 Yang
Wenzhi estas unu el la ekotransloĝiĝintoj de la Ningxia-a Huj-nacia
Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Nun li funkciigas du forcejojn
kaj enspezas pli ol 9000 juanojn (ĉ. 7.8 juanoj = 1 usona dolaro)
ĉiu-jare. Li diris: "En la pasintaj jaroj, ni kulturis grenon
en sabla tero, rezulte ni fariĝis pli kaj pli malriĉaj. Vidante
ke verdaj plantoj pli kaj pli malmultiĝis, ni sentis kordoloron.
Nun ni transloĝiĝis, sed la vivo fariĝas pli kaj pli bona."
Yanchi-gubernio de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, kie
Yang Wenzhi vivas, situas ĉe la suda rando de Muus-dezerto — unu
el la kvar grandaj dezertoj en Ĉinio. Antaŭ 3 jaroj li loĝis en
venta kaj sabla loko ĉ. 40 kilometrojn for de vilaĝo por ekotransloĝiĝintoj.
La greno produktita en unu hektaro ne povis satigi la familianojn
de Yang. Poste li kaj liaj edzino kaj filinoj transloĝiĝis al tiu
vilaĝo.
 Nun
la vilaĝo, kie Yang Wenzhi antaŭe vivis, jam estas kovrita de densaj
plantoj por senmovigi sablon kaj tie oni povas vidi leporojn kaj
birdojn. La arbustoj altas jam ĝis brusto de homo.
En venta kaj sabla regiono en okcidenta
Ĉinio, oni praktikis novan metodon — malgrandigi loĝantaron en regiono
kun malforta ekologia medio por garantii minimuman kondiĉon de resursoj.
Tiele, la kapablo de memreguligo de medio povas realigi bonan ekologian
cirkulon. Nun ĝi jam fariĝis modelo por superregi sablejojn en Ĉinio.
Homoj
transloĝiĝas por verdiĝo
Mi
vidis foton pri damaĝo de sabla vento en Bayan Gol ĉe rando de Taklimakan-dezerto
en la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio.
Ĉiufoje post ventado la domoj estas kovritaj de dika tavolo da sablo.
Vizaĝe al tia situacio, ekologoj de Xinjiang
prezentis sian opinion — la naturo mem riparu la vundon. La premiso
estas malmultigi homan premforton, nome homoj cedu al verdigado.
La rezulto de tiu agado pruvis, ke transloĝiĝo de homoj el tiuj
lokoj estas favora al bremso de sablomoviĝo. De la fino de la lasta
centjaro, Xinjiang jam investis 6.3 miliardojn da juanoj por medioprotekto
kaj 151.7 mil loĝantoj transloĝiĝis el rezervejoj aŭ regionoj kun
degenerinta ekologio.
 En
Xinjiang, oni aplikis tri manierojn por transloĝigo. 1, kolektiva
transloĝigo de tuta vilaĝo aŭ vilaĝgrupo el malriĉaj altaj kaj malvarmaj
mont-regionoj aŭ el ebenaĵoj sed kun malmultaj agroj al nove ekspluatitaj
regionoj. 2, parte transloĝigas malriĉajn loĝantojn el regiono kun
densa loĝantaro, al kiu mankas akvo kaj tero, al vilaĝoj kun pli
bonaj kondiĉoj. Tiu maniero povas gajni rapidan efikon sed ne bezonas
multan investon. De 1994 ĝis 2000, pli ol 46 mil loĝantoj transloĝiĝis
laŭ tiu maniero kaj ili jam solvis la problemon de minimuma tenado.
3, transloĝigi por fiksa aŭ duonfiksa loĝado.
Verdiĝo
kaj riĉiĝo
La
geedzoj Mengke estas paŝtistoj de Xilin Gol en la Aŭtonoma Regiono
de Interna Mongolio. Antaŭ kelkaj jaroj, respondante al la alvoko
de ekologia transloĝigo de la registaro, ili kaj pli ol 100 paŝtistoj
venis en urbon por labori. Nun ili jam posedas pli ol milionon da
juanoj kaj vivas pli kaj pli bone. En la herbejo de Xilin Gol, pli
kaj pli multaj paŝtistoj ne plu paŝtis kaj iris al urboj por sin
okupi pri vendo de mongolaj manĝaĵoj, laktaĵoj, bovaĵo, ŝafaĵo,
mongolaj vestoj kaj metiaĵoj aŭ turismo. Kvankam tiuj paŝtistoj
faris malgrandan paŝon al urbo, sed tio estas granda paŝo por disvolviĝo
de ekologia ekvilibro.
