Parolante pri japana amiko, kiu plantis
arbojn pli ol dek jarojn en Ĉinio, oni nature rememoras sinjoron
Masahide Toyama. Sed eble vi ne scias, ke estas alia japano, kiu
kultivis arbojn kaj herbojn en Ĉinio ĉiuprintempe kaj poste revenis
en Japanion por kolekti monon. Kiam li kolektis sufiĉe da mono,
li refoje venis al Ĉinio por verdigi dezerton. En la pasintaj 15
jaroj, li kolektis 4 milionojn da juanoj (ĉ. 10 juanoj = unu eŭro)
kaj verdigis pli ol 2000 hektarojn da dezerto. Li estas sinjoro
Masuda Tatsushi.
"Migrobirdo" Masuda
Tatsushi
S-ro Masuda Tatsushi naskiĝis en Kobeo,
Japanio, kaj zorgas pri la media problemo jam de la infaneco. En
1993 li konatiĝis kun la 87-jara Masahide Toyama. La komuna ideo
“verdigo de dezerto estas vojo al mondpaco” puŝis ilin al komuna
batalo por subigi dezertojn. Septembre de 1993 Masuda Tatsushi venis
en Engebei-dezerton de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio de
Ĉinio, kie sinjoro Masahide Toyama sin okupis pri subigo de dezerto.
Tiam la Japana Asocio por Verdigo de Dezerto gvidata de Masahide
Toyama faris agrikulturan ekspluaton: kulturi japanajn legomojn
en tiu dezerto kaj eksporti ilin al Japanio. Lernante de sinjoro
Masahide Toyama en Engebei-dezerto, Masuda Tatsushi esploris pri
verdiga programo de Interna Mongolio.
En 1997 helpate de ĉina amiko, Masuda Tatsushi
venis al Baierye-dezerto en Horinger-gubernio de la Aŭtonoma Regiono
de Interna Mongolio. Tiu loko antaŭe estis bela, herboriĉa kun gregoj
da bovoj kaj ŝafoj. Sed la homa arbitra ekspluatado dezertigis ĝin.
En Baierye-dezerto, Masuda Tatsushi kaj lia kunlaboranto Yun Fuxiang,
kiu komencis sin okupi pri subigo de dezerto en 1982, kune laboris
pli ol dek jarojn. Tiam Masuda Tatsushi loĝis en la dezertobrida
stacio gvidata de Yun Fuxiang.
Kiel migrobirdo Masuda Tatsushi duonjaron
kulturis arbojn kaj herbojn en Ĉinio kaj duonjaron laboris en Japanio
por kolekti tie monon. De 1994 ĝis 2002, li veturis al Ĉinio ĉiumarte,
kaj revenis Japanion en oktobro aŭ novembro. En 2003 li ne laboris
en Ĉinio longe, ĉar tiam epidemia malsano “sarso” atakis Ĉinion.
De 2004 ĝis nun, ĉiujare li pasigis 5 monatojn en Ĉinio: li kaj
liaj kolegoj plantis arbojn en aprilo kaj majo, kulturis herbojn
en pluva sezono junio kaj julio kaj konstruis herban kvadraton por
malhelpi sablofluon en alia tempo.
En la pasintaj 15 jaroj Masuda Tatsushi
plantis 100 milojn da poploj, 130 milojn da sablsalikoj, konstruis
150 mil kvadratajn metrojn da herba kvadrato por malhelpi sablofluon
kaj herbarizis mil hektarojn da tero.
Protektado de plantoj
“Nun, nia ĉefa tasko ne plu estas arbarizado,
nek herbokultivado, sed uzi ĉiujn rimedojn por malhelpi dezertiĝon
de la verda tero,” diris Masuda Tatsushi. Post pli-ol-dek-jara penado,
Masuda Tatsushi kaj liaj kunlaborantoj jam verdigis pli ol 2 mil
hektarojn da dezerto. Ili plantis ne nur furaĝon kaj altajn poplojn,
sed ankaŭ sablsalikojn por senmovigi sablon. Oni povas diri, ke
ĉi tie ĉiuj arboj kaj herboj estas rezulto de ŝvitiga laborado de
Masuda Tatsushi kaj liaj amikoj.
|
Konstruado de matena cisterno |
La tieaj kamparanoj kutimis libere paŝti
brutojn, kio tre malutilis al kresko de la vegetaĵoj. Kiel protekti
la nunajn vegetaĵojn? Masuda Tatsushi kaj liaj ĉinaj kolegoj komencis
novan esploradon.
|
Stalo sur la metana cistrerno |
En 2006 Masuda Tatsushi faris metanan cisternon
por esplori la ekologian cirkulan sistemon. “Oni bredu brutojn per
herboj kaj arbofolioj en staloj, la fekaĵo de la brutoj estu uzata
por produkti metanon, kaj la feĉo en la metana cisterno estu uzata
por sterki la kampon, kaj oni uzu metanon por prilumado kaj kuirado,”
diris Masuda Tatsushi.“Oni devas investi 30 mil juanojn (ĉ. 3 mil
eŭroj) por konstrui unu tian cisternon. En la lastaj jaroj, la prezaro
kaj salajro de laboristoj altiĝis. En la jaro 1994 la monata salajro
de laboristoj estis 300 juanoj, sed nun almenaŭ 1000 juanoj.” Nun
Masuda Tatsushi kaj liaj amikoj planas konstrui novan bazon por
realigi bonan cirkulon de ekologia medio.
Diligente labori por sia idealo
Masuda Tatsushi vivis malfacile en Interna
Mongolio por dezertobrido. En la loĝejo, li povis nek viziti interreton,
nek rigardi televizion, por ne paroli pri manĝaĵoj kun japana gusto.
Sed li neniam plendis. En liberaj horoj li legis librojn. Pro longtempa
komuna vivo, li jam kunfandiĝis kun la lokanoj: li manĝis stufitajn
legomojn kaj rizon, lernis mongolajn kantojn. Krome, li adaptiĝis
ankaŭ al drinkado de lokanoj.
Iom post iom Masuda Tatsushi lernis iujn
vortojn en la ĉina lingvo kaj povas interŝanĝi opiniojn kun lokanoj.
“La lokanoj multe suferis de ventego kaj flua sablo, tial ili havas
pli fortan deziron pri medioprotektado.” Pri tio, Masuda Tatsushi
havas profundan komprenon.
 |
Japanaj studentoj kaj profesoro
Luo Hongguang kultivas herbojn. |
“Mi kaj mia edzino konatiĝis en 1996. Ni
geedziĝis kaj alvenis al Ĉinion en 1997. En 1998 ni ekhavis infanon,
do ŝi ne povis veni Ĉinion kune kun mi, sed mi kredas, ke en la
estonteco ni certe kune klopodos por bremsi dezerton en Ĉinio.”
Iniciatite kaj kunordigite de li, multaj japanoj organizis la Helpan
Grupon por Verdigi Dezerton. Ĝis nun pli ol 200 japanoj laboris
en Baierye-dezerto por ĝin verdigi, inter ili estis maljunuloj,
lernantoj kaj studentoj.
Masuda Tatsushi deziras ŝanĝi sablodunojn
en verdajn zonojn taŭgajn por paŝtado, tiel ke la lokanoj povas
bonhaviĝi de brido de la dezerto kaj konstruado de cirkula modelo
de agrikulturo kaj paŝtado. Lia deziro realiĝos baldaŭ, sed lia
dezert-subigo ne finiĝis, ĉar li jam havas novan celon, t.e. de
la jaro 2006 superregi Hobq-dezerton en Interna Mongolio de Ĉinio.
|