 La
11-a de Julio 2007 estis la Monda Loĝantara Tago. Laǔ statistiko
de la Loĝantara Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj, en tiu ĉi tago
la loĝantaro en la urboj unua-foje superis duonon de tiu de la mondo.
Disvolviĝo de urbanizado evidentigis problemojn energian, median,
higienan, loĝadan, publik- sekurecan kaj diferencon inter riĉuloj
kaj malriĉuloj. En tiu turniĝa tempo, kun historia signifo estas
preparanta en Ŝanhajo de Ĉinio la Monda Ekspozicio kun la temo "Pli
bela urbo, pli bona vivo". De la 1-a de majo ĝis la 31-a de
oktobro, 2010, okazos en Ŝanhajo la ekspozicion, kiun partoprenos
pli ol 70 milionoj da homfojoj el pli ol 200 landoj kaj internaciaj
organizoj.
Ŝanhajo: centono da urbcentro por la Monda
Ekspozicio
 La
Ĝardeno de la Monda Ekspozicio kun areo de 5.28 kvadrataj kilometroj
okupas centonon de la urbcentro de Ŝanhajo. Ĝi estas la plej granda
en la historio de la Monda Ekspozicio. Fakte, la gastiganto ne intencas
krei novan rekordon, tamen la tieaj loĝkvartaloj kaj industriaj
distrikoj bezonas urĝan rekonstruadon: pli ol 18 mil familioj tie
havis ĉiun plankareon de 30 kvadrataj metroj, precipe en kvartaloj
de kabanetoj enpremiĝis ofte kelkaj generacioj aŭ kelkaj familioj
en unu domo. Kaj inter loĝejoj troviĝas 272 fabrikoj pri ŝip-konstruado
kaj maŝin-produktado, el kiuj iuj jam havas historion de pli ol
100 jaroj. Tie troviĝas ankaǔ poluaj entreprenoj ŝtala, kemi-industria
kaj elektroprodukta. La altaj fumtuboj, rigidaj gruoj kaj kadukaj
domoj prezentas stagnecon kaj maljunecon de la loko.
Ĉe la fino de februaro de 2007, jam 18 mil familioj
translokiĝis el la loko al du novkonstruitaj loĝdistriktoj "Famila
Ĝardeno de la Monda Ekspozicio", ĉiu familio havas plankareon
de 75 kvadrataj metroj; por la ĝardeno oni malkonstruis loĝejojn
kun totala plankareo de 1.1 milionoj da kvadrataj metroj; 272 entreprenoj
kaj oficejoj translokiĝis el la loko, 50% de la areo de la ĝardeno
estas destinitaj por konstruoj de la Monda Ekspozicio; verdaj arboj
anstataŭis la antaŭajn kadukajn loĝdomojn kaj poluajn fabrikdomojn,
tio multe esperigas la urbanojn pri estonteco de la urbo.
"Jam antaŭ malfermo de la Monda Ekspozicio, ni
jam ĝuas ĝian frukton: ni pasigis la novan jaron en nia nova domo,"
diris Zou Shufang, 56-jara translokiĝinto pro la ĝardeno.
Harmonieco altiras la tutan mondon
Se
modernaj konstruaĵoj estas hardvara bazo de la ĝardeno, do la temo
estas ĝia spirito. Plene esprimi la temon estas ŝlosilo por sukcesigi
altnivelan ekspozicion. Protektado al intelekta proprieto decidas,
ĉu partoprenantoj volontos montri siajn altnivelajn produktaĵojn
en la ekspozicio, kio koncernas la nivelon kaj allogecon de la ekspozicio.
La temo de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estis decidita
en la komenco de 2007. Sub la ĉefa temo de "Urbo plibonigos
la vivon" oni respondos jenajn demandojn: Kia urbo plibonigos
la vivon? Kiaj vivkoncepto kaj praktikado plibonigos urbon?Kaj kia
urb-disvolva modelo plibonigos la mondon? La Ĉina Halo de la ekspozicio
prezentos ĉinan saĝon kun harmonio kiel kerno.
 Depost
publikigo de la "Regulo pri la Signo de la Monda Ekspozicio"
en la 1-a de decembro, 2004, Ĉinio fondis la Lokan Komitaton de
la Monda Ekspozicio konsistantan el 30 ministrioj kiel gvidan instancon
de la ekspozicio kaj aprobis en la komenco de la jaro 2007 la "Kompendion
pri protektado de intelekta proprieto de la Monda Ekspozicio en
2010". La kompendio deklaris: "Tiuj, kiuj ne akiris permeson,
estas malpermesitaj sonregistri, foti, filmi kaj surloke dissendi
ion ajn pri la ekspozicion; la organizanto de la ekspozicio donos
ekspozician ateston al la eksponaĵoj por ke la partoprenantoj havu
privilegion en fabrikmark-registro por la novaj eksponaĵoj."
Ĝuu la ekspozicion kun la internacia socio
 Deklaris
gvidanto de la Komitato de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio, ke depost
2006, la Ŝanhaja Buroo de la Monda Ekspozicio 380 fojojn akceptis
oficistojn aŭ reprezentantojn de pli ol 50 landoj. Post varbado
de ekspozicio-partoprenantoj, de marto de 2006 ĝis junio de 2007,
157 landaj kaj internaciaj organizoj konfirmis sian aliĝon la ekspozicio.
Tiu nombro espereble atingos 170 ĉi-jare.
Krom varbi suverenecajn landojn, internaciajn organizojn
kaj famajn entreprenojn ĉinajn kaj fremdlandajn, la organizanto
de la ekspozicio kunlabore kun la Homloĝada Buroo de la Unuiĝintaj
Nacioj, Internacia Ekspozicia Buroo kaj ĉina koncernaj departementoj,
projektis "la plej bonan praktikan distrikton de urbo"
kun areo de 10-12 hektaroj. Tiu distrikto sekvos sukcesan ekzemplon
en solvado de problemoj pri energio, mediprotektado, trafikado,
laborigo kaj setleja konstruo, por montri novan ideon pri la urba
disvolvado. Ĝis nun al tiu iniciato pozitive reagis jam ĉ. 100 urboj.
 Aliflanke,
la organizanto de la ekspozicio konas, ke la ekspozicio en 2010
estas la unuafoje okzonta en disvolviĝanta lando. Kompare kun la
landoj, kiuj jam gastigis, Ĉinio devas multe lerni, ĉar al ĝi mankas
sperto.
V.G.Loscertales, ĝenerala sekretario de la Internacia
Ekspozicia Buroo, diris: "La temo de la ekspozicio 'Urbo, plibonigos
la vivon', estas ankaŭ la celo de urbekzistadoj." Li diris,
ke la Ŝanhaja Monda Ekspozicio malfermos por la mondo fenestron
de harmonia kunestado inter homoj, homoj kaj fueloj, homaro kaj
naturo.
|