Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Mediprotektado


Verdigado en la dezerto Taklimakan

de ZHAO FENG

La dezerto Taklimakan kuŝas en la baseno Tarim en suda parto de la Xinjiang-a Ujgura Aǔtonoma Regiono en nord-okcidenta Ĉinio. Kun longeco de 1000 kilometroj oriente-okcidente, larĝeco de 400 kilometroj sude-norde kaj la areo de 337, 600 kvadrataj kilometroj, ĝi estas la dua granda dezerto en la mondo, nur malpli granda ol Saharo.

Veturante laŭ la ŝoseo en la dezerto Taklimakan ni vidis, ke ambaŭflanke de la vojo etendiĝas senlima sablejo. Sed kiam nia aŭto proksimiĝis al la centra parto de la dezerto, antaŭ niaj okuloj aperis arbareto. La arbareto kun longeco de 8 kilometroj, larĝeco de 30 metroj kaj areo de 31 hektaroj estis plantita de petrollaboristoj de Tarim.

Post konstruado de la ŝoseo oni fiksis sablon ambaŭflanke de la ŝoseo per nilonaj retoj kaj pajlaj kadroj. Sed en ĉiu tria jaro oni devis renovigi la nilonajn retojn kaj paljajn kadrojn, kaj la elspezo por tio estis 15 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 1.5 milionoj da eŭroj). Kiam ventegis, movsablo englutis la ŝoseon. Por pli bone protekti la ŝoseon estas necese alpreni pli efikan metodon, nome planti vegetaĵojn ambaŭflanke de la ŝoseo. En la dezerto Taklimakan estas riĉa subtera akvo, tamen sala. Tie ofte ventegas, kaj la dunoj altas de dekkelkaj ĝis 50 metroj. Tie estas tre seke, kaj jara pluvokvanto estas nur 10-20 milimetroj. Pro tio tieaj plantoj devas elteni salecon, superŝutiĝon de sablo kaj sekecon.

En 1991 la Komandejo de Prospektorado kaj Ekspluatado de Petrolo de Tarim provis kulturi haloksilonon kaj blankan haloksilonon por fari eksperimenton pri salorezisto. En 1992, kunlabore kun aliaj institutoj de scienca esplorado, la komandejo elektis 19 specojn da plantoj inkluzive de diversaspecaj poploj por fari eksperimenton pri sekecorezisto kaj salorezisto. Post 10-jara klopodo la esploristoj kulturis 1.45 milionon da arbidoj de tamariko, haloksilono kaj sabloartemizio el 96 specoj da plantoj.

Post 6-jara preparado, en 1998 la petrollaboristoj de Tarim komencis veran verdigon en la dezerto. Nun la arboj plantitaj en 2006 jam altas je pli ol unu metro, kaj la tamarikoj plantitaj en 1998 kreskas en densan arbaron. La komandejo havas planon efektivigi kompletan verdigon laŭ la ŝoseo en tri periodoj. Ĉi-printempe ili investos pli ol 20 milionojn da juanoj por verdigi alian parton de la ŝoseo kun longeco de 31 kilometroj.

Planti arbojn en dezerto estas malfacile, kaj pli malfacile estas flegi ilin. Starante sur duno ni vidis, ke la plantita sabloartemiziaro en la dezerto estas tre densa kaj forta. La petrollaboristoj akvumas la plantojn pogute. Por garantii la plantojn en malsama alteco ricevi egalkvantan akvon, ili praktikas kompenson de gutobuŝo per helpo de premforto. La vivkvanto de sabloartemizioj superis 95% kaj ili kreskis ĝis pli ol unu metro en la unua jaro.

Iu petrollaboristo akvumanta plantojn diris al ni, ke oni devas doni al la plantoj konvenan kvanton da akvo, alie okazas insekta atako aŭ plantomalsano.

Nun la flavaj poploj, ruĝaj tamarikoj faris tiun parton de la ŝoseo “verda koridoro”.