Sunenergio,
kiel unika reproduktebla energio nelimigita de geografia cirkonstanco
kaj neniam elĉerpebla kaj finuzebla, estas pli kaj pli vaste uzata
de la homaro kiel fuelo. Pro tio la fotovolta industrio (per rilata
tekniko oni transformas sunenergion en elektroenergion) estas nomita
industrio nezorganta pri vendado, kaj dank' al tio ĉinaj entreprenoj
de sunenergio rapide disvolviĝas. En 2005 la jara produktokapablo
de ĉinaj fotovoltaj entreprenoj superis 400 bilionojn da vatoj,
kaj pli ol 300 bilionojn da vatoj atingis tiu de jenaj tri ĉefaj
entreprenoj: Sun-elektra Limigita Kompanio Suntech en Wuxi, Limigita
Kompanio Tianwei-Yingli de Nova Energio en Baoding kaj Limigita
Kompanio PV-Tech en Nankino.
Fotovolta
industrio rapide disvolviĝas
 Antaŭ
la 14-a de decembro 2005, Shi Zhengrong ne estis fama persono. Tamen
ekde kiam la Sun-elektra Limigita Kompanio Suntech fariĝis la unua
neŝtata altscienc-teknologia entrepreno en landinterno de Ĉinio,
kiu iris al borso de Nov-Jorko, li kiel ĝia prezidanto kaj ĉefa
administra oficisto estis konata de multaj homoj.
Antaŭ ol funkcii kiel mastro de la kompanio,
li estis sciencisto akirinta pli ol 10 internaciajn patentojn de
fotovolta teknologio. En 1988, li lernis en la Universitato Nova
Sud-Wales en Aŭstralio kaj studis ĉe profesoro Martyn Green, aŭtoritatulo
pri sunenergia baterio kaj premiito de Nobelo. En 1991 li akiris
doktorecon pri teknologio de sunenergia baterio. En 2001 li revenis
al Ĉinio kaj, kune kun aliaj 7 akciuloj, fondis en Wuxi la Sun-elektran
Limigitan Kompanion Suntech ĉefe por studado, fabrikado kaj vendado
de sunenergia baterio, bateriaj pecoj kaj sistema inĝenierio de
produkto de fotovolta elektro. En septembro de 2002 ĝi havis la
unuan laborĉenon de sunenergia baterio kun la jara produktokapablo
de 10 bilionoj da vatoj kaj nun la jara produktokapablo de la kompanio
atingis 150 bilionojn da vatoj.
 Ankaŭ
la Limigita Kompanio Tianwei-Yingli de Nova Energio en Baoding de
Hebei-provinco estas granda entrepreno de sunenergiaj ekipaĵoj.
En la lastaj jaroj ĝi aktive partoprenis en la konstruado de sunenergiaj
elektrejoj, telekomunikado, trafiko kaj urbanizado de Ĉinio, kaj
ankaŭ en internacia konstruado de grandaj enretigitaj kaj solaj
elektrejoj, en tiu de fotovoltaj tegmentoj, kaj ĉefe en ekspluatado
de utiliga sistemo de fotovolto.
La konstruado de laborejo de la tria-perioda
programo de la kompanio, kun areo de 30 hektaroj kaj investo de
3 miliardoj da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro), komenciĝis
en aprilo de 2006 kaj finiĝos en 2008. Tiam la kompanio havos produktan
bazon kun jara produktokapablo de 500 bilionoj da vatoj, esploran
centron de kristala silico de sunenergia baterio, esploran centron
de fotovolta sistemo kaj kulturan centron de fakuloj.
 En
la 1-a de decembro 2005, John Manzoni, administra direktoro de la
brita grupo BP, kaj Zhang Xin, prezidanto de la Xinjiang-a Limigita
Kompanio de Nova Energio, kune anoncis, ke la du flankoj fondos
en Ĉinio entreprenon kune investitan por produktado kaj vendado
de fotovoltaj produktaĵoj kaj sistemoj. Ekde la 1990-aj jaroj la
grupo BP kaj ĉinaj partneroj partoprenis en multaj grandaj sunenergiaj
programoj, ludante gravan rolon en projektado kaj liverado de pecoj
kaj en konstruado. Ĝi ankaŭ liveris sunenergiajn bateriojn al Tibeto,
Xinjiang kaj Sichuan, partoprenis en sistema programo de rezerva
sunenergia kurentfonto de signaloj de la Qinghai-Tibeta Fervojo
kaj liveris sendependan sunenergian kurentfontan sistemon por telekomunika
reta sistemo de nordokcidenta, nordorienta partoj kaj insularo en
suda Ĉinio.
