Jam
antaŭlonge mi aŭdis, ke en Ĉinio la plej bela monto estas Huangshan
kaj la plej bela akvo en Jiuzhaigou. Vizito al Jiuzhaigou fariĝis
mia deziro kaj tiu ĉi deziro pli kaj pli ardiĝis, precipe kiam mi
sciis, ke en Jiuzhaigou prosperas floroj printempe, klaras akvo
kaj verdas montoj somere, buntas pejzaĝoj aŭtune kaj ĉio arĝentas
post neĝo vintre.
Oktobre de 2005 mi fine havis ŝancon
viziti Jiuzhaigou kune kun amikoj.
Ni
flugis de Pekino al Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco. Tie ni
ŝanĝis aviadilon, kaj post 40-minuta flugado atingis la flughavenon
Jiuhuang. Nia ĉiĉerono estis bela tibetnacia junulo. Li flue parolis
en la hana lingvo, tio tuj intimigis nin.
Turisma buso nin veturigis de la flughaveno
al kastelforma hotelo Jiafan, konstruita antaŭ 2 jaroj en montvalo.
Survoje
la ĉiĉerono konigis al ni miton pri Jiuzhaigou:
Antaŭ tre tre longe Dio Dage pasie
amis belan Diinon Woluo Semo. Li donacis magian spegulon al sia
amatino, sed ŝi senatente rompis ĝin. La rompaĵoj falis sur la teron
kaj fariĝis 114 kristalaj lagoj en montvaloj kaj densaj arbaroj.
De tiam aperis la fabela pitoreskejo Jiuzhaigou.
Jiuzhaigou
situas en la Aba-a Tibetnacia kaj Ĉjang-nacia Aŭtonoma Subprovinco
de Sichuan-provinco, 400 kilometrojn norde de Chengdu. En la loko
estas 9 tibetnaciaj vilaĝoj kaj plejparto de la vidindaĵoj troviĝas
en 3 valoj en Y-formo. La tieaj pejzaĝoj karakteriziĝas per smeraldaj
lagoj, kontinuaj akvofaloj, buntaj arbaroj, neĝkovritaj montpintoj
kaj tibetnaciaj moroj.
Ĉe
la enirejo de Jiuzhaigou ni prenis buson kaj supren veturis laŭ
zigzaga montvojo. Aŭdiĝis lirlado de fontakvo kaj tondrado de akvofalo.
La tiea akvo, kristale klara, vigla kaj animita, kun fortaj propraĵoj,
bunte trembrilas en la suno.
La lagoj de Jiuzhaigou estas belegaj,
iuj el ili ondetas kun travidebla akvo, aliaj ĉarmas kun mildeco
kaj kvieteco. Inter ili la plej originalaj estas la lagoj Fajrero
kaj Florkvino. Kiam la leviĝanta suno verŝas siajn radiojn sur la
lagon Fajrero, aperas sur ĝi briloj kiel dancantaj fajreroj.
La
lago Florkvino estas negranda, sed kun akvo travidebla ĝis la fundo.
La plej mirinda estas, ke ĝia akvo estas multkolora. En malsamaj
lokoj oni vidas malsamajn kolorojn bluan, verdan aŭ violan.
Malsame al ĝi, la lagoj Pando, Bambuo
kaj Spegulo estas larĝaj kun akvo malhelblua kaj kvieta kiel spegulo
reflektanta la enrigardantajn ŝanĝiĝemajn nubojn kaj alte starantajn
montojn ĉe la bordoj.
La
akvofalo Nuorilang alta 25 m. similas al giganta arĝenta kurteno
tondranta.
Perla Plaĝo estas mondo de ŝtonoj,
akvo kaj arbaro. Nekalkuleblaj ŝtonetoj kiel perloj estas enigitaj
en la bordon de smeralda akvo. Kiam akvo fluas sur ili, suplaj kaj
graciaj ŝaŭmoj interpuŝiĝantaj kun ŝtonetoj ĉarme trembrilas en
la suno.
Tiuj
ŝtonoj grandaj kaj malgrandaj ĉiuj estas fajne poluritaj. Sur la
plaĝo sporadas ankaŭ kelkaj arbustoj en torenta akvo kaj iliaj ruĝaj
radikoj flosas sur akvosurfaco, donante vivipovon al la plaĝo.
Jiuzhaigou estas kvazaŭ fantazia mondo.
Kien oni rigardas, tie estas bela pejzaĝo. Pasumante en la valo,
oni sentas sin kvazaŭ en pentraĵo.
Monda
natura heredaĵo Jiuzhaigou
Jiuzhaigou
situas en suda parto de Jiuzhaigou-gubernio de la Aba-a Tibetnacia
kaj Ĉjang-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio.
La primitiveco kaj origineco estas
trajto kaj karaktero de Jiuzhaigou. La pitoreskejo areas 1320 kvadratajn
kilometrojn kun 30 mil hektaroj da primitivaj arbaroj, 2576 originaj
specoj da vivaĵoj, dekoj da specoj da ŝtatnivelaj protektataj animaloj
kaj vegetaloj, kiaj granda pando, orhara simio kaj unufolia herbo.
Jiuzhaigou
estis malkovrita de arbohakistoj antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj. En 1978
Ĉinio prenis ĝin kiel ŝtatnivelan rezervejon kaj en 1982 kiel unu
el la gravaj ŝtatnivelaj pitoreskejoj. En 1992 ĝi estis enskribita
de Unesko en la liston de Mondaj Naturaj Heredaĵoj.
|