La 2-an de januaro, 2009, la forstuma
departemento de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono deklaris,
ke Ĉinio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kunlaboras por kune
protekti houbarojn, rarajn migrobirdojn vivantajn en Xinjiang kaj
la Araba Duoninsulo.
Laŭdire, oni unue konstruos bredan centron
de houbaroj por protekti kaj refortikigi la populacion de houbaroj
kaj poste konstruos specialan rezervejon de houbaroj en la orienta
parto de Junggar-baseno de Xinjiang.
Nun, la grupoj de houbaroj bredataj en
Ĉinio rimarkinde grandiĝas kaj iliaj vivlokoj troviĝas en multaj
lokoj de Ĉinio. Sole en Junggar-baseno de Xinjiang kaj ĉirkaŭaj
lokoj vivas ĉ. 5 mil houbaroj, kies nombro okupas la unuan lokon
inter la sovaĝaj grupoj de houbaroj en la mondo.
|