Mohe-urbeto
situas en la plej norda loko de Helongjiang-provinco en nordorienta
Ĉinio, ĉe la suda bordo de Heilongjiang-rivero — landlima rivero
inter Ĉinio kaj Rusio. Vintre, kun rekorda temperaturo de -52.3°C,
tiu urbeto estas la plej malvarma loko de Ĉinio. Mi, virino kreskinta
en suda Ĉinio, decidis veturi tien por sperti frostegon.
Mi preparis sufiĉe por rezisti kontraŭ malvarmo. Volvite
en multajn vestojn, mi ankoraŭ sentis malvarmon. Vento tranĉis la
vizaĝon. La plej interesa afero estas, ke vi povas vidi tre fajnajn
pendoglaciojn sur viaj brovoj, haroj kaj okulharoj. Viro sen ĉapo
similas al Julavo. Mi volas palpebrumi, sed la palpebroj kun glacio
estas tre pezaj kaj rigidaj.
En tiu ĉi sezono, parolante pri temperaturo, la lokanoj
ne aldonas “sub la nulo” kaj diras simple la gradon. Ekzemple, kiam
la temperaturo estas 45 gradoj sub la nulo de Celsiuso, oni diras
nur “45 gradojn”.
Solidiĝinta
landlima rivero
Ni ne povas imagi ke la vasta neĝa ebenaĵo antaŭ ni
estas glaciiĝinta Heilongjiang, landlima rivero inter Ĉinio kaj
Rusio, ĉar ni vivas en suda Ĉinio, la temperaturo ĉiam estas super
la nulo kaj la riveroj neniam glaciiĝis. Sed en Heilongjiang oni
povas sekure iri sur la rivero kiel sur kampo. Tio, kio atentigas,
ke ĝi estas rivero, estas la glaŭka linio ĉe la centro de la ĉefa
navigvojo. Jen mallarĝega nefrostiĝa rivero.
Sur la glacio de la rivero en la ĉina flanko maljunulo
per ŝovelilo transportas neĝon al loko signita per starigita branĉo.
Li surhavas vatan ĉapon kaj lia vizaĝo estas ruĝa pro blovitado
de vento. Mi scivole damandis: “Kion vi faras?” Li respondis: “Fiŝkapti.”
Mi miris, kaj li klarigis: “Jes, la akvo sub neĝo ne glaciiĝos dike!”
Mi komprenis: “Tiu branĉo estas via marko kaj vi aranĝis reton en
la rivero sub la branĉo, ĉu? ” Li diris: “Jes, post du tagoj mi
revenos, kaj tiam mi truigos la glacion, eltiros la reton kaj akiros
freŝajn fiŝojn.”
La
plej norda vilaĝo de Ĉinio
La
plej norda vilaĝo de Ĉinio nomiĝas Mohe, kaj oni ankaŭ nomas ĝin
Norda Poluso. En la vilaĝo estas multaj primitivaj lignaj domoj.
La muro estas konstruita el rondaj pinaj trunkoj, kaj la du surfacoj
de la muro estas ŝmirita per argilo.
Tie ŝajne ankaŭ la suno ne estas hela nek varma, sed
nur flosas en malalta ĉielo. Veturiloj iris antaŭen laŭ zigzaga
vojo kaj lasis post si nigrajn vetursulkojn. Ambaŭflanke de la vojo
staris rektaj betuloj kaj verdaj pinoj, kiuj iom vivigis la senlime
vastan blankan mondon.
En
la vilaĝo staras palisaro, kaj sur ĝi apenaŭ pendas tabulo, sur
kiu estas vorto “Mohe, la nordo”. La vilaĝo estas la plej norda
loko de Ĉinio, de ĉio en la vilaĝo estas la plej norda: plej norda
familio, plej norda poŝtoficejo, plej norda policejo, plej norda
aĉetejo, plej norda elementa lernejo ...
La plej norda familio de Ĉinio en la vilaĝo nun faras
sian domon hotelo. Tiu domo estas marka konstruaĵo de Mohe.
En
la plej norda domo de Ĉinio, mi aĉetis du memorkovertojn. Unu temas
pri mistera kaj bela polusa lumo, kaj la alia pri la marka konstruaĵo
nomata “Norda Poluso de Ĉinio” kiun ni ĵus fotis.
Finiĝis mia vojaĝo en la plej norda vilaĝo de Ĉinio.
La originala beleco kaj klareco de Mohe en vintro gravuriĝis en
mia memoro.
Utilaj
rimarkigoj pri vojaĝo al Mohe-urbeto
Necesaĵoj: Plumaj vestoj, ĉapo kun orelŝirmilojn, dikaj
vataj botoj kaj gantoj, elektra torĉo aŭ kaplampo kun baterio, medikamento
por preventi frostovundon.
Trafiko: Unue veturi de Pekino per trajno al Jiagedaqi
en Heilongjiang-provinco, kaj de tie ŝanĝi trajnon por iri al Mohe.
Loĝado: Hotelo en la gubernia urbo de Mohe kaj multaj
familiaj gastejoj en Mohe-vilaĝo.
Speciala atentiĝo: Ne rekte tuŝi metalaĵojn per la mano ekster domo
kaj gardi la fotilojn kontraŭ frosto.
|