agado komence de uzo de du flankoj de paperfolio. Helpate de la lernejo, la agado de ŝparo de paperoj rapide disvastiĝis en la tuta lernejo. La lernantoj diskonigis energi-ŝparan spiriton de la grupo ankaǔ en entreprenoj najbare de la lernejo. Ili ankaŭ kolektis uzitajn paperojn kaj vendis ilin por aĉeti arbidojn.

Nun "Grupo por Unu Paperfolio" fondiĝis respektive en Baotou, Chongqing, Ŝanhajo, Zhengzhou, Harbin kaj aliaj urboj de Ĉinio, kaj la nombro de volontuloj por mediprotektado kiel Yuan Rishe atingis 1.36 milionojn.

Fondi la grupon estas nur komenco de la energi-ŝpara afero de Yuan Rishe. Ŝi, nun 14-jara, havas pli grandan deziron. En la jaro 2001 post kiam Ĉinio gajnis la rajton gastigi la 29-ajn Olimpikojn de 2008, ŝi deziris fari ion por la Pekinaj Olimpikoj.

“Mi min anoncis por fariĝi volontulo de la Pekinaj Olimpikoj, tamen ne sukcesis pro mia aĝo tro juna”, diris Yuan Rishe. Do ŝi decidis donaci 2008 arbidojn al la Pekinaj Olimpikoj.

Realigi la deziron sendube estas malfacile por ŝi. Ŝi faris kalkulon: unu kilogramo da uzitaj paperoj kostas 1.1 juanojn, unu arbido — 10 juanojn. Do por akiri unu arbidon oni devas vendi 10 kilogramojn da uzitaj paperoj, kaj kiom da uzitaj paperoj oni devas vendi por havigi 2008 arbidojn? Krome, kie planti 2008 arbidojn.

Informiĝinte pri tio, Wei Guiying, favoranto al mediprotektado en antaǔurbo de Pekino, kiu arbarigis monton kun areo de 367 hektaroj ne postulante pagon de la ŝtato, volontis senpage liveri al ŝi teron por planti la arbidojn.

Sub la helpo de Wei Guiying ekis la plantado de la arbidoj en la 12-a de marto 2004, la Arbotago de Ĉinio. Tamen la mono akirita per vendo de uzitaj paperoj sendube ne sufiĉis por aĉeti 2008 arbidojn. Por solvi la problemon Yuan Rishe faris anoncon en retpaĝo pri mediprotektado por peti monoferon, promesante pendigi sur arbo la nomon de ĉiu, kiu donacos 10 juanojn por unu arbido.

Informiĝinte pri la malfacilo de Yuan Rishe, Qin Linyue, malpli-ol-11-jara knabino, alvokis mondonacon en kelkaj lernejoj ĉe sia loko. Ili sendis al Yuan Rishe pli ol 10 mil juanojn gajnitajn per vendo de uzitaj paperoj kaj aliaj eluzitaĵoj.

Helpate de favorantoj al mediprotektado el diversaj lokoj de Ĉinio, Yuan Rishe realigis sian deziron antaǔ nelonge. Ŝi nomis la arbaron "Junpionira Arbaro". La 1-an de aprilo, 2007, en la 23-a Arbotago de Ĉinio, Yuan Rishe donacis la arbaron al la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj.

La rakonto pri la ordinara knabino kaj ŝiaj neordinaraj 2008 arbidoj atentigas, ke oni devas ŝpari energion ĉiam kaj ĉie, eĉ en la plej malgranda bagatelo.