En la 22-a de aprilo 2006, la 37-a
“Monda Tergloba Tago”, komenciĝis en Pekino la Agado de 2006 en
Ĉomolangma, la tria poluso de la tero, organizita de la Sporta Buroo
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. La volontuloj ekveturis de Pekino
al Lhasa en la 22-a de majo kaj revenis en la 6-a de junio.
Dum 16 tagoj 28 volontuloj plenumis kune
kun tibetaj alpistoj serion da publikutilaj kaj mediprotektaj agadoj
malgraŭ frosto, ventego, oksigenmanko, malalta aerpremo kaj aliaj
malbonaj naturaj kondiĉoj ĉe Ĉomolangma. Ili faris mediopurigon
laŭ la vojo inter Lhasa kaj la kampadejo de Ĉomolangma, fondis la
unuan montgrimpan taĉmenton de Ĉomolangma por mediprotektado, plenumis
la laboron provizi per elektro Tui-vilaĝon plej altan en la mondo,
establis laborstacion de longdistanca tele-edukado en Dingri-mezlernejo
plej alta en la mondo, kaj donis monhelpon al la elementa lernejo
Quzongbasong (signifanta en la tibeta lingvo esperon), plej alta
elementa lernejo en la mondo.
La agado estis sukcese okazigita dufoje.
La agado kun celo “efektivigi harmonian unuiĝon de la homaro kaj
naturo” alvokas la tutan socion priatenti la nunan median staton
de Ĉomolangma, veki konscion kaj entuziasmon por mediprotektado
kaj akceli progreson de mediprotekta afero de Ĉinio. En la lastaj
2 jaroj, 58 volontuloj kaj tibetaj alpistoj kune purigis la regionon
de Ĉomolangma en alteco inter 5120 kaj 8000 metroj.
|
Volontuloj
fotas pejzaĝon de altebenaĵo. |
|
|
|
Volontuloj
purigas la placon antaŭ Potala-palaco. |
Rolf, reprezentanto de la marko Lowa (maldekstre), alilanda
mediprotekta artisto (meze) kaj lamao de la templo Zhaxi Lhunbo
kune kolektas rubon. |
Laborstacio de mediprotekta edukado |
|
|
|
Volontuloj kaj instruistoj kaj lernantoj de la elementa lernejo
Quzongbasong starigas korbotabulon. |
Fondiĝis
laborstacio de longdistanca teleedukado en Dingri-mezlernejo. |
Volontuloj
fotiĝas antaŭ Potala-palaco. |
|