Aktualajhoj Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Oazoj en Taklimakan (III)
-- Pri mediprotektado en la petrolkampo Tarim, Xinjiang

de LU SHI

Disvolvi cirkulan ekonomion kaj iri sur la vojo de ekologia civilizacio

En la lastaj 20 jaroj la kompanio de la petrolkampo Tarim ŝanĝis sian tradician mediprotektan ideon atenti poluregadon en la fino de la produktado, enkondukis internaciajn avangardajn ideologion, metodojn kaj teknologiojn pri mediprotektado kaj senpolua produktado, aplikas ĉiuflanke dum produktado la ideologion pri “mediprotektado kaj daŭrigebla disvolvado”. La kompanio efike kunligas senpoluan produktadon kaj cirkulan ekonomion, aktive efektivigas fuelo-ŝparadon, ellaso-reduktadon kaj reutiligon.

La kompanio utiligas eluzitan akvon de petrol-ekspluatado por mortigi puton, traktas malpuran akvon de ĉiutaga vivo por akvumi per ĝi verdaĵojn en produktejo. Tio utilas ne nur al akvoŝparado, sed ankaŭ al malpliigo de poluado kaj reuzado de eluzita akvo. Krome, la kompanio multe investis por redukti petrol-gasan konsumon, kolekti ellasitan naturan gason, produkti elektron per natura gaso ellasita, reutiligi la restantan varmon produktitan de generatoro kaj drilego, cirkule reutiligi koton por putoborado, k.a.

Fine de 2008 la kompanio ŝparis naturan gason de 1.136 miliardoj da kubmetroj, elektron de 71.2 milionoj da kWh kaj akvon de 33.67 milionoj da kubmetroj, reduktis ellasadon de karbona dioksido de 2.3 milionoj da tunoj kaj tiun de nitrogena oksido de 550 mil tunoj. Ĉio ĉi tio kostas 1.551 miliardojn da juanoj.