 Okaze
de la 13-a Monda Marĉeja Tago, Jia Zhibang, estro de la Ŝtata Forstuma
Administracio de Ĉinio, akceptis intervjuon. Li diris, ke marĉejoj
ludas gravan rolon en protektado al la ekologia ekvilibreco de la
tero. Marĉejoj estas ankaǔ unu el la gravaj karbonaj rezervejoj
de la mondo kaj ludas tre gravan rolon por mildigi klimatajn ŝanĝiĝojn.
La karbona rezerva kvanto en marĉejoj de la mondo estas 77 miliardoj
da tunoj, kiu konsistigas 35% de tiu de la kontinenta ekologia sistemo.
En Ĉinio estas pli ol 550 marĉejaj rezervejoj. Ĉinio strebos por
ke 50% de la naturaj marĉejoj kaj 70% de la gravaj marĉejoj estu
efike protektataj en la jaro 2010, kaj starigos protektan reton
kun konvena strukturo kaj optimuma funkcio por konservi la areon
kaj funkcion de marĉejoj.
Jia diris, ke de la lastaj jaroj Ĉinio
pli kaj pli multe atentas protektadon al marĉejoj. Ellaborado de
la ĉina regularo por protektado al marĉejoj glate iras; ok provincoj
kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio publikigis siajn proprajn regularojn
pri marĉejo-protektado; la marĉejo-protekta sistemo perfektiĝas
kaj esplorado pri marĉeja resurso prove iras en iuj lokoj.
La "Teknologia Regularo de Esploro
pri Marĉejoj" faris bazon por la dua tutlanda esplorado pri
marĉejoj en 2009; la internacia teknologia regularo pri monitorado
de marĉejoj estas ellaborita kaj provpraktikata; du jarojn post
praktikado de la "Ŝtata Plano por Efektivigo de la Programo
de Marĉejo-Protektado", la Ŝtata Forstuma Administracio kaj
koncernaj departementoj sankciis ĉirkaǔ 200 programojn koncernajn
al marĉejo-projektado, kaj la "Ĝenerala Plano pri Ekologia
Protektado kaj Konstruado de Natura Rezervejo ĉe la Fonto de Tri
Riveroj en Qinghai-Provinco" kaj aliaj specialaj planoj estas
praktikataj; pro propagando evidente altiĝis konscio de la publiko
pri la protektado.
Laǔ statistiko, la marĉejoj de Ĉinio konservas
2700 miliardojn da tunoj da dolĉa akvo, kiuj konsistigas 96% de
la totala kvanto de la dolĉa akvo uzebla en Ĉinio, kaj ludas gravan
rolon por rezisti kontraǔ sekeco aǔ inundo kaj por purigi dolĉan
akvon. Kiel biologia geno-banko marĉejoj kovas kaj konservas riĉan
biodiversecon kaj donas al la homaro rizon, akvoproduktaĵojn kaj
marĉplantaĵojn.
“Ĉinio atingis rimarkindan sukceson en
plenumado de la 'Konvencio pri Marĉejoj' kaj internaciaj kunlaboroj,”
diris Jia Zhibang. En la deka konferenco de kontraktintaj landoj
de la "Konvencio pri Marĉejoj", Ĉinio estis refoje elektita
kiel membro de la konstanta komitato de la konvencio. Krome, marĉejo-protektado
estis enlistigita en la programojn de la "Dekjara Kunlaboro
pri Fueloj kaj Medio inter Ĉinio kaj Usono". Ĉinio starigis
ankaǔ kunlaborajn rilatojn kun Aǔstralio kaj Germanio en protektado
al marĉejoj.
Jia konigis, ke Ĉinio aktive serĉos plurflankajn
kaj duflankajn kunlaborojn internaciajn por pli multe enkonduki
kapitalon kaj avangardan koncepton pri la protektado al marĉejoj
kaj atentos precipe protektadon al marĉejoj sur Himalaja Altebenaĵo
kaj al tiuj en basenoj de la riveroj Amur-Heilongjiang kaj Mekongo
kaj ĉe la maroj Huanghai kaj Bohai.
Klarigo:
Marĉejo ampleksas naturan aŭ artefaritan,
permanentan aǔ portempan marĉon, torfejon, akvo-etendaĵon kun akvo
senmova aǔ flua, dolĉa, duonsala aǔ sala, inkluzive de maro profunda
je malpli ol ses metroj dum malfluso. Marĉo, torfejo, herb-marĉo,
lago, rivero, inund-rezervejo, delto, plaĝo, akvorezervejo, lageto,
rizejo kaj maro profunda je malpli ol ses metroj dum malfluso apartenas
al marĉejo.
|