 Antaŭ
kelkaj jaroj, Xilin Gol komencis grandskalan transloĝigon. La komparanoj
kaj paŝtistoj vivantaj en regiono kun tre malbona medio kolektive
transloĝiĝis al ĉirkaŭaĵoj de urbetoj kun kondiĉoj taŭgaj por produktado
kaj vivado. Oni fermis la herbejon kaj malpermesis paŝtadon sen
ŝanĝi la posedantecon de la herbejo. Tiele la herbejoj gajnis tempon
por ripozi. Vicestro Adija de Xilin Gol diris, ke vivas en Xilin
Gol mal pli ol 200 mil paŝtistoj en areo de 180 mil kvadrataj kilometroj,
se unu paŝtisto transloĝiĝus, malpeziĝos la premo de herbejo de
unu kvadrata kilometro. Tiu maniero kun malmulta investo povas gajni
rapidan efikon, kaj estas bona maniero por fundamente solvi tiun
problemon.
Se oni kulturos herbojn sur 1 hektaro
da tero por furaĝo, 50 — 100 hektaroj da magriĝantaj herbejo povos
esti novaligitaj. En la eksperimenta regiono de ĉesigo de sablomoviĝo
en Bayan Huxu, ĉinaj sciencistoj trovis iun maizospecon, kiu maturiĝas
en tri monatoj, sed hektara produktokvanto estas pli ol 57 tunoj.
La maiza ligo povas esti furaĝo de dombestoj.
Post
senĉesa klopodo, la malboniĝa tendenco de herbejo en Xilin Gol estis
detenita, kaj la averaĝa flaŭra kovriteco altiĝis de 30 al 45 procentoj;
la areo de moviĝaj kaj duonmoviĝaj dunoj malmultiĝis de 7120 al
4053 kvadrataj kilometroj; la averaĝa flaŭra kovriteco de herbejo
en dezerto kaj duondezerto altiĝis de 17 procentoj al 41 procentoj.
La averaĝa jara enspezo de la paŝtistoj kreskis de 2800 al 3890
juanoj.
Transloĝigo
ne estas sola rimedo
 Ekologia
protektado de la medio kaj solvado de la problemo de minimuma vivtenado
estas komplika programo. Transloĝigo estas bona metodo por solvi
ekologiajn problemojn, sed ĝi ne estas panaceo. Oni alprenis diversajn
metodojn laŭ sia efektiva situacio. Rilate transloĝigon de paŝtistoj,
oni fiksloĝigis ilin por moderigi la premon al herbejo kaj boncirkuligi
brutobredadon. Rilate transloĝigon de loĝantoj en arbaro, oni cedis
kampojn al kalturado de arbaroj kaj herbejoj, tiel efike protektis
la naturajn arbarojn, naturajn herbejojn kaj sovaĝajn animalojn
kaj vegetalojn. En la rezervejoj kaj regionoj sentivaj pri medio
oni kategorie transloĝigis la loĝantaron per speciala investo de
la ŝtato kaj lokaj registaroj.
 Ekologia
transloĝigo ne estas simpla transloĝigo de homoj, samtempe oni faris
ankaŭ ekologian protektadon, cedis kampojn al forstumado kaj herbokulturado,
faris agrikulturan sintezan eksplutadon kaj reguligon de industria
strukturo.
 En
junio, 2006, la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio publikigis
la rezulton de triafoja ekzameno de la tutlanda dezertiĝo kaj sabliĝo
de la tero, ke la areo de la sabliĝinta tero malmultiĝis de 3436
al 1283 kvadrataj kilometroj. Fine unuafoje ŝanĝiĝis la pasiva situacio
de "dezertiĝo de tero plirapida ol riparado" en la pasintaj
50 jaroj.
Oni devas atribui la atingon al la ŝanĝo
de la ideo kaj maniero en superrego de sabliĝo — transloĝigo de
homoj por paca kunekzisto kun dezerto.
|