Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Naturparkoj


Ŝtata Natura Rezervejo Korqin

de ZUO YAN

Kun areo de 127 mil hektaroj la Ŝtata Natura Rezervejo Korqin-stepo de Interna Mongolio en norda Ĉinio estas sinteza rezervejo por protekti la ekologian sistemon de stepo kaj malsekejo kaj rarajn gruojn. La rezervejo komplete entenas la bazan strukturon de la ekologia sistemo de Korqin kaj konsistas el tri tipaj pejzaĝoj de raraj birdoj sur malsekejo, natura arbaro kaj Korqin-stepo.

Malsekejo

En la sudo de Korqin fluas Holin Rivero kaj en la nordo — Emut- kaj Tuquan-riveroj. La tri riveroj formis malsekejon kun areo de 47 mil hektaroj.

Pro musono, rubandformaj dunoj dislokiĝas inter lagoj kaj marĉoj. Diversaj arbustaroj mikse kreskas en ulmaj kaj abrikotaj arbaroj. En la lagoj kreskas densaj herbaroj kaj fragmitoj, kiuj liveras idealan loĝejon por raraj birdoj kiel turto, cikonio, sovaĝaj ansero kaj anaso kaj aliaj akvobirdoj.

Ĉiujare multaj blankaj gruoj, akcipitroj kaj paseredoj nestas kaj generas sur la ulmoarboj en la malsekejoj. Krome tie troviĝas 6 el la 15 specoj de gruoj, ekzemple, ruĝverta gruo, blanka gruo kaj griza gruo.

Oni konstatis en la rezervejo 500 specojn da spermatofitoj, 400 specojn da bestoj kaj 175 specojn da birdoj.

Natura arbaro

En la rezervejo la ulmaj arbaroj kovras 28 mil hektarojn. Kiel rara arbospecio, la ulmaj arbaroj fariĝis grava ekologia ŝirmilo de la rezervejo kaj donis naturan rifuĝejon al orienta blanka gruo, la unuagrade protektata rara birdo.

En la rezervejo kreskas natura sekundara siberia abrikota arbaro kun areo de 3 mil hektaroj. Kune kun la stepo kaj ulmaj arbaroj, ĝi formas originalan primitivan pejzaĝon de Korqin.

Stepo

Printempe kaj somere la vasta Korqin estas kovrita per herboj altaj super genuo. Galopas ĉevaloj, kviete sin paŝas bovoj kaj ŝafoj. Jurtoj sporade punktiĝis sur ondanta gresejo. Lagetoj kiel akvamarinoj inkrustiĝis sur la stepo.

Korqin zorgeme rezervas la primitivecon kaj naturan karakteron. Nun ĝi estas turisma vidindejo. Vizito al Korqin certe vekos ĉe la turistoj pli grandan amon al sovaĝaj bestoj kaj fortan deziron defendi ekologian ekvilibron kaj protekti la naturon.