 Por
fari Lhasa urbo oportuna por loĝado, pli ol 1.7 miliardoj da juanoj
(ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) estos investitaj en 2009 por efektivigi
gravajn urbokonstruajn projektojn.
Pokapa verdaĵo areas 23.84 kvadratajn
metrojn
Lastatempe
la konstrua departemento de Lhasa faris senĉesan penadon por pliigi
la verdaĵan terspacon, kaj dank' al aktiva partoprenado kaj subtenado
de urbanoj, tiu laboro atingis rimarkindajn sukcesojn. Nun en la
urbaj kvartaloj 32.41% de la tero estas kovritaj de verdaĵoj, kaj
la pokapa verdaĵo atingis 23.84 kvadratajn metrojn.
Cida, vicestro de la konstrua departemento
de Lhasa, diris, ke en 2009 Lhasa alprenos serion da rimedoj por
pliigi verdaĵojn ĉe la vojoj, placoj kaj ĝardenoj, konfirmi la arbarizitajn
unuojn kaj loĝkvartalojn, intensigi konstruadon de arbidokultivejoj
kaj tutpopolan arbarizadon.
Investado de 1.7 miliardoj da
juanoj por gravaj urbokonstruaj projektoj
 Oni
investos pli ol 1.7 miliardojn da juanoj en 2009 por efektivigi
gravajn urbokonstruajn projektojn, kiuj inkluzivas konstruadon de
2 vojoj, ponto, akvodrenaj tuboj kaj traktejoj de malpura akvo,
rekonstruadon al 8 urbaj vojoj, placo de Ramqe-templo k.a.
Plibonigo de la ekologia sekureco
 Maljuna
Qiangba, kiu faras fizikan ekzercadon en parko, diris al mi, ke
en la lastaj jaroj, la ekologia medio de Lhasa pliboniĝis ne nur
en ĝiaj urbokvartaloj, sed ankaŭ en ĝiaj antaŭurboj. Nun, eĉ en
ventega tago ne vidiĝis multe da sablo kaj plastaj folioj. Li diris,
ke li kaj lia edzino ofte ekskursis al la antaŭurboj, kaj ili propraokule
vidis la pliboniĝon de la ekologia medio.
|