 Lastatempe
komenciĝis la programo de modela marborda arbaro kunlabore de Ĉinio
kaj Japanio en Qinzhou, Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono en
suda Ĉinio. Dum la startiga ceremonio ŝtatoficistoj de Ĉinio kaj
Japanio diris, ke en tiu programo ambaŭ landoj subtenas unu la alian,
kune fortigas forstumadon kaj protektadon de arbaroj kaj kune protektas
la ekologian staton de Beibu-golfo ĉe Qinzhou.
Por tiu programo oni investos sume 2.575
milionojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) por konstrui
54.7 hektarojn da modela marborda arabaro kun alta nivelo kaj samtempe
konstrui kontraŭondan reton 4432 metrojn longan. La du flankoj interkonsentis,
ke la Interkomunika Fonduso de Japanio kaj Ĉinio por Verdigo ĉiujare
helpos per 10 milionoj da enoj (100 enoj = 1 usona dolaro) tiun
programon en la venontaj 3 jaroj.
|