
Antaŭ 14 jaroj s-ro Takami Kunio komencis arboplantadon en Hunyuan-gubernio
de Datong-regiono de Shanxi-provinco sur la Loesa Altebenaĵo ĉe
la meza baseno de la Flava Rivero. Ĉiujare li plantas arbojn en
printempo kaj somero kaj en la cetera tempo li kolektas monon en
sia hejmlando. Li persistas en tiu laboro jam 14 jarojn.
S-ro
Takami Kunio estas malalta, sunbruna kun la haroj iomete senordaj.
Se li ne portas okulvitrojn, li estas facile misprenata kiel loka
kamparano pli-ol-50-jara.
En
1971 s-ro Takami Kunio kiel membro de delegacio por amikeco inter
Ĉinio kaj Japanio unuafoje vizitis Ĉinion kaj poste kelkfoje vizitis
Ĉinion. En januaro de 1992 li kaj liaj kolegoj refoje venis al Ĉinio
kun espero planti arbojn en Ĉinio. La Ĉina Tutlanda Junulara Unio
elektis Hunyuan-gubernion de Datong kiel lokon por ilia arboplantado.
En la plantado li partoprenis en fondo de neprofita internacia neregistara
organizo — Verda Tera Reto kaj funkciis kiel respondeculo de Datong-branĉo
de la organizo. La organizo deziras transliman mediprotektadon de
ĉiuj popoloj de la mondo.
 Ĉe
la komenco s-ro Takami Kunio ne estis bonvena al Hunyuan-gubernio.
Pro la krimo de japanaj agresantoj al Ĉinio en la Dua Mondmilito,
la lokanoj dubis lian motivon de arboplantado. Sed s-ro Takami Kunio
neniom deprimiĝis. Li kredis, ke se li persiste kaj senplende laboros
ŝultro-ĉe-ŝultre kun ili, li certe estos fidata de lokanoj. Iom
post iom la lokanoj forĵetis la dubon kaj amikiĝis al li.
Hunyuan-gubernio
situas sur la Loesa Altebenaĵo, kie regas trosekeco kaj sabla ventego
kaj estas malfacile kreskigi arbojn.
 Pri
plantado s-ro Takami Kunio ne havas sperton, tamen li venigis fakulojn
pri botaniko, hidrologio kaj grundologio. Ili profunde esploris
la lokan klimaton kaj grundon kaj elektis taŭgajn specojn kaj plantan
metodon.
En la 14 jaroj s-ro Takami Kunio invitis pli ol 2000
japanojn mempage veni al la loko por planti arbojn. En 7 gubernioj
sub Datong ili plantis pli ol 16 milionojn da arboj en areo de 4500
hektaroj, kaj mondonacis entute 20 milionojn da juanoj (ĉ. 8 juanoj
= 1 usona dolaro). Pro la kontribuo de s-ro Takami Kunio en plibonigo
de natura medio de Ĉinio, la ĉina registaro honoris lin per "Premio
de Ŝtata Amikeco", kaj la Ĉina Tutlanda Junulara Unio kaj la
registaro de Datong honoris lin per "Premio por verdigi Medion".
En aŭgusto de 2006 la registaro de Datong honoris lin per la titolo
"Honora Civitano de Datong".
 Por
maksimume profiti de plibonigo de medio, s-ro Takami Kunio kaj liaj
amikoj plantis krompoplojn kaj soforojn ankaŭ abrikotajn, persikajn
kaj aliaj fruktarbojn. Tio ne nur protektas la medion, sed ankaŭ
profitigas la lokanojn.
 Dum
arbokulturado s-ro Takami Kunio kaj liaj amikoj ankaŭ subtenis lokan
edukan aferon. En la pasintaj jaroj ili starigis 4 elementajn lernejojn
kun titolo "La Espero". Profito de arbokulturado estas
uzata parte por flegado de arboj kaj parte por spezado de la elementaj
lernejoj. Nun krom arbokulturado li zorgas ankaŭ pri protektado
de akvoresurso.
En la 14 jaroj s-ro Takami Kunio dissemis verdan koloron
sur la Loesa Altebenaĵo, kaj riĉe rikoltis amikecon de la kamparanoj.
La lokanoj jam antaŭlonge ŝanĝis sian opinion pri li, kaj familiare
nomas lin "Takaĉjo". Ĉe renkontiĝo ili intersalutas kiel
malnovaj amikoj. Ĉe arbaro plantita de s-ro Takami Kunio kaj liaj
amikoj la lokanoj starigis ŝtonan monumenton, sur kiu estas gravuritaj
la vortoj "Ne forgesu putofarinton trinkante akvon".
|