Unua paĝo >> Ekonomio >> Komentoj


Ĉinio abolis agrikulturan imposton

de FANG XIAOTONG

Liu Chengxiang, 57-jara kamparano en Shandong-provinco, oriente de Ĉinio, kulturas 3.6 muojn da kampoj ( 15 muoj egalas al 1 heltaro).

La gubernio, kie vivas Liu, la unua abolis en 2004 la agrikulturan imposton en Shandong, granda agrikultura provinco de Ĉinio.

Antaŭ la Printempa Festo de 2006, novjara tago laŭ la ĉina luna kalendaro, Liu elprenis sian kontolibron por fari kalkuladon de spezado de la famlia spezado en la lasta jaro. “La agrikultura imposto estis abolita en nia gubernio en 2004, tio malmultigis mian pagon por la kulturataj kampoj je 500 juanoj (10 juanoj egalas al 1 eŭro) jare. Krome, la registaro subvencias nin per 23 juanoj por ĉiu muo, se ni kulturas tritikon kaj aplikas bonan specon.”

En 2005 la gubernio nuligis lernopagon de kamparanaj infanoj. Tio ŝparis al li pli ol 100 juanoj por la lernado de nepo. Li diris: “Nuligo de la du pagoj ŝparas al mi ĉiujare pli ol 700 juanojn. Por ni kamparanoj, tiu sumo ne estas malgranda!”

Punkton al la agrikultura imposto ekzistinta 2600 jarojn

Antikva arkivo pruvis, ke la agrikultura imposto aperis en la 594-a jaro a.K, en Shandong. De apero ĝis abolo, la agrikultura imposto ekzistis 2600 jarojn en Ĉinio.

La 5-an de marto de 2004 ĉina ĉefministro Wen Jiabao proklamis, ke Ĉinio komplete abolos la agrikulturan imposton en la sekvantaj 5 jaroj. Unu jaron post tio, li refoje promesis, ke la agrikultura imposto estos komplete abolita en 2006. En la 29-a de decembro de 2005, la “Regularo de la Agrikultura Imposto de la Ĉina Popola Respubliko” validiĝinta en 1958 estis abrogita. En la 1-a de januaro de 2006, 900 milionoj da ĉinaj kamparanoj adiaŭis la agrikulturan imposton, kaj meznombre ĉiu kamparano malmultigos elspezon je 120 juanoj ĉiujare. La sumo estas ne granda, sed simbola por la ĉinaj kamparanoj. La agrikultura imposto estis abolita en iuj lokoj en 2004 aŭ 2005, sed la tieaj kamparanoj havis la timon, ke ŝanĝiĝos la politiko. Nun ili estas trankvilaj kaj havas grandan aktivecon en terkulturado.

Post 1949, en la unua periodo de restarigo de ekonomio de Ĉinio, la agrikulturo faris grandan kontribuon. En la unuaj kvindekaj jaroj de la lasta jarcento, enspezo de la agrikultura imposto konsistigis foje 40% de la totala financa enspezo de Ĉinio. Dum longa tempo la agrikultura imposto estis unu el la plej gravaj fontoj de enspezo de la ŝtato. De 1949 ĝis 2003, la enspezo de la agrikultura imposto de Ĉinio atingis 394.566 miliardojn da juanoj.

Kune kun kresko de ekonomio, la pocentoj de la agrikultura imposto en la totala enspezo de la nacia ekonomio fariĝis pli kaj pli malmultaj. En 1958 la agrikultura enspezo konsistigis 8.58% de la totala nacia enspezo, dum en 2004 tiu estis nur 0.92% (vidu la jenan diagramon).

En 2005 la financa enspezo de Ĉinio superis 3000 miliardojn da juanoj, dum tiu de la agrikultura imposto estis nur 1.5 miliardoj da juanoj. Nun Ĉinio havas la financan forton por aboli la agrikulturan imposton, kaj maturiĝis la kondiĉoj ke la industrioj rekompencu la agrikulturon kaj la urboj subtenu la kamparon.

Ĉagrenoj de kamparanoj

Abolo de la agrikultura imposto ĝojigis Liu kaj en somero de 2005 li ekipis sian ĉambron per klimatizilo, sed li ne ofte uzas ĝin, domaĝante pagon por elektro. Tial en vintro li hejtis ĉambron ankoraŭ per karbo. Li funkciigis klimatizilon nur en dimanĉo, kiam la nepo restas hejme. Li diris: “Klimatizilo estas bona, sed alta estas pago por elektro.”

Li plendis, ke draste leviĝis la prezo de kemisterko. “Nun sako da kemisterko kostas 110 juanojn, je pli ol 20 juanoj pli kare ol tiu en la antaŭlasta jaro!”

