En la 7-a de junio la konstanta kunveno de la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio diskutis kaj principe aprobis la projekton
de la "Leĝo kontraǔ Monopolo". Se la projekto estos glate
aprobita de la Ĉina Popola Kongreso, la leĝo povos esti publikigita
ĉe la fino de 2006. Fakte, antaŭ 20 jaroj la ĉina registaro jam
intencis ellabori tiun leĝon.
Malfacila
vojo
La "Leĝo kontraǔ Monopolo” havas originalan signifon
por protekti ordon de merkata ekonomio kaj bremsi malican ekspasion
de entreprenoj, kaj oni nomas ĝin ĉarto de merkata ekonomio. Nun
pli ol 80 landoj kaj regionoj en la mondo praktikas leĝon kontraǔ
monopolo inkl. de evoluintaj landoj kaj regionoj Eŭropa Unio, Usono
kaj Japanio kaj ankaŭ orienteŭropaj landoj en ekonomia ŝanĝiĝo.
En 1987 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio starigis grupon por ellabori
leĝon kontraǔ monopolo kaj en la sekvanta jaro publikigis "Projekton
de Provizoraj Reguloj kontraŭ Monopolo kaj Maljusta Konkurenco".
En 1993 naskiĝis "Leĝo kontraŭ Maljusta Konkurenco", kiu
koncernas ĉefe al opono kontraŭ produktaĵoj de plagiatigitaj markoj,
kaj ne tuŝas oponon kontraŭ monopolo. En 1994, 1998, 2003 kaj 2005
projekto de leĝo kontraŭ monopolo estis kelkfoje enlistigita en
planon de leĝfarado en la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, tamen
ĉi-jare ĵus embriiĝis la projekto.
Kial ellaborado de la leĝo estis tiel malfacila en la
pasintaj 20 jaroj? En tio kuŝas jenaj 3 kialoj:
1. Influate de longtempa plana ekonomio iuj grandaj
entreprenoj, depende de sia administra potenco, monopoligis la merkaton
kaj sub la kondiĉo de merkata ekonomio laŭeble defendis sian akiritan
profiton kaj malhelpis naskiĝon de la leĝo.
2. Iuj translandaj kompanioj, kiuj eniris en la merkaton
de Ĉinio, monopoligis iujn entreprenojn de rapidkonsumaj industrioj,
ekz. tiujn de biero kaj trinkaĵoj. Pro grandaj interezoj kaj monopoligo
de ĉina merkato, iuj entreprenoj malice aneksis aliajn.
3. Iuj administraj departementoj kun komerca rajto
ne volis forlasi siajn monopolajn entreprenojn kaj grandajn interezojn.
Manko de leĝo kontraŭ monopolo en ekonomia kampo jam
kaŭzis evidente seriozan malbonan rezulton. Ekz. ekde lastajara
somero benzino mankis al iuj provincoj en suda Ĉinio, aŭtoposedantoj
ne povis akiri benzinon. Tiu fenomeno serioze malhelpis lokan ekonomion,
vivon de la popolo, socian publikan opinion, kaj plue vekis atenton
de la tuta lando. Iuj ekonomikistoj konjektis, ke tio estas konduto
de grandaj entreprenoj, kiuj monopoligas provizadon de benzino,
provante altigon de interezoj.
Nun la "Leĝo kontraŭ Monopolo” restas nur en projekto,
sed la socio ĝin atendas kun espero. En junio oficiala vehiklo kaj
enketa kompanio kune faris enketon, la rezulto montris, ke 92.7%
de la enketitoj esperas baldaǔan trapason de la projekto.
Aktive
antaŭenpuŝi
Ĝenerale
leĝo kontraŭ monopolo estas direktita al jenaj 3 ĉefaj agadoj: 1:
Konvencio pri monopolo. Entreprenoj kunfederiĝis rilate al prezo,
kune limigas produktokvanton por levi la prezon de tiuj produktaĵoj.
Tio damaĝas interesojn de merkataj ĉeestantoj. 2: Trouzo de la potenco
en merkato. Ekz. antaŭ kelkaj jaroj la Mikrosofta Kompanio trudis
nedeziratajn produktaĵojn dum vendado de sia softvaro, tio kaŭzis
maljustan konkurencon kun aliaj entreprenoj kaj damaĝas elektan
rajton de la konsumantoj. 3: Nedeca unuigo de entreprenoj. Se anekso
kaŭzas potencan ŝveliĝon de entreprenoj en merkato, oni devas ĝin
superregi.
Ĉinio praktikas merkatan ekonomion nelonge kaj nekomplete,
administra potenco ankoraŭ ludas gravan rolon. Do leĝo kontraŭ monopolo
devas ne nur protekti merkatan konkurencon, sed ankaŭ akordigi rilatajn
praktikatajn politikojn de entreprenoj de Ĉinio, favore al kreskado
de entreprenoj kaj prospero de ekonomio. Post foja refoja revizio
en pli ol unu jaro, reference al internaciaj reguloj la projekto
rigole malpermesas monopoligon sen konkurenco tipe kaj ĝenerale
konatan en ĉiuj landoj; dume por solvi la problemojn pri nesufiĉa
merkata konkurenco en Ĉinio kaj malforta konkurenca povo de entreprenoj,
oni klopodas ellabori taŭgajn politikojn kaj laŭ postulado de leĝoj
kulturi kapablojn pri sendependeco, memdisciplineco kaj strebemo,
por ke ili plibonigu sian teknikon kaj altigu kvaliton de iliaj
produktaĵoj.
