Aktualajhoj Unua paĝo >> Ekonomio >> Specialaj raportoj


Konfekcio progresas en Wenzhou

de ZHAO FEI kaj TAN XINGYU

La financa krizo komencita en la pasinta jaro grave damaĝis la mondan ekonomion. La ĉemaraj provincoj de Ĉinio estas pli grave damaĝitaj, ĉar ili dependas ĉefe de eksportado. Do kiel statas la industrio de vestofarado en Wenzhou? Mi vizitis la urbon kun tiu demando.

Serioza estas la krizo

“En Wenzhou nun funkcias 2500 entreprenoj de konfekcio, el kiuj 290 estas kompare grandaj. Ili posedas 10 famajn markojn de Ĉinio, 17 specojn de konfekcioj liberajn de kontrolo kaj 39 province famajn markojn. En 2008 la jara produktovaloro de konfekcioj de Wenzhou estis 40 miliardoj da juanoj, el kiuj la produktovaloro de la eksporto de vestaĵoj atingis 1.229 miliardojn da usonaj dolaroj,” diris Hong Zhenning, vicprezidanto de la Wenzhou-a Federacio de Sociaj Sciencoj, intervjuate. Antaŭ 30 jaroj, kiam la ekonomio de Ĉinio ekimpetis, vestofarado, kiu bezonas malpli da investo kaj rapide fruktodonas, estis elektita de Wenzhou-anoj kiel unu el la ĉefaj industrioj. Ĝi ludis gravan rolon en la tiea ekonomio.

En la financa krizo la korporacio (grupo) Fapai ne ĉesigis sian produkton.

“Efektive la financa krizo peze batis nian konfekcion,” diris Zheng Chen’ai, prezidanto de la Konfekcia Asocio de Wenzhou. Li diris, ke kvankam la tiea konfekcio ne forte dependas de la eksportado, ĉar multaj el ili servas ankaŭ al ĉinaj klientoj, tial la influo de la financa krizo sur la tiea konfekcio estas multe malpli forta ol tiu ĉe delto de la Perlo-rivero, tamen la damaĝo restis ankoraŭ grava. Statistikoj montras, ke en la unua trimestro de 2009 la totala produktovaloro de konfekcio, ŝuoj, ĉapoj kaj tekstilaĵoj de Wenzhou estis 4.783 miliardoj da juanoj, je 2.04% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj tiu de la eksportitaj konfekcio kaj vestaĵoj atingis 238 milionojn da usonaj dolaroj, je nur 0.2% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. En Ouhai-distrikto, kie koncentriĝas fabrikoj de eŭropaj kostumoj, 3 fabrikoj bankrotis en unu sama tago fine de la pasinta jaro. Bankrotis ĉefe mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, kiuj mem ne kapablas fari esploradon kaj vivas nur de eksterlandaj mendoj.” Enketo de la loka konfekcia asocio komence de 2009 montras, ke tuj post la Printempa Festo pluraj entreprenoj maldungis laboristojn kaj ĉesigis funkcion de iuj produktolinioj.

Ne atendi sen penado

“Ni proponis fondon de magazeno de famaj markoj kaj deziras ke la korporacio (grupo) Fapai estu iniciatinto kaj kunligiĝu kun entreprenoj de virinaj kostumoj de famaj markoj, ŝuoj kaj okulvitroj de la urbo,” diris altranga ekonomo Wu Renshui de Fapai.

Zheng Chen’ai, prezidanto de la Wenzhou-a Federacio de Konfekcioj

La korporacio (grupo) Fapai estas unu el la plej grandaj konfekciaj entreprenoj en Wenzhou. En la ĉi-jara financa krizo ĝi estis peze damaĝita. La negoco de ĝia eksterlanda sekcio reduktiĝis je 30%. Por alfronti la krizon ĝi fondis novan kompanion UIP, kiu nun estas intense preparanta sin por negocado. UIP estas destinita por komerci per vestoj, inkl. de oficialaj kostumoj, liberaj vestoj kaj samtempe sin okupas pri ŝuoj, kofroj, ornamaĵoj k.a. Kaj tiuj varoj estos normmarkitaj. En la venontaj 5 jaroj la totala investo de la kompanio atingos 2 miliardojn da juanoj kaj la kompanio celas havi vendvaloron de pli ol 10 miliardoj da juanoj.

