Aktualajhoj Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Luo Hong: Mediprotektado -- mia strebado dum la tuta vivo (II)

de WU HAO

Fotografisto kaj mediprotektanto

Luo Hong turnis iom post iom sian intereson pri fotado al tiu pri mediprotektado. Li kredas, ke tiuj, kiuj perceptis la naturan belecon tra sia fatado, memkonscie protektas la medion kaj sovaĝajn animalojn. Li rakontis al mi: Foje, por danki dentiston, kiu atenteme lin kuracis, li donacis al li albumon pri cignoj fotitaj de li. Nelonge poste, la dentisto diris al li, ke antaŭ kelkaj jaroj li ĉasis cignon ĉe lago sur la stepo de Interna Mongolio, kaj tion li baldaŭ forgesis. Sed, trarigardinte la donacitan albumon, li forte surpriziĝis de la beleco de cignoj, kaj samtempe rememoris la bedaŭrindan pasintaĵon, pro tio li ege memriproĉis. Nun la dentisto jam fariĝis firmvola protektanto de sovaĝaj bestoj.

En Afriko, harmonio inter homoj kaj animaloj donis profundan impreson al Luo Hong. Li diris: “Multaj afrikaj landoj plenforte protektas sovaĝajn animalojn kaj medion. Mi ege admiras la elkoran kaj denaskan amon de afrikanoj al la sovaĝaj animaloj.”

Malgraŭ tio, Luo Hong ankoraŭ vidis, ke pro homaj kialoj la ekologia medio de la mondo pli kaj pli malboniĝas, hejmlando de sovaĝaj animaloj serioze detruiĝas, multaj bestoj devige migras kaj iuj eĉ estas minacataj de pereo. Ĉe Nakuru-Lago en Kenjo vivas pli ol 400 specoj da birdoj kaj triono da flamingoj de la tuta mondo. Tie estas paradizo de birdoj kaj ankaŭ starpunkto de la vojaĝo de Luo Hong en Afriko. Sed pro malboniĝo de la medio pereas kaj malmultiĝas tieaj pelicanoj kaj flamingoj. Pro tio Luo Hong forte ĉagreniĝas. Li, kiu nomas flamingon frato kaj pelicanon pliaĝa frato, komencis sin dediĉi al mediprotektado. Li esperas alvoki per la de li faritaj fotoj pri birdoj pli multajn homojn zorgi mediprotektadon.

En la 20-a de oktobro, 2006, Luo Hong donacis en Pekino 2 milionojn da juanoj (ĉ. sep juanoj egalas al unu usona doloro) al la Media Programo de UN, el kiuj miliono estu por la media programo en Kenjo. Tio faris Luo Hong la unua persono, kiu en la nomo de individuo donacis monon al UN por mediprotektado.

La 6-an de novembro, 2006, stariĝis la mediprotekta fonduso de Luo Hong. Ekde tiam Luo Hong donacas ĉiujare milionon da juanoj al la fonduso ĉefe por mediprotektaj programoj tutmondaj kaj por premiado al diverslandaj junuloj, kiuj multe kontribuis al mediprotektado. Pri la projektado kaj plenumado respondecas la Media Programo de UN. La 2 milionoj da juanoj, kiujn Luo Hong donacis al UN estis la lia unua monkontribuo por starigi la fonduson.

En la jaro 2008 Luo Hong vojaĝis al Afriko kun 20 ĉinaj geknaboj premiitaj en la mediprotekta pentraĵo-konkurso por ĉinaj geknaboj okazinta samjare. Tio estis lia 18-foja vojaĝo al Afriko. Li kune kun la geknaboj vizitis la ĝardenon de sovaĝaj animaloj en Kenya. La vojaĝon pagis sole lia fonduso.

Achim Steiner, asistanto de ĝenerala sekretario de UN, laŭdis ke Luo Hong helpis al UN iniciati sonĝon, ke la tutmondaj civitanoj kune agadu por la paco kaj disvolviĝo de ekonomio, kaj faru daŭrigeblan disvolvon kaj mediprotektadon nedisigebla parto de la homa vivo.

Forpasinta sinjorino Shao Hua, eksa prezidanto de la Ĉina Fotista Asocio, diris: “En Ĉinio estas multaj sukcesintaj entreprenistoj kaj elstaraj fotistoj. Estiel samtempe entreprenisto, fotisto kaj mediprotektanto kun granda influo en Ĉinio Luo Hong estas la unua, mi kredas.”

Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko
Fotoj pri sovaĝaj animaloj de Afriko