Fremdlandanoj
scias tre malmulte pri multeco de specoj de bestoj en Ĉinio, escepte
de granda pando. Kiel simbolo de la Monda Fonduso de Sovaĝaj Bestoj,
granda pando estas fame konata en la mondo. La ĉina registaro unuflanke
vaste kaj bone komunikis rilatajn informojn al la publiko, aliflanke
starigis la Wolong-an Rezervejon por savi grandajn pandojn kaj per
artefarita ensemado generigis tiuspecan beston. Pro tio, tiuj amindaj
bestoj fariĝis mondfama stelo.
Antaŭ mia alveno al Ĉinio, mi tute ne
konis tiel riĉan biovariecon. Kiam mi vizitis Yunnan-provincon en
sudokcidenta Ĉinio, precipe la rezervejon de Xishuangbanna, mi ekkonis
la riĉan biovariecon. Ekster mia atendo, la ĉina registaro jam alprenis
diversajn rimedojn por protekti la biovariecon kaj savi pereontajn
bestojn kaj plantojn. La Xishuangbanna-a Rezervejo konsistas el
tropikaj ĉiamverdaj pluvarbaroj kaj tropikaj musonaj arbaroj, sudĉinaj
tigroj, sovaĝaj elefantoj, ktp.
Antaŭ
ol viziti Xishuangbanna, mi opiniis, ke raraj bestoj kaj plantoj,
kiaj elefantoj, troviĝas nur en tipa tropika zono, ekz., en Tajlando
kaj Hindio, ne en Ĉinio, sed nun mi jam konas mian halucinon.
Dum la vojaĝo en Xishuangbanna mi estis
informita, ke mi havos bonan ŝancon proksime rigardi sovaĝajn elefantojn
en elefanto-valo. Estas tre feliĉe, ke mi kaj miaj amikoj eĉ vidis,
ke elefantoj plenplezure ĝuas sian "akvo-verŝan
feston" ĉe rivereto de la elefanto-valo.
Mi kaj miaj amikoj opinias, ke tio estas
ununura privilegio por ni, ke ni klare vidis agadon de elefantoj
en ilia natura vivejo. Tio certe estas memorinda por mi.
Sed
"ora feria semajno" en Ĉinio rompas la tieajn median harmonion
kaj naturan kvietecon pro alveno de multe da turistoj.
En
la elefanto-valo iuj turistoj volas foti sin kune kun elefantoj
ignorante, averton de konsternitaj elefantoj. Iuj eĉ ĵetas ŝtonetojn
aŭ kriegas al elefantoj. En nokto iuj uzas poŝlampon kaj per ĝia
densa lumo pikas la okulojn de elefantoj. Tiuj sensciaj kaj atakemaj
agoj estas danĝeraj kaj ofte kaŭzas atakon de fortaj elefantoj.
En
la libro "La verda vojaĝo tra la mondo", kunverkita de
fama ĉina verkisto pri mediproteko s-ro Tang Xiyang kaj lia edzino
Marcia B. Marks, legiĝas, ke en la Okcidento oni traktas sovaĝajn
bestojn tre amike.
Por veki la konscion de ĉinoj pri "natura
spirito", rilataj departementoj nun disvastigas grandan moralan
movadon por medi-edukado kaj medi-protekto. Konsilinde, oni devas
doni atenton al tiuflanka edukado frue al infanoj.
Nun ni urĝe bezonas tian ĉifron, per kiu
la homoj kaj naturo povus starigi ponton en la naturo por interkomuniki,
interkompreni kaj interspekti. Memoru la ĉifron en la kapo kaj rigardu
ĝin kiel etiketon por regi vian agon en la naturo. De tio ĉiuj profitas
certe.
|