En
la meza baseno de la Flava Rivero troviĝas loko abunda je akvo kaj
herboj, kiun oni nomas Malsekejo de la Flava Rivero. En profunda
aŭtuno amaso da sovaĝaj anasoj kaj cignoj venas al la loko, kie
blovas brizo, ondadas fragmitoj kaj kantas birdoj.
Ma Shuzhao, direktoro de la observa stacio de tiu protektata
malsekejo kun areo de ĉ.200 mil hektaroj, ĉiutage faras notojn pri
la birdoj al-kaj-forflugantaj.
S-ro Ma komencis tiun laboron en 1995. Foje li, kiel
respondeculo de la Forstuma Administracio de Mengjin-gubernio de
Henan-provinco, inspektis protektadon de arbaro en la Malsekejo
de la Flava Rivero. Subite aŭdiĝis pafado nemalproksime. Li tuj
kuris al la riverbordo kaj vidis, ke oni ŝtelĉasas grizajn sovaĝanasojn.
Iuj el la birdoj mortis kaj aliaj estis en sanga baraktado. La sceno
surprizis lin. "Ĉu ankoraŭ povos esti akvobirdoj ambaŭborde
de la Flava Rivero, la ŝtelĉasado ripetiĝos?" li pensis.
Ĝuste pro tio s-ro Ma sentis la bezonon levi konscion
de la lokanoj pri ekologia protektado. Li eksiĝis el sia laboro
en la Forstuma Administracio por okupiĝi pri birdoprotektado en
la loko.
Ĉiutage, kunportante simplajn manĝaĵojn kaj trumpeton,
li biciklis tra vilaĝoj por diskonigi politikojn kaj leĝojn pri
birdoprotektado, faris observon kaj kolektis materialojn pri akvobirdoj,
inkl. de kies speco kaj nombro. Dank' al klopodo de s-ro Ma kaj
rilataj departementoj, la Mengjin-a malsekejo estis sankciita de
la Henan-a registaro en 1995 kiel provinc-nivela protekta malsekejo
por akvobirdoj. S-ro Ma fariĝis direktoro de ties observa stacio.
Forpasis
7 jaroj. La longatempa laboro sub la ĉielo faris profundajn signojn
sur lia vizaĝo, sed menciante la akvobirdojn s-ro Ma ĝoje diris:
"En 1996 mi registris nur la 26 grandajn otidojn, kiuj estas
tre raraj birdoj. En la malsekejo mi unuafoje vidis grizajn gruojn
fine de 1998. Tiutage la ĉielo nubiĝis kaj estis malvarme, granda
vento skuis teleskopon instalitan ĉe la riverbordo, tiam alflugis
grupo post grupo da gruoj, entute 350..."
Ma Chaohong, filino kaj helpantino de s-ro Ma, havas
mildan karakteron. Ŝi faras tiun laboron unuflanke pro influo de
la patro kaj aliflanke pro amo al la patro. Kiam la patro diris,
ke li bezonas daŭriganton, ŝi senhezite konsentis esti tiu persono.
Iun someron Ma Shaohong kune kun sia patro venis al
la bordo de la Flava Rivero kaj vidis, ke sovaĝa anaso en akvo baraktis
kriante. Suprenvolvinte krurumojn de la pantalono, Ma Chaohong tuj
enakviĝis por savi ĝin, sed malfeliĉe ŝi enfalis en marĉon. Ju pli
ŝi sin movis, des pli profunden ŝi eniĝis en la koton. La patro
diris al la filino, ke ŝi kuŝiĝu surventre por ke la korpo plivaste
tuŝu la koton. Kun helpo de la patro Ma Chaohong kaj la sovaĝa anaso
estis savitaj. Ĝuste dum kunlaboro kun sia patro Ma Chaohong iom
post iom ekamis tiun laboron kaj trovis ĝojon kaj valoron de birdoprotektado.
En
la komenca periodo de la protektata malsekejo ili registris nur
pli ol 30 specojn da birdoj, kaj nun jam 144, el kiuj 34 apartenas
al la unuaklasaj kaj duaklasaj ŝtate protektataj birdoj kun totala
nombro de pli ol 30 mil.
Krom observado al birdoj, s-ro Ma ankaŭ diskonigis sciojn
pri birdoprotekto al la najbaraj kamparanoj. Ili admiras kaj respektas
s-ron Ma, kiu amas birdojn pli multe ol sia vivo, neniam pardonas
tiun, kiu damaĝis birdon kaj ĉiam prenas tiun, kiu amas birdon,
kiel amikon.
Nun birdoprotektantoj pli kaj pli multiĝas kaj lokanoj
ofte portas vunditajn aŭ malsanajn birdojn al la hejmo de s-ro Ma.
Foje kamparano alportis al li vunditan aglon. S-ro Ma vindis ĝian
vundon kaj nutris ĝin per viandpecoj. Post kiam ĝi resaniĝis, li
kaj lia edzino portis ĝin al la bordo de la Flava Rivero kaj forflugigis
ĝin. Alifoje oni sendis al li veneniĝintan cignon. S-ro Ma per medikamento
kuracis ĝin kaj per maizo kaj arakido nutris ĝin. Post kelkaj tagoj
la cigno resaniĝis kaj estis forflugigita.
Fakte,
s-ro Ma plej maltrankviliĝis pro tio, ke sur rizkampon kaj tritikkampon
oni ŝprucigis insekticidon, kio kaŭzis veneniĝon de pli ol cent
birdoj. S-ro Ma diris: "Trouzado de insekticido minacas la
vivon de sovaĝaj bestoj. Fragmitoj kaj herboj malaperas pro poluado
de rivera akvo, birdoj ne venas pro manko de manĝaĵoj. En la lastaj
jaroj ne alflugas ruĝkrestaj gruoj kaj cikonioj, pro malboniĝo de
ekologiaj kondiĉoj. Raraj specoj de bestoj kaj plantoj ne devas
perei en nia generacio, kaj oni devas laŭeble ilin protekti.”
En oktobro de 2006 emeritiĝos s-ro Ma. Li deziras daŭre
prizorgi post emeritiĝo la birdojn en tiu ĉi malsekejo. De multaj
jaroj li ĉiutage prizorgas ilin kaj havas profundan amon al ili.
"Se mi ne venas ĉi tien por kelke da tempo mi sentas min maltrankvila.
Kiel fartas birdoj en la malsekejo? Ĉu iuj kaptas ilin? Ĉio tio
multe zorgigas min."
|