Unua paĝo >> Ekonomio >> Kurantaj aferoj


Ekspluati puran fuelon gason

de FANG XIAOTONG

La 4-an de marto, en la kunsido de la komitatanoj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Kongreso, Zhang Baoming la unua faris parolon. Li proponis, ke la ĉina registaro atentu utiligon de gaso favore al longa plano de fuela ekspluato, ŝparado, mediprotektado kaj sekura produktado.

La ĉina registaro konsciis, ke disvolviĝo de ekonomio ne devas esti kompensita per alta konsumado aŭ serioza poluado, kaj ĝi postulis, ke la fuela konsumo de produktado en 2006-2010 malaltiĝos je 20% kompare kun tiu en 2000-2005. Riĉfonta sekuro konsistas el stabila produktokvanto, daŭra livero, sekuraj produktado kaj uzado, pureco kaj nepoluo. Zhang laboras en karba industrio. Li diris, ke gaso estas aero en karbostratumoj, kaj ĝiaj kemia konsisto kaj brula efiko estas simila al tiu de natura gaso. Nun en Ĉinio la rezservokvanto de gaso estas 37 mil miliardoj da kubmetroj, el kiuj nur 0.7 miliardoj da kubmetroj estas utiligebla.

Gaseksplodo estas unu el la gravaj kaŭzoj kiuj minacas la vivon de ministoj. Se oni tiros gason en karbaj vejnoj antaŭ ekspluatado, tio povos multe moderigi danĝeron de eksplodo.

Kompare kun karbona dioksido de sama volumeno, gaso povas produkti forcejan efikon 20-24-oble pli grandan. Utiligo de gaso povas malaltigi poluon al la atmosfero. Krome, gaso estas pura fuelo kiel natura gaso.

“Ekspluati gason povas ŝpari fuelon, favori al sekura produktado de minejoj kaj protekti medion. Tial mi proponas, ke la ŝtato konstruu gastubon, ligu ĝin kun la tubo de natura gaso kaj instigi investon al ekspluto de gaso per ekonomia politiko,” diris Zhang.