"La
fonto de la tri riveroj", komuna fonto de Yangzi-rivero, la
Flava Rivero kaj Lancang-rivero, troviĝas en la centro de la Qinghai-Tibeta
Altebenaĵo. Tie estas ne nur natura malsekejo plej granda kaj plej
alta en Ĉinio, sed ankaŭ natura rezervejo kun plej multaj specoj
da kreskaĵoj en regiono de alta altitudo en la mondo.
Antaŭe la regiono de la fonto de la tri riveroj estis
paŝtejo sur altebenaĵo kun abundo da akvo, herboj kaj multaj specoj
da sovaĝaj bestoj. En la lastaj jaroj, sekve de la klimata varmiĝo
de la tuta terglobo, degelo de glaciriveroj kaj neĝkovritaj montoj,
malgrandiĝo de areo de multaj lagoj kaj malsekejoj kaj eĉ sekiĝo,
la ekomedio estis tre malforta. Senbrida ekspluatado kaj produktado
de la homaro plirapidigis malboniĝon de la medio de la regiono,
kaj grandskala degenero kaj sabliĝo de herbejoj kaŭzis reduktiĝon
de paŝtejoj kaj malmultiĝon de diverseco de kreskaĵoj. Drasta malfortiĝo
de akvokonserva kapablo kaŭzis oftajn sekecon kaj akvostagnadon
en meza kaj malsupra basenoj de la tri riveroj, kaj tio minacis
ekosekurecon de la basenoj de la Yangzi-rivero kaj de la Flava Rivero,
kaj eĉ tiun de sudorientaziaj landoj.
 La
ĉina registaro kaj la internacia socio donis altan atenton al la
serioza situacio de la regiono. En 1999, la Ĉina Ekspedicia Asocio
organizis rilatajn specialistojn kaj sciencistojn fari esploradon
al Lancang-rivero kaj poste prezentis protokolon "Ekspluati
nordokcidenton de Ĉinio, protekti la fonton de la tri riveroj".
La protokolo gajnis atenton kaj subtenon de la Ŝtata Forstuma Administracio
de Ĉinio, la registaro de Qinghai-provinco kaj la Ĉina Akademio
de Sciencoj.
En januaro de 2000 la Ĉina Akademio de Sciencoj proponis
starigi naturan rezervejon en la regiono de la fonto de la tri riveroj.
En majo de la sama jaro estis starigita tie la provinca natura rezervejo
post diskutado kaj demonstrado de la Ŝtata Forstuma Administracio
de Ĉinio kaj la registaro de Qinghai-provinco. En januaro de 2003,
ĝi fariĝis ŝtata natura rezervejo.
En
januaro de 2005 la ĉina registaro sankciis la Ĝeneralan Projekton
pri Ekologiaj Protektado al kaj Konstruado de la Natura Rezervejo
de la Fonto de la Tri Riveroj en Qinghai-provinco kaj komencis programon
pri ekologiaj protektado al kaj konstruado en la regiono de fonto
de la tri riveroj. La programo investita je 7.5 miliardoj da juanoj
(ĉ. 750 milionoj da eŭroj) kaj daŭronta 10 jarojn celas moderigi
la senĉesan malpliboniĝon de la medio de la regiono, fortigi protektadon
al diverseco de kreskaĵoj kaj solvi problemojn de popola vivo de
la regiono.
En la pasintaj 2 jaroj post komenco de la programo
oni faris multon: preventi kaj superregi damaĝon kaŭzitan de kampomusoj,
konstrui stalojn por bredi brutojn, ordigi nigrajn malprofundaĵojn
kaj protekti herbejojn kontraŭ incendio. Oni ĉirkaŭbaris iujn herbejojn
kontraŭ paŝtado, konstruis necesajn instalaĵojn por transloĝigitaj
popolanoj, kaj krome fermis montojn por forstumado, klopodis por
haltigi dezertiĝon kaj protekti arbarojn kontraŭ incendio. Estis
faritaj teknologia trejnado, disvastigo kaj studo de praktika teknologio,
konstruado de urbetoj kaj kontrolado de ekomedio.
