Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Mediprotektado


Shapotou — oazo en dezerto de la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono

de ZHAO XI

En printempo de 2006 sabla vento arbitre vizitadis Pekinon laŭplaĉe, kaj lasis al pekinanoj profundan impreson. Matene de la 17-a de aprilo, la plej serioza sabla vento en ĉi jaro atakis Pekinon, kaj Pekino estis superŝutita per tavolo da flava polvo. Matene, la unua laboro de aŭtoposedantoj estis forbalai polvon sur sia aŭto. En la sama tago okazis en Pekino la 6-a Mediprotekta Konferenco de Ĉinio, en kiu ĉina ĉefministro Wen Jiabao emfazis la gravecon kaj urĝecon de mediprotektado en Ĉinio.

Ĉinio ĉiam atentas mediprotektadon kaj multaj lokoj inkluzive de Shapotou sukcesis superregi sablejojn.

La Sablejo Tengger kun areo de ĉ. 40 mil kvadrataj kilometroj estas unu el la 4 grandaj sablejoj en Ĉinio. Ĝi situas en okcidenta Ĉinio, etendiĝante en Gansu-provinco, la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono kaj la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio. Shapotou situas en intertuŝiĝa zono de herbejo kaj dezerto en la Ningxia-a Hui-nacia Aŭtonoma Regiono. Tie la jara atmosfera precipitaĵo estas 180 milimetroj, dum la vaporiĝakvanto estas 3,064 milimetroj. Antaŭe en tiu loko furioza ventego levadis sablon kaj movdunoj englutis vilaĝojn kaj fekundan kampon. Nun, sabla vento okazas en 122 tagoj ĉiu-jare, sed antaŭ 40 jaroj ĝi aperis en 330 tagoj ĉiu-jare. Nun specoj de vegetaloj multiĝis de 25 al 453; la vegetala kovriteco altiĝis de malpli ol 1 procento al 42.4 procentoj. Antaŭe oni malofte vidis sovaĝajn animalojn, sed nun vivas tie pli ol 140 specoj da animaloj. En Shapotou, la Ŝtata Medioprotekta Administracio de Ĉinio fondis la unuan rezervejon kun karakterizoj de dezerta ekologio de Ĉinio, kaj la Ministerio de Fervojo de Ĉinio konstruis la unuan sabloplantan parkon de Ĉinio. La sperto de sableja superrego en Shapotou estas lernata de multaj aliaj lokoj de Ĉinio. Centoj da specialistoj kaj erudiciuloj el pli ol 50 landoj kaj regionoj venis por esplori. Ili laŭdis, ke tio estas mirindaĵo en la sablosuperrega historio.

Efika maniero por fiksi sablon

En 1958, ekfunkciis la fervojo Baotou-Lanzhoŭ-a, kiu interligas nordan Ĉinion kaj nordokcidentan Ĉinion kaj estas la unua fervojo trairanta Tengger-Sablejon. En la unua periodo la fervojo de tempo al tempo malfunkciis pro sabla ventego. Por garantii sekuran kaj glatan trafikon de tiu fervojo, subtenate de la Sablejosuperrega Stacio de Shapotou sub la Psamita Esplora Institucio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, oni komencis laboron por superregi sablejon laŭ la 50-kilometra parto de la fervojo.

Post fojfojaj eksperimentoj, la teknikistoj kreis efikan manieron — kovri sablejon per pajlaj kradoj kun interspaco de 1 kvadrata metro. La pajlaĵoj povas fiksi sablon, moderigi venton kaj teni akvon en la sabla tavolo. Por senmovigi sablon, oni kulturis sabloplantojn, starigis kserofitan zonon kaj kulturis arbaron. Por akvumi tiujn plantojn, oni konstruis 4-nivelajn pumpstaciojn kaj altiris akvon el la Flava Rivero. En la pasintaj 40 jaroj, pluraj generacioj da teknikistoj kaj laboristoj kradigis pli ol 4.8 mil hektarojn da sablejo kaj plantis pli ol 55.12 milionojn da arboj kaj arbustoj eltenemaj kontraŭ sekeco.

Surbaze de tio, iom post iom formiĝis en Shapotou kontraŭfajra rulŝtona zono, zono de forsto akvumata, sablobara zono el herboj, fronta sablobara zono kaj zono sablobara-herbokreskiga. Tiu sablosuperrega sistemo el la 5 zonoj efike fiksis movsablon, verdigis dezerton kaj plibonigis lokan medion. La fervojo fariĝis verda koridoro en Tengger. Pro tio la fervojo funkciis sekure en la pasintaj dekoj da jaroj. En 1994, Shapotou estis honorita de mediprotekta organizo de Unuiĝintaj Nacioj kiel unu el la plej bonaj 500 organizoj de la mondo en mediprotektado.

Paradizo de turistoj

Antaŭlonge Shapotou estis fama pro la sablosuperrega sukceso. Nun Shapotou altiras vizitantojn per pejzaĝo el dezerto, Flava Rivero, alta monto kaj oazo. La pejzaĝo havas belecon kaj de nordokcidentaj pejzaĝoj kaj de vidindaĵoj en Yangzi-delto.

En Shapotou, oni ne devas preterlasi subajn amuzaĵojn.

1. Gliti sur duno. La turistoj sidas sur tabulo kaj glitas de la supro de duno en alto de ĉ. 100 metroj. Kaj foje oni povas aŭdi kuriozan sablobruon.

2. Flosi sur la Flava Rivero per ŝaffela floso. Ŝaffela floso estas antikva veturilo sur la Flava Rivero, farita el kelkaj kunligitaj ŝaffeloj plenblovitaj. En la 60-kilometra parto inter Heishanxia kaj Shapotou de la rivero ekzistas multaj danĝeraj malprofundaĵoj kaj profundaj valoj krampitaj de apikaj montpintoj.

3. Rajdi sur kamelo. Tengger estas senlima, sed ĝia parto en Shapotou estas tre delikata, kaj dividita en mallarĝan kaj longan antikvan vojon por kamelo ligantan Shapotou kaj Tonghu-herbejon. Milda kamelo ĉiam estas ĉefaveturilo en sablejo. Oni povas atingi Tonghu-herbejon en duontago. Kvankam oni sentas certan lacon, tamen ili povas sperti plezuron de amuzo. La herbejo kun pejzaĝo el sablejo, salaj lagoj, malsekejoj, fontoj, oazoj kaj paŝtistaj vilaĝoj estas rigardata de en- kaj eksterlandaj turistoj edeno en sablejo. En Tonghu-herbejo oni povas vidi sunleviĝon kaj kuirejan fumon de la vilaĝanoj, etoson de alia epoko. Rajdante sur kamelo aŭ ĉevalo aŭ veturante en sableja veturilo, oni povas ankaŭ ĝui la pejzaĝon el orkolora sablejo, arĝenta lago, blua ĉielo kaj blanka nubo, kaj promeni inter paŝtistaj vilaĝoj, jurtoj, familioj en sablejo kaj antikva vojo de salotransportado.

Krome, sabla skulptado, sabla terapio, sabla bano kaj sableja pilkado en tiu loko allogas turistojn. Oni povas tie tranokti en kampadejo, rigardi stelan nokton kaj lunon, kaj sperti la misterecon de nokta sablejo. Ili povas ankaŭ loĝi en tendo, bruligi bivakfajron, drinki, frandi viandon kaj sate kanti kaj danci.

Se aliaj sabloj en Ĉinio statas kiel en Shapotou, do la polvo povos pli kaj pli malofte ĝeni la vivon de la ĉina popolo.