La 3-an de junio inaŭguriĝis en Pekino
la 11-a Ĉina Internacia Mediprotekta Ekspozicio, kaj en ĝi partoprenas
ĉ. 600 en- kaj eksterlandaj entreprenoj. Kun la temo "energi-ŝparo,
ellasaĵ-redukto kaj harmonia disvolvo", la ekspozicio sin lokas
en ses haloj, t.e. du haloj pri enlanda kontraǔpoluo, du internaciaj
haloj kaj du haloj pri energia ŝparo.
Dum la eksponado okazos prelegoj pri politikoj
de mediprotekta industrio, disvolvo de mediprotekta industrio, kunvenoj
por prezenti progresintajn teknikojn kaj produktaĵojn, teknikaj
interŝanĝoj inter en- kaj eksterlandaj entreprenoj, fakaj forumoj,
intertraktoj k.a.
La ekspozicio estas unu el la agadoj por
la 38-a Internacia Media Tago, kiu okazas en la 5-a de junio. La
ĉina temo por la ĉi-jara Internacia Media Tago estas "agu por
redukti poluon".
|