Aktualajhoj Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Luo Hong: mediprotektado -- mia strebado dum la tuta vivo (I)

de WU HAO

Mastro de kompanio kaj fotografisto

Tiuj, kiuj iam veturis per metroo en Pekino, eble rimarkis en la stacioj fotojn faritajn de Luo Hong pri pejzaĝoj de okcidenta Ĉinio aŭ pri sovaĝaj animaloj de Afriko. Ili certe impresis la pasaĝerojn.

Luo Hong, prezidanto de Holiland-Grupo, grandskala kuko-entrepreno kun kapitalo de pli ol miliardo da juanoj kaj pli ol 600 filiaj vendejoj. 17 jarojn post la fondiĝo de Holiland, Luo Hong ja fariĝis sukcesa entreprenisto, tamen lia plej granda hobio estas fotado. “Je la unua vido al fotilo en mezlernejo, mi al ĝi enamiĝis.” En sia juneco Luo Hong laboris du jarojn kiel metilernanto en fotografa kompanio kaj lernis fotadon.

En 1995, pli-ol-30-jara Luo Hong en la kulmino de sia kariero denove dronis en fotado.

Dum multaj jaroj Luo Hong faris fotadon en okcidenta Ĉinio. Oktobre de 2001, li unuafoje vojaĝis al fora Afriko por fotado, laŭ propono de sia amiko. Li diris: “La amiko konigis al mi, ke en Afriko sin trovas pitoreskaj pejzaĝoj kaj simplaj moroj, tio ege tiklis min. Tiele, mi vojaĝis kun granda espero al la kotinento.”

La unua haltejo de lia vojaĝo en Afriko estis Kaburbo, kie Luo Hong vizitis la Nacian Parkon Kruger. Estis por li la unua fojo tiel proksimiĝi al sovaĝaj animaloj kaj ilin foti. Li trovis, ke en Afriko belas ne nur pejzaĝoj, sed ankaŭ bestoj. De tiam li ekamis tiujn sovaĝajn bestojn. En la sekvanta pluvo-sezono de Afriko, li vojaĝis al Kenjo kaj Namibio. Reveninte al la patrujo, pere de pluraj kanaloj li studis kaj esploris pri Afriko, pri ĝiaj klimato kaj geografio, pri kutimoj kaj karakterizaĵoj de tieaj animaloj por la sekvanta vojaĝo al la kontinento. En la sekvantaj 8 jaroj, li 19-foje vizitis Afrikon por fotado.

Tra la lenso Luo Hong ĝuis ĉarmon de Afriko: pompaj naturaj pejzaĝoj kaj vivoplenaj sovaĝaj animaloj formas al li kortuŝajn pentraĵojn. Sur liaj fotoj oni vidis fenikopterojn ĉe Nakuru-lago, elefantojn vagantajn ĉe la montpiedo de Kilimanjaro, gnuarojn galopantajn en la Nacia Parko Serengeti, ĝirafojn kaj zebrojn de Etosha, Namibio, hipopotamojn kaj krokodilojn en Mara-rivero, vagantajn rinocerojn, antilopojn kaj birdarojn ĉielkovrantajn… Tiuj fotoj rakontantaj la originalan sovaĝecon de afrikaj dezertoj estas eksponataj ne nur en metroo-stacioj de Pekino, sed ankaŭ en halo de la Mediprotekta Buroo de UN.

Memore al la Monda Media Tago, la Mediprotekta Buroo de UN okazigis la 5-an de junio 2006 en sia ĉefsidejo Najrobo, ĉefurbo de Kenjo, individuan ekspozicion pri fotoj kun la temo “La tero, nia hejmo”. En la ekspozicio eksponiĝis 140 fotoj faritaj de Luo Hong. Tio estis la unua fojo por UN okazigi en sia jara aktivado individuan ekspozicion de fotoj. En ĝia malferma ceremonio Luo Hong faris en Sichuan-dialekto parolon kun la titolo “Mediprotektado estas nia neevitebla devo” al pli ol 300 ĉeestantoj el diversaj landoj.

Pejzaĝoj de Okcidenta Ĉinio:

Altajo (Xinjiang)
Lijiang-rivero (Guangxi)
Meili-neĝmonto (Yunnan)
Ruicheng-urbo (Shanxi)
Jiuzhaigou (Sichuan)
Huanglong-templo (Sichuan)
Ngari (Tibeto)
Narat (Xinjiang)
Hanasi (Xinjiang)
Yuanyang (Yunnan)
Sayram-lago (Xinjiang)
Tianchi-lago sur Changbai-monto
(Jilin)