Unua paĝo >> Ekonomio >> Kurantaj aferoj


Tibeta ekonomio kreskis je pli ol 12 procentoj en la sinsekvaj ses jaroj

Antaŭ nelonge, prezidanto Qiangba Punco de la Tibeta Aŭtonoma Regiono faris en Lhasa laborraporton de la registaro por la tibetaj reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. En la raporto li diris: "Tibeta ekonomio kreskis je pli ol 12 procentoj en la sinsekvaj ses jaroj."

Enlanda produktovaloro de Tibeto en 2000 estis 11.78 miliardoj da juanoj (ĉ. 1.178 miliardoj da eŭroj). En 2006 ĝi atingis 29.03 miliardojn da juanoj, kreskante je 13.2% kompare kun tiu en 2005.

Qiangba Punco diris, ke en 2006 averaĝa pokapa enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj atingis 2350 juanojn kreskante je 13.1%.

La rapida disvolviĝo de la tibeta ekonomio dependis de investado, konsumado kaj ekstera komerco. En 2006 la investado de Tibeto por fiksa kapitalo estas 23.11 miliardoj da juanoj kun kresko de 17.8%; konsuma bezono en vojaĝo, aĉeto de aŭto kaj loĝejo, nutrado kaj amuzado senĉese pliiĝis kaj la sumo de pomalgranda vendo de konsumaĵoj atingis 8.56 miliardojn da juanoj. La totala sumo de eksporto de tibetaj produktaĵoj atingis 40.4 milionojn da juanoj, kun kresko de 18 procento.

Qiangba Punco diris, ke la funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj la Nyingchi-a Flughaveno kaj la refunkciado de la pasejo Nathu La inter Ĉinio kaj Hindio por landlima komerco plibonigis la kondiĉon por daŭra pordomalfermo de Tibeto, fortigis regionan ekonomian kunlaboron kaj formis novan situacion de pordomalfermo.

En 2007 Tibeto monhelpos pli ol 230 mil kamparanojn kaj paŝtistojn, kies jara enspezo estas malpli ol 800 juanoj.