Mediprotektado estas unu el la plej
gravaj taskoj de la ĉina registaro. Kun profundiĝo de kono pri scienca
disvolviĝo, la ĉina registaro metas traktadon de urba rubo en gravan
lokon.
En la lastaj jaroj kun rapida disvolviĝo
de urbanizo, multe kreskis la nombro de loĝantaro en urboj kaj urbaj
konstruaĵoj, rapide disvolviĝis industrio kaj servaj aferoj, ĉio
ĉi tio grandigis la kvanton de rubo. Aliflanke tekniko de rubo-traktado
en Ĉinio restas en primara stato, kaj senpoluigo de rubo-traktado
en relative malalta proporcio.
Manieroj
de rubotraktado
La
unua paŝo de rubo-traktado en Ĉinio estas rubo-kolektado. Nun en
Ĉinio oni kolektas rubon ĉefe per jenaj 3 manieroj: unue instali
rubujojn en loĝkvartaloj, ambaŭflanke de stratoj kaj en aliaj publikaj
lokoj. Ĉiutage rubĉaroj kolektas kaj forportas rubon el ili; due
starigi fiksajn rubejojn en loĝkvartaloj por ke loĝantoj tien forĵetu
ĉiutagan rubon; trie kolekti rubon per ruba trairejo en loĝdomoj.
Antaŭe en multaj ĉinaj porloĝadaj etaĝdomoj estis ruba trairejo.
En ĝin la loĝantoj ĵetis rubon kaj balaistoj forportis la rubon
el ĝia fino en difinita tempo. Tia maniero iam estis ofte uzata
en kolektado de rubo. En la lastaj jaroj, precipe post la jaro 2003,
kiam okazis SARSO en Ĉinio, oni ne plu uzis tian ruban trairejon
en multaj urboj pro tio ke bakterio facile kreskas en ruba trairejo.
Hodiaŭ en Pekino, Kantono kaj Ŝanhajo oni ne plu konstruas tian
ruban trairejon en loĝdomoj.
La kolektita rubo estas transportita al
rubtransporta stacio, kie oni maŝine dividas la rubon en organikan
kaj neorganikan, utiligeblan kaj neuzeblan kaj kunpremas grandajn
forĵetaĵojn. Poste la klasifikita rubo estas laŭspece transportita
al diversaj lokoj.
Parto de la rubo estas enterigita en specialan
fosaĵon hermetike fermitan, por ke al la rubo okazu reakcioj biologia,
fizika kaj kemia, kaj ke organikaĵoj diseriĝu, cele redukti la ruban
kvanton kaj trakti ilin senpoluige. En la rub-trakta fosaĵo estas
tuboj kaj trapenetrorezista tavolo destinataj por kolekti gason
kaj perkolitan likvaĵon estiĝintajn dum fermentado de la rubo. Tiun
gason oni traktas per bruligado, kaj parto de la perkolita likvaĵo
post traktado fariĝas netrinkebla akvo, kiun oni uzas por purigi
ĉaron k.s. kaj la alia likvaĵo atinginta la unua-gradan ŝtatan kriterion
post filtrado estas ellasita al la naturo sen polucado al la medio.
Alia parto de la rubo estas transportita
al sterka fabriko. Post traktado, ĝi fariĝas pura, senodora huma
materialo, kiun oni povas uzi kiel sterkon.
Kaj la tria parto de la rubo estas bruligita
en specialaj formoj. La produktita varmo estas destinata por elektrofarado
kaj hejtado. Nun en Ĉinio 140 tiaj elektrejoj estas finkonstruitaj,
konstruantaj kaj konstruotaj. El tuno da rubo oni povas produkti
elektron je 300 KWh, kaj la resta varmo estas uzebla por hejtado.
La Shuanggang-a Rubo-elektrejo de Tianjin traktas tage 1200 tunojn
da rubo kaj per tio produktas jare elektron je 120 milionoj da KWh,
kiu sufiĉas por elektroprovizado al 50 mil familioj por unu jaro.
Pri
traktado de rubo, la mediprotekta departemento de Ĉinio ellaboris
"Kriterion pri rubo-traktado kaj regulojn pri limigo de rubo-poluado",
ekzemple kriterioj pri limigo de urba rubo kiel sterko por kultivado,
pri senpoluado de feko kaj pri ellasado de senutila gaso de rubobruligado.
El rubo-traktado, bruligado disvolviĝas
malrapide en Ĉinio pro manko de mono. Ĝenerale, por konstrui tian
fornon, kiu bruligis rubon je 1000 tunoj, kaj rilatajn instalaĵojn,
oni bezonas 700-800 milionojn da juanoj (ĉ. 70-80 milionoj da eŭroj).
Ĉar bruligado de ruboj produktas la gason dioxin, do en multaj urboj,
escepte de traktado de medicina kaj kuraca rubo, oni ne uzas tiun
metodon, sed preferas trakti rubon per enterigo.