Nun
en Ĉinio monopolan pozicion posedas entreprenoj petrolaj, telekomunikaj,
bankaj kaj elektro-energiaj. Ilia pozicio estas donita de la registaro,
tio aludas, ke la prezo de petrolo, telekomunikado, financa servo
kaj elektro-provizado ne estas decidita de la merkato. Tiuj elspezoj
intime rilatas al la vivo de popolanoj. Pro tio la socio esperas,
ke leĝo kontraŭ monopolo estos aprobita kiel eble plej baldaŭ kaj
ludos sian rolon, por ke malaltiĝu prezo de tiuj produktaĵoj kaj
malmultiĝos individua elspezo. Lastatempe ĉiuj grandaj bankoj de
Ĉinio unu post aliaj pagigis deponantojn pro ilia transbanka ekzameno
de ilia konto. Tio vekis malkontenton de la deponantoj, ke ili opiniis,
ke la bankoj damaĝas iliajn interesojn sen sciigo de la krompago.
Iuj lokaj registaroj praktikas protektajn politikojn
al siaj lokaj entreprenoj, ekz. iuj administre ordonis, ke instancoj
en la sama loko nepre aĉetu varojn produktitajn de la loko, kie
ili sidas, aliaj limigas eniron de alilokaj produktaĵoj al la merkato
en la loko. Ĉio tio malhelpas disvolviĝon de merkata ekonomio de
Ĉinio.
Antaŭ junio cirkulis informo, ke eble estos forstrektitaj
klaŭzoj pri administra monopolo el leĝo kontraŭ monopolo. Fakte,
la projekto speciale starigis artikolojn pri "elimino kaj limigo
de trouzado de administra potenco en konkurenco". La 6-a artikolo
de la projekto difinas, ke "trouzi administran potencon, elimini
kaj limigi konkurencon ne povas administraj establoj kaj organizoj
kun rajto administri publikajn aferojn laŭ la leĝoj". Tio estas
speciale atentata de la publiko.
Cao Kangtai, direktoro de la leĝosistema oficejo de
la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke konkurenco kun administreca
limigo ne estas problemo solvebla de leĝo kontraŭ monopolo, sed
tio montras firmecon de Ĉinio en opono kontraŭ konkurenco kun administreca
limigo.
Atento
al ŝanĝiĝoj
Nun monopolon super ĉina merkato havas ĉefe komun-uzaj
entreprenoj kaj translandaj kompanioj en Ĉinio.
Komun-uzaj
entreprenoj de Ĉinio okupas ĉefe kampojn de telekomunikado, akvo-provizado,
fervojo, publika trafiko, aviado, petrolo kaj gaso. Ili praktikas
kunfederaciiĝon de prezo, altan monopolan prezon, trudan vendon
de nepetitaj varoj aŭ trudon de neraciaj kondiĉoj. Laŭ la projekto
de la leĝo, la monopola modelo de tiuj industrioj kaj entreprenoj
sendube ŝanĝiĝos, nun estas diskutinda ĝia procezo.
En Ĉinio translandaj entreprenoj posedas grandan porcion
en merkato de operacia sistemo de komputilo, interreta instalaĵo,
pneŭo kaj fotografilo. De 1979 ĝis 2005 Ĉinio altiris rektan investon
de alilandaj komercistoj entute je 622.4 miliardoj da usonaj dolaroj
kaj samtempe importis iliajn administradon kaj teknikon, tio antaŭenpuŝas
ekonomian kaj socian disvolviĝon. Sed iuj kontraŭkonkurencaj rimedoj
ekz. preza diskriminacio kaj agresivaj politikoj de patento ankoraŭ
ekzistas, kaj sekve de ŝanĝiĝo de ekonomia situacio translandaj
entreprenoj komencis grandskale aneksi elstarajn kompaniojn de Ĉinio
plenajn de latenta forto. "Raporto pri investado de la mondo"
farita de la Komerca Disvolva Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj
montras, ke en 2001 alilanda investo por anekso konsistigis malpli
ol 5% de la tuta rekta investo, sed de januaro ĝis septembro de
2004 la porcio jam atingis 63.6%.
La projekto de la "Leĝo kontraŭ Monopolo"
difinas, ke aneksado de entreprenantoj devas esti raportita. La
normo estas, ke ĉiuj rilataj entreprenantoj por aneksado en la mondo
devis plenumi en la lasta jaro vendo-sumon je 11.8 miliardoj da
eŭroj kaj je 0.7867 miliardo da eŭroj en Ĉinio. La normo estis difinita
laŭ proponoj prezentitaj de faka diskuta kunveno de alilandaj investaj
entreprenoj en aŭgusto de 2005. Tio favoras al preventado kaj bridado
de monopoligo de grandaj alilandaj entreprenoj al merkato de Ĉinio
kaj defendas la nacian ekonomion.
Ĉina jura specialisto Wang Xiaoye, partopreninta en
ellaboro de la "Leĝo kontraŭ Monopolo", diris, ke la leĝo
kontraŭas ne al skala ekonomio, sed al kontraŭleĝa monopola agado,
kiu absolute limigas kaj damaĝas konkurencon.
Ordinaraj popolanoj pli atentas sian rajton en konsumado
kaj esperas, ke la leĝo portos pli da favoraĵoj, por ke ili ĝuu
pli da bonkvalitaj publikaj servoj kontraŭ malpli da pago. La intensa
alvoko montriĝas en tio, ke en la 24-a de junio la Tutlanda Popola
Kongreso de Ĉinio, dum ekzameno al la projekto, refoje aldonis la
enhavon pri opono kontraŭ monopolo de administrado, kiu estis forstrektita
en la komenco de junio, kaj fine publikiĝis la projekto.
|