Lastatempe Liu Xiuchen, ĈPPIK-membro kaj
ĝardenarkitekto, diris, ke post la Pekinaj Olimpikoj, Pekino pli
alte atentas konstruadon de ekologio. Li proponis konstrui kvar
"verdajn pulmojn" en antaŭurbo de Pekino por plibonigi
la ekologian medion de Pekino.
Liu Xiuchen funkciis kiel vicestro de
la Pekina Ĝardena Buroo ĉ. 17 jarojn kaj nun servas kiel konsilanto
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj vicestro de la Ĉina Asocio
de Pejzaĝa Arkitekturo.
 Li
diris, ke unu el la kvar "verdaj pulmoj" menciitaj estis
jam finkonstruita, tio estas la Olimpika Arbara Parko de Pekino.
Nun oni devas konsideri konstrui aliajn tri parkojn en antaŭurbo
de Pekino. Ili kune kun la ĉeriveraj forstoj en malproksima antaŭurbo
de Pekino formos la grandan verdejan sistemon en ebenaĵa regiono
de Pekino.
Liu Xiuchen diris, ke konstruado de la
kvar "verdaj pulmoj" ne nur favoros al la ekologio de
Pekino, sed ankaŭ efike limigos la ekscesan ekspansion de Pekino
al antaŭurbo.
|