Materialoj de la komitato pri traktado
de urba rubo sub la Ĉina Mediproteka Asocio montras, ke nun en Ĉinio
70% da rubo estas enterigita, 20% — kompoŝtigita, 5% — bruligita
kaj 5% — stakigita sub la ĉielo kaj reutiligita.
Liang Guangsheng, oficisto de la Municipa
Administrejo de Pekino, diris, ke Ĉinio nun esploras novan rubotraktan
metodon, per kiu oni faras el rubo kompleksan sterkon, brikojn,
konstruajn materialojn kaj elektronikajn produktaĵojn.
Por apliki tian rubo-traktadon, oni dividas
la rubon en 4 grupojn, nome materiala rubo, inkl. de vitro, papero,
kaŭĉuko, plasto ktp, organika rubo, inkl. de kuireja rubo, biologia
rubo, neorganika rubo, inkl. de skorio, brik-, tegol- kaj ceramik-rompaĵoj,
venena rubo, inkl. de eluzitaj piloj, fluoreska lampo, kuraca rubo
kaj elektronikaj forĵetaĵoj.
Nun en Ĉinio troviĝas pli ol 700 senpoluigaj
rubo-traktejoj, kiuj povas trakti 52% da ĉiutaga rubo de urboj.
Rubo-traktado
eniras en merkaton
En
la 10-a de februaro, Suez-Grupo de Francio, unu el la 500 plej potencaj
entreprenoj de la mondo, diris en Ŝanhajo, ke Ĉinio havas grandan
investan merkaton de medio-industrio, inkl. de rubo-traktado kaj
akvo-servo, la grupo decidis establi sian Azi-Pacifikan Ĉefstabejon
en Ŝanhajo kaj espereble duobligi sian investon en Ĉinio en la venontaj
du jaroj.
La Suez-Grupo kaj la Internacia Kemiindustria
Distrikto de Ŝanhajo starigis inter si kunlaboron de 50 jaroj en
investado, projektado kaj administrado de akvo-servo, traktado de
malpura akvo kaj rubo. La du flankoj subskribis kunlaboran kontrakton
kune konstrui kaj administri rubo-bruligejon kaj trakti industrian
rubon de la distrikto. La kontrakto validas en 30 jarojn.
Krom Ŝanhajo, la grupo investos ankaŭ
en Pekino, Qingdao, kaj la regiono de la baseno de la Perla Rivero,
Chongqing en centra Ĉinio.
Antaŭ nelonge la Ĉina Konstrua Ministerio
publikigis la celojn de konstruo de media higieno en urboj kaj pamparo
de Ĉinio en la jaro 2010, unu el kiuj estas, ke modernaj entreprenoj
anstataŭu de la registaron en la media higieno kaj rubo-traktado.
Ĉinio jam delonge permesas al popola kapitalo
kaj fremdlandaj entreprenoj investi al konstruado de publikaj instalaĵoj
inkl. de rubotraktado. Nun en multaj urboj de Ĉinio fondiĝis entreprenoj
pri rubo-kolektado, rubo-transportado kaj rubo-traktado, aplikiĝis
ankaŭ sistemo pri pago por rubo-traktado kaj rapidiĝas paŝoj por
surmerkatigi rubo-traktadon.
En la lastaj 5 jaroj oni investis en Kantono
2400 milionojn da juanoj (ĉ.240 milionoj da eŭroj) por 4 grandaj
rubo-traktejoj, el tiu sumo 1300 milionoj da juanoj (ĉ.130 milionoj
da eŭroj) estas investitaj de sociaj entreprenoj.
Malfacilo
en rubo-traktado
Nun
en Ĉinio rubo-traktado ankoraŭ ne estas komplete industriigita pro
tio, ke unue, oni ne bone klasifikas rubon dum ĝia kolektadon. En
la jaro 2002 Ĉinio jam vaste propagandis klasifikan kolektadon de
rubo kaj instalis rubujojn en stratoj kaj loĝkvartaloj por klasifike
kolekti rubon, tamen nun la klasifikita rubo konsistigas nur 16%
de la totala kvanto de kolektita rubo.
Due, rubo-kolektado, rubo-transportado
kaj rubo-traktado nun estas en primara disvolviĝanta ŝtupo. Escepte
de grandaj kaj ekonomie evoluintaj urboj kiaj Pekino, Ŝanhajo kaj
Shenzhen, en multaj ĉinaj urboj rubo-traktado ne estas hermetika,
kaj la venena gaso dum la rubo-traktado damaĝas la sanon de laboristoj
simple. Nun Ĉinio ĉiamaniere klopodas por solvi tiujn malfacilojn,
subtenante politike kaj kuraĝigante krei novan teknikon de senpoluiga
rubo-traktado.
|