|  La 16-an de marto, la ferma kunveno 
              de la 5-a Sesio de 10-a Tutlanda Popola Kongreso sankciis per voĉdonado 
              la "Leĝon de Laŭenspeza Imposto de Entreprenoj" de la 
              Ĉina Popola Respubliko.  La nova leĝo unuigis la impostan proporcion 
              de entreprenoj investitaj de ĉinoj kaj tiuj de fremdlandanoj. Kaj 
              la unuigita imposta proporcio estas 25%; kaj tiu de malgrandaj entreprenoj 
              kun malalta profito estas 20%. La leĝo kuraĝigas ŝpari fuelon, protekti 
              medion kaj disvolvi altajn teknologiojn.  Respondante la demandon ĉu la nova leĝo 
              de laŭenspeza imposto de entreprenoj influos la utiligon de fremdlandaj 
              kapitaloj, oficisto de la Ministerio de Financo de Ĉinio diris, 
              ke laŭ la internacia sperto, fremdlandaj kapitaloj ĉefe zorgas pri 
              stabila politika situacio, bone disvolviĝanta ekonomio, granda merkato, 
              riĉa rezervo de laboruloj kaj senĉese perfektiĝanta komerca sistemo 
              kaj registara servo, sed ne nur pri favora imposto. La plenumado 
              de nova imposta leĝo ne multe influos utiligon de fremdlandaj kapitaloj. 
              La politiko de Ĉinio pri aktiva utiligo de fremdlandaj kapitaloj 
              ne ŝanĝiĝos, la merkato de Ĉinio pli kaj pli grandiĝas, kaj la medio 
              por altiri investon de fremdlandaj kapitaloj pli kaj pli boniĝas.           |