Politiko
antaŭenpuŝas disvolviĝon de industrio
 En
novembro de 2005, Zhang Guobao, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono
por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris en ministra forumo de
la Internacia Konferenco de Reproduktebla Fuelo, ke laŭ "Mez-
kaj longtempa disvolva projekto pri reprodukteblaj fueloj",
la totala kapacito de sunenergiaj fotovoltaj generatoroj de Ĉinio
atingos 500 bilionojn da vatoj en 2010, kaj 2200 bilionojn da vatoj
en 2020.
Komence de 2006, Ĉinio oficiale ekpraktikis
la "Leĝon pri Reprodukteblaj Fueloj" kaj ellaboris serion
da instiga kaj subtena politikoj pri prezo, imposto, merkata porciumo
kaj enretiĝo. Tio signifas, ke la ĉina industrio de reproduktebla
fuelo eniros en novan disvolvan periodon.
Ĉinio komencis studon pri sunenergia baterio
en 1958, kaj unuafoje utiligis ĝin en Satelito Dongfanghong n-ro
2 en 1971 kaj surtere ekde 1973. Fotovolta industrio aperis en Ĉinio
en la posta periodo de la 1970-aj jaroj. Dank' al subteno de la
ĉina registaro ĝi estas utiligita en mikroonda relajsostacio, telekomunikado
de armeo kaj telefona sistemo de la kamparo. En 1995 Ĉinio publikigis
"Disvolvan programon pri nova kaj reproduktebla fuelo",
kiu klare prezentas disvolvajn celon kaj taskon de Ĉinio de 1996
ĝis 2010, rilatajn politikojn kaj rimedojn. En septembro de 1996,
la Monda Pinta Konferenco pri Sunenergio proponis praktiki Fotoelektran
Programon en senelektraj regionoj de la mondo. La ĉina registaro
rapide reagis, ellaboris kaj praktikis la planon "Ĉina luma
programo" cele solvi problemojn de elektrouzado por 23 milionoj
da homoj. La plano estis atentata tuj de Eŭropo, Usono kaj Japanio.
Multaj landoj, internaciaj organizoj kaj entreprenoj esprimis kunlaboran
volon al la Ŝtata Komisiono por Plano de Ĉinio. Kelkaj inter ili
jam komencis kunlaboron.
Pli kaj pli multaj lokaj registaroj kaj
rilataj fakoj atentas sunenergian fotovoltan industrion. En Tibeto,
regiono plejproksima al la Suno kaj kies rezervo de sunenergio troviĝas
en la unua loko en Ĉinio, funkcias ĉ. 400 kompaktaj fotovoltaj elektrejoj
kun totala kapacito de 8000 kilovatoj. Nun ĉirkaŭ duono da tieaj
kamparanaj kaj paŝtistaj familioj uzas sunenergion kaj fotovoltan
elektron. Laŭ informo de vicdirektoro de la Komisiono por Disvolvo
kaj Reformado de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, la reproduktebla fuelo
ekspluatata en Tibeto estas nur tre malgranda parto por la tiea
reproduktebla fuelo.
 Laŭ
la "Plano pri 100 mil Sunenergiaj Tegmentoj de Ŝanhajo"
ellaborita de estro de la Esplora Instituto de Sunenergio sub la
Ŝanhaja Jiaotong-universitato, ĝis 2015 Ŝanhajo plenumos rekonstruadon
de 100 mil tegmentoj kun totala areo de 3 milionoj da kvadrataj
metroj, kiuj konsistigas 1.5% de tiuj kun totala areo de 200 milionoj
da kvadrataj metroj, por efektivigi produkton de elektro per sunenergio.
Nun la transformita procento de sunenergio en elektron ne atingis
15. Kvankam la produktokosto de fotovolta elektro estas dekoblo
de tiu de termoelektro kaj havas certan malfacilon por grandskale
disvastigi sunenergiajn ekipaĵojn, tamen sekve de la disvolviĝo
de ĉina fotovolta industrio, oni kredas, ke proksime de 2015 la
kosto de fotoelektro estos triono kaj eĉ dekono de la nuna.
Oni povas antaŭvidi, ke dank' al politika
subteno de la registaro kaj pluapaŝa malaltigo de produktokosto
de esplorado, la industrio havos pli grandan disvolvan ŝancon kaj
multan profiton. La vojo de fotovolta industrio estas pli kaj pli
larĝa.
|