Chen
Zhendong, membro de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola
Politika Interkonsiliĝa Konferenco el la Hongkong-a Speciala Administra
Distrikto, diris, ke popolanoj de Hongkong kaj ĉeftero ĝenerale
konscias, ke la kunlaboro de la du lokoj utilas al ambaŭ flankoj.
Kvankam investado de diversaj landoj en Ĉinio multe leviĝas, tamen
ĝis nun tiu de Hongkong estas la plej granda. Laŭ statistiko, ĝis
la fino de 2005, Hongkong investis en la ĉeftero de Ĉinio 259.5
miliardojn da usonaj dolaroj kaj establis pli ol 130 mil entreprenojn.
En 2006 monkolekto de Hongkong per unuafoja
publika varbado de akcioj superis tiun de Nov-Jorko kaj troviĝas
en la dua loko en la mondo, nur malpli ol tiu de Londono. Laŭ borsvaloro,
Hongkong estas la 7-a en la tuta terglobo kaj la dua en Azio.
Kiel internacia komerca centro kaj navigacia
centro, la komerca reto de Hongkong kovras la tutan mondon. En la
lastaj 10 jaroj Hongkong estis juĝita de Usono kaj mondfamaj esploraj
organizoj kiel loko kun plej libera ekonomia sistemo en la terglobo.
En la 1980-aj jaroj transmaraj entreprenoj kaj translandaj kompanioj
fondis en Hongkong ĉ. 4000 stabejojn kaj vendocentrojn, en kiuj
servas pli ol 100 mil Hongkong-anoj. Kiel aperta haveno, Hongkong
estas nekompareble supera inter ĉiuj urboj de Azio, ke kompanioj
kaj entreprenoj de la tuta mondo povas libere komerci en Hongkong.
Hongkong havas ankaŭ avantaĝon de malalta imposto, perfekta financa
sistemo, ideala medio de leĝo kaj firma koncepto pri rajto de proprieto.
Por plenforte subteni ekonomian revigliĝon
de Hongkong la centra registaro alprenis rimedojn pri efektivigo
de Aranĝo de Proksima Ekonomia Partnereco, malfermo de "libera
vojaĝo", antaŭenpuŝo de ekonomia kunlaboro ĉirkaŭ delto de
Perlo-rivero, kaj permeso al la Hongkong-a Banko entrepreni negocon
de renminbi je malgranda sumo, kaj al pli multaj grandaj ŝtataj
entreprenoj enborsiĝi en Hongkong. Tiuj rimedoj celas profitigi
ambaŭ flankojn de Hongkong kaj la ĉeftero.
|