 En
la 23-a de marto, la Monda Meteologia Tago, la Verdpaca Internacio
lanĉis en Pekino aktivadon retrokalkuli tempon por savi la klimaton
cele konsciigi la mondon pri la kriza situacio de la klimata varmiĝo.
Decembre de 2009 okazos en Kopenhago,
ĉefurbo de Danlando, la konferenco de UN pri klimataj ŝanĝiĝoj,
en kiu ŝtatgvidantoj de ĉiuj landoj subskribos interkonsenton pri
la tutmondaj aktivadoj por trakti klimatajn ŝanĝiĝojn. Tio estos
alia historia interkonsento post la Krota Protokolo ekvalidinta
en 2005, kaj donos gravan influon al la klimataj ŝanĝiĝoj de la
tutglobo en la estonteco.
|