Aktualajhoj Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Mediprotektado


Mortigi lokustojn per sturnoj sur la stepo Shawan, Xinjiang

Somere, sur la stepo Ak Ader en la suda gubernio Shawan, Xinjiang, rozaj sturnoj svarme ŝvebas kaj persekutas saltantajn lokustojn, kaj faras ilin sia frandaĵo.

Sur la vasta stepo disŝutiĝas malgrandaj dometoj destinitaj por 100 mil sturnoj, kiuj funkcias kiel gardantoj de la stepo Shawan.

En suda Shawan etendiĝas pli ol 5 milionoj da muoj (15 muoj egalas 1 hektaron) da herbejoj, kie kreskas multspecaj fekundaj herboj nutroriĉaj kun ekovarieco. La herbejoj ludas gravan rolon por disvolvi brutobredadon en montregiono de la gubernio, sed tie furiozas lokustoj, kiuj damaĝas ĉiujare kampojn de 500 mil muoj.

Situante en la norda deklivo de Tianshan-montaro, Shawan havas klimaton kaj grundon tre oportunajn al ovumado kaj kovado de lokustoj. Pro tio, ĉiujare en majo kaj junio granda kvanto da elkovitaj lokustoj elteriĝas kaj senbride konsumas herbojn sur la stepo, kaj eĉ formanĝas ĉiujn agrikulturajn plantojn sur la tiea ebenaĵo.

Li Zhixin, estro de la gubernia stepafera stacio, faris kalkuladon: se oni mortigas lokustojn per kemiaj insekticidoj por 100 mil muoj da herbejoj, tio kostas 200 mil juanojn, sed per sturnoj oni elspezas nur 50% de la sumo por kemiaj insekticidoj, evitante poluadon de kemiaĵo al ekologia medio de la stepo, kaj krome la nestoj por la birdoj povas servi plurajn jarojn. Tio ne nur akcelas bonan cirkuladon de la ekologia sistemo, sed ankaŭ utilas al protektado de la herbeja resurso.

Li Zhixin diris, ke la birdnestoj estis konstruitaj laŭ vivlokoj de lokustoj, kaj biologia karaktero, vivaj kaj reproduktiĝaj kutimoj de sturnoj.

En montregiono de suda Shawan oni starigis poreternajn birdnestojn el brikoj. Ili altiras ĉiujare pli ol 100 mil sturnojn, kiuj efike gardas la herbejojn de 400 mil muoj kontraŭ lokustoj.