|    La 8-an de oktobro oficisto Richard Engelhart 
              de Unesko deklaris en Lijiang, antikva urbo de Yunnan-provinco en 
              sudokcidenta Ĉinio, ke Lijiang gajnis la "Premion de Merito 
              de Unesko en Azi-Pacifika Regiono en 2007" pro ĝia restituo 
              de antikvaj konstruaĵoj.  La premio estis donita en la Konferenco 
              de Azi-Pacifika Regiono de Unesko okazinta en Bankoko en aŭgusto 
              de la kuranta jaro. En la konferenco specialistoj unuvoĉe opiniis, 
              ke oni restituis tradiciajn konstruaĵojn de la antikva urbo Lijiang 
              laŭ ĝia origina aspekto, tio elmontris ke monhelpo de la registaro 
              estas efika kaj praktika protekta rimedo kun lokaj karakterizoj.  En la antikva urbo Lijiang, metita en 
              la liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj de Unesko, oni restituis 
              299 domojn kaj 236 tradiciajn kortojn ekde 2003.  Samtempe tiun premion gajnis ankaŭ Aŭstralio, 
              Hongkong kaj Pakistano.      |