En la tuta somero de 2007 oni povas
vidi grandegan reklamon de minerala akvo de glaciejo de Tibeto en
metroo de Pekino. Rigardante la klaran akvon en la reklamo, oni
sentas agrablan friskecon.
Bona
akvo fontas el bela monto
 Ŝanhaja
turisto Peng Xiang unuafoje vidis mineralan akvon kun la fabrikmarko
"5100TM" en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, kaj ĝoje aĉetis
kontraŭ alta prezo por siaj familianoj en Ŝanhajo.
La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo estas nomata
"la lasta pura tero de la homaro", do oni povas nomi la
mineralan akvon el monto kun alteco de 5100 metroj super marnivelo
la "lasta klara akvo". "5100" do fariĝis fabrikmarko
de tiu minerala akvo.
En la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento,
sciencistoj el la Ĉina Akademio de Sciencoj komencis esploradon
en Tibeto.
"Kie vi prenas akvon por trinki?"
"En supra valo — kion vi volas?"
"Gvidu min tien!"
En iu vintra vespero de 1987, Doje, la
unua kaj unika tibeta membro de la Ĉina Inĝeniera Akademio, renkontis
paŝtiston Awang Zhandui. Doje trovis, ke tiu paŝtisto estas samaĝa
kiel li, sed aspektas multe pli juna ol li. "Tion ni atribuas
al nia bona akvo."
En 1987, la geologia teamo gvidata de
Doje esploris pli ol 80 akvofontojn. Ili trovis, ke la akvofonto
situanta en suda Nyenchen-Tanglha-montaro kun alteco de 5100 metroj
super la marnivero estas bonega en fluintenso kaj akvokvalito, kaj
facila por ekspluatado kaj protektado. Vilaĝanoj trinkantaj el tiu
fonto vivas longe, eĉ la bovoj kaj ŝafoj en tiu vilaĝo malofte malsaniĝas.
 Nyenchen-Tanglha-montaro
estas sankta montaro en Tibeto, antaŭ kiu estas senlima herbejo,
kaj krutaj granitoj staras ĉe la orienta kaj okcidenta flankoj de
la montaro. La akvo cirkulas pli ol 8 jarojn profunde sub la tero
antaŭ ol ĝi iras el la tero, kaj 7 fontoj kunfluas en rivereton
kaj fluas malsupren laŭ la valo.
Kvankam la fonto situas en profunda valo
kaj neniu vivas en tiu regiono, tamen la tri fontoj estas severe
gardataj per tri ĉirkaŭmuroj. 58-jara Awang Zhandui gardas la fontojn.
Li estas salajrata je 300 juanoj po monato (ĉ. 30 eŭroj) kaj la
distanco inter lia loĝejo kaj la fontoj estas 1 kilometro. Sed Awang
Zhandui preferas esti en Lhasa, ĉar tie estas "bona vetero",
dum en la valo kie li loĝas, estas malvarmege kaj la suno ne vizitas
la valon dum la longa vintro.
Altpreza
akvo
 4
kilometroj, tio estas la plej mallonga distanco, kiun oni povas
trovi por konstrui fabrikon de minerala akvo ĉe la fonto. La mineralakva
kompanio Bingchuan de Tibeto investis 500 milionojn da juanoj (ĉ.
48 milionoj da eŭroj) por aĉeti ekipaĵojn de Germanio. En la fabriko,
nur kelkaj laboristoj manipulas por superregi la tutan procezon
de akvopreno ĝis enkestigo de boteloj.
En julio de 2006, ekfunkciis la Qinghai-Tibeta
Fervojo, tiel la minerala akvo "5100" de glaciejo eliris
el Tibeto. Laŭ opinio de direktoro Yan Zi de ofertado, alta kvalito
kaj multega investado decidis la altan prezon de "5100".
Nun la kompanio povas liveri 300 milojn da tunoj da minerala akvo,
kaj 330 mililitroj da akvo kostas 6.5 juanojn (ĉ. 0.64 eŭro). Elirinte
el Tibeto, la akvo komencis konkurenci kun aliaj produktaĵoj. Ĝi
estis difinita trinkakvo por la 3-a Publika Konkurso de Teniso en
Ĉinio, kaj aperis en la reklamo kune kun la mondfamaj fabrikmarkoj
ekzemple "Mercedes-Benz" kaj "Lacoste".
