En la pasintaj 5 jaroj Ĉinio rikoltis
rimarkindajn fruktojn en praktikado de la politiko de pordo-malfermo
kaj reformado. Nivelo de la malferma ekonomio senĉese altiĝis, la
skalo de investo de fremda kapitalo pli kaj pli grandiĝis, kaj kresko
de ekstera komerco superis 20 pocentojn ĉiujare. Samtempe, aliĝo
al la Monda Komerca Organizo plivastigis la kampon kaj disvolvan
spacon de pordo-malfermo, kaj la komerca strukturo sin turnis de
"kvanto-kresko" al "profito-kresko"; la banko,
asekuro kaj obligacio fariĝis pli kaj pli larĝe malfermitaj, kaj
la pordomalfermo de Ĉinio estas puŝata al pli alta nivelo kaj pli
vasta sfero. Ĉinio kunlaboris kun ĉ. 200 landoj kaj regionoj, kaj
eniris en novan periodon de ekonomia disvolvo.
|
|
|
|
|
Fremdlanda
ŝipo malŝarĝata en Fangcheng-haveno de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia
Aŭtonoma Regiono. |
|
Laboristoj
de la Tianjin-a Unua Aŭto-fabriko en muntado. |
|
Ledŝuoj
por eksportado estas farataj en Wenzhou, Zhejiang-provinco
en orienta Ĉinio. |
|
|
|
|
|
En
Financa kaj Komerca Distrikto en Pudong de Ŝanhajo, kien svarmis
ĉefstabejoj de 350 ĉinaj kaj fremdlandaj financaj institucioj
kaj
50 translandaj korporacioj. |
|
Fondiĝis
la Chongqing-a Filio de la Liberala Reciproka Asekura
Kompanio de Usono, ĝia unua komerca asekura filio en Ĉinio.
|
|
En
la unua duonjaro de 2007, la totola valoro de en- kaj eksportado
de Ĉinio atingis 980.93 miliardojn da usonaj dolaroj. La foto
montras
laborejon de teksejo de Ŝanhajo. |
|
|
|
|
|
En
la lastaj 5 jaroj disvolviĝo de la ekonomio kaj socio de Ĉinio
eniris en novan stadion, kaj en la merkato abundas diversaj
varoj kun kompare malaltaj prezoj. |
|
En
novembro de 2006 okazis en Pekino la Pinta Konferenco de Ĉina-Afrika
Kunlabora Forumo, intertempe la ĉina registaro prezentis seriojn
da konkretaj rimedoj por disvastigi ekonomian kaj komercan
kunlaboron cele kunan gajnon. |
|
Klimatiziloj
faritaj de la kompanio Haier de Ĉinio vendataj en ĉenbutiko de Nov-Jorko, Usono. |
|