Zheng
Jie, vicestro de la Qinghai-a Forstuma Administracio, diris, ke
dank’ al praktikado de la projekto pri ekologiaj protekto kaj konstruo
la regiono gajnis unuapaŝan sukceson en protektado al kaj revigligo
de arbara flaŭro, en preventado kaj superregado de perdo de akvo
kaj tero, en bridado de degenero de herbejoj, en savado de pereontaj
specoj, en plibonigo de vivmedio kaj popola vivo. Tie oni ĉirkaŭbaris
herbejojn malpermesantajn paŝtadon kun areo de 4 milionoj da hektaroj,
malmultigis ĉ. 3.4 milionojn da brutoj, protektis 5.9 milionojn
da hektaroj da tero kontraŭ kampomusoj kaj konstruis en 13 gubernioj
forcejojn kun areo de 500 mil kvadrataj metroj .
Sekve de la grandskala praktikado de programo pri protektado
al natura arbaro en Ĉinio Qinghai-provinco oficiale anoncis malpermeson
al ajna hakado de arboj sur la altebenaĵo. Vizitante la Tibet-naciajn
Aŭtonomajn Subprovincojn Guoluo, Yushu kaj Huangnan de Qinghai-provinco,
mi trovis, ke lokanoj tre atentas protektadon al arboj. Yang Ying,
vicestro de la Guoluo-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco, diris:
"La nemultaj arbaroj en la regiono de la fonto de la tri riveroj
ludis gravan rolon en protektado al ekoekvilibro. Nun la konscio
de homoj pri protektado al ekomedio multe altiĝis kaj la lokanoj
povas konscie protekti la arbarojn. "
En
la 6 jaroj post stariĝo de la rezervejo la ĉina registaro senĉese
multigis investadon al la regiono por protekti naturajn arbarojn,
cedigi teron al forstumo kaj paŝtejojn al herbokulturo, fermi montojn
por forstumado, preventi kaj superregi sabliĝon de tero kaj aliaj
ekoprotektaj programoj. Nun malboniĝo de medio en la regiono estis
iagrade moderigita, degenero de flaŭro moderigita kaj sabliĝo de
tero superregita.
En la lastaj 1970-aj jaroj kaj unuaj 1980-aj jaroj
superis 500 juanojn la pokapa enspezo de paŝtistoj en Maduo-gubernio
ĉe la fonto de la Flava Rivero kun averaĝa altitudo de pli ol 4200
metroj. Tiam ĝi estis gubernio plej riĉa en Ĉinio. Pro troa paŝtado
kaj pro varmiĝo de klimato, en la lastaj 20 jaroj degeneris 75.5%
de herbejoj kun totala areo de 2 milionoj da hektaroj. Nun reverdiĝis
herboj razitaj de gregoj. Post kelkjara malpermesado de paŝtado
moderiĝis la degenero de flaŭro ĉe E’ling-lago, enlistigita kiel
grava internacia malsekejo, kaj evidente leviĝis la akvonivelo de
la lago.
Boniĝis
ankaŭ la stato de la medio kaj faŭno en la regiono Kokoxili. Veturante
laŭ la ŝoseo Qinghai-Tibeta oni povas vidi tibetajn antilopojn,
sovaĝajn azenojn kaj aliajn rarajn bestojn. Irinte 3-4 kilometrojn
en la rezervejon mi vidis amasojn da tibetaj antilopoj. Laŭ enketo,
en kelkaj rezervejoj, inkluzive de Kokoxili, la nombro de tibetaj
antilopoj kreskis de 10 mil en 1998 al 100 mil.
Rilata respondeculo de Qinghai-provinco konigis, ke
ĝis la fino de 2006, Ĉinio jam investis 2.131 miliardojn da juanoj
por ekologia protektado al kaj konstruado de la regiono de la fonto
de la tri riveroj. Oni fermis pli ol 3.51 milionojn da hektaroj
de herbejoj kontraŭ paŝtado, kaj transloĝigis 6800 familiojn kun
31620 anoj.
|