En 2006, "5100" kiel difinita
trinkakvo aperadis en la Financa kaj Ekonomia Forumo — la pinta
kunveno de financo kaj ekonomio en Ĉinio; kaj en la Ŝanhaja Golfa
Konkurso de Pokalo "HSBC". En 2007, ĝi aperis en la Ŝanhaja
Internacia Jakta Ekspozicio kune kun mondfamaj fabrikmarkoj "Rolls-Royce",
"Hennessy" kaj "BMW"; poste, en la 11-a Konferenco
pri Kunlaboro, Investo kaj Komerco de Orienta kaj Okcidenta Ĉinio,
la kompanio akiris kunlaboron en valoro de 20 milionoj da juanoj
(ĉ. 1.98 milionoj da eŭroj).
Liao Lei, ĝenerala sekretario de la faka
komitato de natura minerala akvo sub la Ĉina Minekspluata Asocio,
diris: "Laŭ statistiko de la pasintaj 3 jaroj, merkata bezono
de minerala akvo en Ĉinio kreskis je 20% ĉiujare. En 2010, oni konsumos
10 milionojn da tunoj da minerala akvo en Ĉinio kaj en 2015 — 20
milionojn da tunoj." Tiel, pli kaj pli multaj potencaj kapitaloj
favore taksas la merkaton de altklasa minerala akvo. Liao Lei opinias,
ke la apero de "5100" kun alta prezo estas prova kun granda
komerca risko, sed ankaŭ havas eblecon de sukceso.
Nova
"vizitkarto" de tibeta ekonomio
 Jiang
Wenfei, direktoro de ofertado de mineralakva kompanio Xueshan, kalkulis,
ke por transporti per aŭto tunon da minerala akvo de Lhasa al Chengdu,
ĉefurbo de Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, oni devas pagi
1200 juanojn (ĉ. 119 eŭroj), sed per trajno, la kosto estas nur
500 juanoj (ĉ. 49.6 eŭroj); samtempe, multe malaltiĝis ankaŭ la
trajna transporta kosto de pakumo al Lhasa. Suolang Ciren, kiu respondecas
pri produktado de minerala akvo, diris: "Ne sole nia entrepreno,
sed ĉiuj aliaj kompanioj de minerala akvo en Tibeto multe gajnis
dank' al la Qinghai-Tibeta Fervojo."
Akvo el loko de granda altitudo kreis
esperdonan industrion de Tibeto. Qiangba Puncog, prezidanto de Tibeta
Aŭtonoma Regiono, atribuis tion ĉefe al la Qinghai-Tibeta Fervojo
kaj diris: "La malaltiĝo de transporta kosto faciligis la transportadon
de varoj inter Tibeto kaj aliaj lokoj, tio estas necesa kondiĉo
por ke tibeta minerala akvo brile debutu en la tuta lando."
Krom la kompanio de "5100", pli ol 10 kompanioj entreprenas
pri minerala akvo.
Rapida disvolviĝo de la industrio de minerala
akvo donas laboron al lokaj tibetanoj. Ekzemple, 99% de la laboristoj
de la kompanio Bingchuan estas proksimaj tibetanoj, kaj ilia averaĝa
monata salajro superas 1000 juanojn (ĉ. 99 eŭroj), tio estas duoble
pli granda ol ilia enspezo akirita per brutbredado.
La ekomedio de la altebenaĵo estas malforta,
do disvolvante la tibetan superecan industrion, oni nepre ne ignoru
la mediprotektadon ĉe la fonto, sed ekspluatu ĝin racie, orde kaj
science por protekti la akvoresurson. La kompanio de "5100"
enfermis areon de 60 kvadrataj kilometroj ĉirkaŭ la akvofonto por
protekti la medion, plenumis senbakterian administradon kaj enboteligas
tuj ĉeloke. Nun pli kaj pli multaj kamparanoj kaj paŝtistoj laboras
en la kompanio, do brutoj malmultiĝas, kaj tio estas utila por ekomedio
de la altebenaĵo.
"Akceli disvolviĝon de loka ekonomio
sendetrui ekomedion" estas principo de Tibeto en ekspluatado
de naturaj resursoj.
|