Ekspona halo de UIP

Efektive en la lastaj jaroj en Wenzhou Metersbonwe kaj Semir kaj iuj aliaj konfekciaj kompanioj estas kompare sukcesaj. Ni prenu Semir kiel ekzemplon, ĝi konfidis la produkton kaj vendon al aliaj entreprenoj, dum ĝi mem sin okupas ekskluzive pri fasonado kaj markigo, sekve de tio Semir rapide dilatiĝis. En 2005 ĝia vendokosto estis nur 1.7 miliardoj da juanoj, sed en 2006 atingis 2.5 miliardojn da juanoj kaj en 2007 -- 4.2 miliardojn da juanoj kaj en 2008 -- 5.87 miliardojn da juanoj.

Ŝancoj estas pli grandaj ol defioj

Zheng Chen’ai diris, ke por alfronti la financan krizon la konfekciaj entreprenoj en Wenzhou alprenis multajn rimedojn kaj atingis certan efikon. Zheng diris: “Nun la tendenco de falo jam haltis. Ankaŭ nia laboro estas aktiva. Se mankas eksterlandaj mendoj, ni nin turnas al la enlandaj klientoj, se mankas pograndaj mendoj, ni serĉas la detalajn. Unuvorte, ni ne povas pasive atendi bankroton. Nun mi opinias, ke ankaŭ la malgrandaj mandoj estas promesplenaj pro la favora prezo kaj malgranda risko. Jam en marto kaj aprilo mia entrepreno ricevis mendojn por majo.”

Zheng diris, ke sub la financa krizo la konfekciaj entreprenoj certe havas malfacilojn. “En Wenzhou la konfekciaj entreprenoj havas siajn mankojn proprajn. Laŭ la eksteraj kondiĉoj la medio por ilia disvolvo ne estas favora: Tie ne sufiĉas la tero, kapitalo kaj subteno de la registara politiko kaj en la entreprenoj mem troviĝas problemoj. En Wenzhou mankas grandskalaj foiroj de vestoj. Antaŭe ni opiniis, ke nur se ni havas markojn de vestoj, la fakaj pograndaj konfekciaj merkatoj estas nebezonataj. Fakte en Wenzhou nun daŭre funkcias multe da mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj de vestofarado, kiuj tamen ne havis sian propran kanalon de vendado, tial faka pogranda merkato estas nemankigebla. Nun en Keqiao kaj Yiwu de Zhejiang-provinco funkcias pogranda merkato, kie granda parto de la komercistoj estas Wenzhou-anoj. Kaj pli malfacile estas, ke la kerna konkurencpovo de la tieaj konfekciaj entreprenoj estas malalta kaj malbona estas la industria strukturo.” En Wenzhou pli ol 85% de la konfekciaj entreprenoj estas prilaboraj. Tia industria strukturo decidis la malaltan konkurencpovon kontraŭ la financa krizo, tiel ke ekde 2003 al la tieaj entreprenoj de vestofarado mankas viviga forto por daŭra disvolvado.”

Ekscitate de la financa krizo la entreprenoj energie levas sian konkurencpovon kaj sin turnas al alia produktado. Mi informiĝis, ke iu konfekcia kompanio de Wenzhou sin okupis ĉefe pri produkto de eksportaj vestoj kaj la financa krizo kaj kurzfalo de eŭroj multe damaĝis ĝin. Por garantii sian kvoton en la merkato ili fondis ekspluatan sekcion speciale por produkti konfekciojn taŭgajn por eksterlanda merkato. Ĉar la eksterlandaj komercistoj havas rigorajn postulojn pri la varoj, tial por plenumi iliajn mendojn oni nepre devas pli atenti la esploradon kaj administradon.

Zheng Chen’ai diris, ke la Wenzhou-aj konfekciaj entreprenoj rigardas la ĉi-fojan financan krizon kiel bonan ŝancon por reguligi sian produktan strukturon: Antaŭe la registaro ne donis grandan atenton al la tradicia industrio, kia vestofarado, kaj sekve de tio la bankoj ne volontis prunti monon al ili, pro tio ili havis grandan malfacilon por sin disvolvi. Fakte la konfekciaj entreprenoj povas liveri multe da laborpostenoj, tial pro la financa krizo la registaro ekdonis pli da atento al tiu industrio, tial en iliaj okuloj la nuna ekstera kondiĉo por disvolvado estas pli bona ol antaŭe. Krome, la financa krizo influas la konsumon de luksaj kaj multvaloraj objektoj, sed donas bonan ŝancon disvolvi malmultekostajn kaj bonkvalitajn varojn. Nun la vestoj kaj ŝuoj de Wenzhou havas grandan debiton en Usono.”

Marte de 2009 Wenzhou eksportis diversajn vestojn kaj vestaĵojn en valoro de 78.78 milionoj da usonaj dolaroj, je 32.26% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2008 kaj je 114% kompare kun februaro de 2009. Tio estas tre kuraĝiga cifero, kiam furiozas la financa krizo.