Iom post iom malpeziĝis la ŝarĝo sur la kamparanoj, sed estas necese solvi malfacilojn por evidente levi ilian enspezon. Leviĝas ne nur prezo de kemisterko, sed ankaŭ tiu de semo kaj oleo por maŝinoj. Kamparanoj kulturantaj multajn kampojn bezonas dungi taglaborulojn en plugado kaj rikoltado, do ilia elspezo multiĝas pro la pago al tiuj laboruloj. Detala kalkulado montris, ke la neta enspezo de la kamparanoj kreskas nemulte. Multaj kamparanoj timas, ke profito el abolo de la agrikultura imposto estos kompensita de novaj elspezoj. Ili esperas, ke kresko de prezoj de varoj por la agrikultura produktado estos superregata kaj, ke enspezo de ilia grenproduktado pli longe restos en ilia mano por plibonigi la vivon.

Pago por edukado de infanoj estas granda por la kamparanoj. Kvankam Liu nun pagas por la edukado de la nepo pli ol 100 juanojn mal pli ol antaŭe, tamen pago por edukado multiĝos kune kun kresko de la infanoj. Oni devas pagi ĉiujare almenaŭ milojn da juanoj por studento. Tio estas malfacile eltenebla ŝarĝo por kamparanoj.

Specialistoj opinias, ke Ĉinio jam eniris en la mezan periodon de industriiĝo, tamen ekzistas problemoj, ke profito de la agrikultura produktado restas malalta, enspezo de la kamparanoj malgranda, kaj diferencoj inter la urboj kaj kamparo fariĝas pli kaj pli grandaj. Levi konsuman povon de la kamparo estas tre grava por progreso de ekonomio kaj stabileco de la socio.

Konstrui novan kamparon en ŝanĝiĝo

“Avĉjo, mi ne estas ĝoja,” diris la nepo de Liu. “Mi sopiras miajn gepatrojn.” La filo kaj bofilino de Liu sin okupas pri malgranda komerco en urbeto distance de pli ol 100 kilometroj. Ili revenas al sia hejmo unu aŭ du fojojn jare kaj ilia filo estas zorgata de la geavoj.

Granda parto de la junaj kaj mezaĝaj kamparanoj forlasis la kamparon kaj laboras en urboj. Sed fakte ili ne kontentas pri sia vivo en la urboj. Se la agrikultura produktado en la kamparo alportus al ili bonan enspezon, plejparto el ili preferus resti en la kamparo. Nun, en urboj ili enspezas pli multe ol en la kamparo, kaj cetere, la medio kaj kultura atmosfero en la urboj estas por ili multe pli plaĉe altiraj ol tiuj en la kamparo. Do konstrui novan kamparon estas la plej urĝa tasko.

En 2006 la Financa Ministerio de Ĉinio multigos rektan subvencion al la grena produktado je miliardo da juanoj pli multe ol en 2005. Krom tio, la centra financo akcente investos konstruadon de fundamentaj instalaĵoj de la agrikulturo kaj la kamparo, inkluzive de publika higieno, deviga edukado, scienca kaj teknologia progresigo, ŝoseo kaj radia-televizia reto.

En la vilaĝo de Liu oni konstruis novan vojon. Liu diris, ke la registara financo donis specialan subvencion por helpi instaladon de trinkakva sistemo, vojkonstruadon kaj la elementan lernejon de la vilaĝo. Dank' al abolo de la agrikultura imposto, la kamparanoj havas grandan aktivecon en la vojkonstruado kaj kolektis pli ol 30 mil juanojn por kovri la nesufiĉecon de investo de la registaro por vojkonstruado.

Pro abolo de la agrikultura imposto ŝanĝiĝis la funkcio de la bazaj kadroj en la kamparo. Antaŭe la kadroj renkontadis malfacilojn en sia oficado rilate impostadon kaj pagigon, kaj iliaj interrilatoj kun la vilaĝanoj ne estis konkordaj, malgraŭ ke ili plenumis la oficon kun granda peno. En la estonteco ilia ĉefa funkcio estos klopodi por levi enspezon de la kamparanoj kaj bonigi la medion por la evoluado de la kamparo. En la venontaj kelke da jaroj la bazaj kadroj devas ludi rolon por starigi kamparan kooperan ekonomian organizon, instigi la kamparanojn al kunlaboro kaj merkata konkurenco, disvolvi industriigajn programojn de la agrikulturo, administri agrikulturon per pensmaniero de industriigo, trejni modernajn klerajn kamparanojn ktp.

Aboli la agrikulturan imposton estas bona fortuno por solvi la problemojn de la kamparo, kamparanoj kaj progreso de la agrikulturo. Ĵus komenciĝis la konstruado de la nova kamparo en Ĉinio.