Aprile, Usono kaj Eŭropa Unio sinsekve enketis kelkajn specojn da teksaĵoj produktitaj en Ĉinio sub la preteksto de “speciala protekto” kaj limigis ilian importon.

Maje, Ĉinio sinsekve intertraktadis kun Usono kaj Eŭropa Unio pri teksaĵa komercado. Dum tiu periodo, Usono kelkfoje limigis multajn specojn da teksaĵoj produktitaj en Ĉinio, kaj Eŭropa Unio postulis intertraktadi kun Ĉinio pri du specoj da teksaĵoj. La 20-an de majo, Ĉinio anoncis drastan altigon de doganpago de 74 specoj da eksportataj teksaĵoj, sed pro la ŝanĝiĝo de la situacio, la 31-an de tiu monato, la ĉina registaro nuligis doganpagon de 81 specoj da teksaĵoj ekde la sekvanta tago. Bo Xilai, ministro de komerco de Ĉinio, diris: “Kiom da premo oni donis al ĉinaj entreprenoj, tiom da mi forigos.”

De julio ĝis oktobro, Ĉinio kaj Eŭropa Unio subskribis interkonsenton pri teksaĵoj, sed restis senfrukta la 6-foja intertraktado inter Ĉinio kaj Usono.

Novembre: la 8-an, post 3-taga 7-a intertraktado, la “Memorando de Interkompreno de Ĉinio kaj Usono pri Komercado de Teksaĵoj kaj Vestoj” estis subskribita en Londono, ĉefurbo de Britio.