Unua paĝo >> Ekonomio >> Specialaj raportoj


Elspezo de 3 ĉinaj familioj en la Printempa Festo

de FANG XIAOTONG

Ĉi-jare la Printempa Festo, novjara tago laŭ la ĉina luna kalendaro, estis en la 29-a de januaro, tamen pli frue oni preparis sin por bonvenigi ĝin: purigi la ĉambron, plani aĉetadon kaj turismon, prepari por intervizitadon… kaj la magazenoj estis plenaj de diversaj tradiciaj dekoraĵoj por la festo.

Elspezo de familio de ordinara emerito en mezgranda urbo

Aĝo: 70

Monata enspezo de la familio: 1600 juanoj (=160 eŭroj)

Ĉambroj estas purigitaj kaj fenestroj -- dekoritaj per freŝ-ruĝaj paper-tranĉaĵoj pri infanoj kaj floroj simbolantaj ĝojon kaj feliĉon. Tie estas hejmo de ordinara emerito en mezgranda urbo de orienta Ĉinio. Ambaŭ geedzoj de pli ol 70 jaroj sin vivtenas per pensio.

“Por la festo la ĉefa afero estas aĉeti manĝaĵojn,” diris la mastro. Ĉe la komenco de januaro la gemastroj jam komencis aĉetadon, ĉar laŭ ĉinoj abunda rezervo de manĝaĵoj en hejmo sentigis al la familianoj kontentecon kaj samtempe aŭguris pli grandan rikolton en la nova jaro. Kvankam la gemaljunuloj ne multe manĝas, tamen ili preparis multajn manĝaĵojn. En la 7-taga ferio de la Printempa Festo iliaj gefiloj revenis al ili por kune festi la Printempan Feston. Ili ŝatas pladojn faritajn de la gepatroj. Parencoj kaj amikoj en tiuj tagoj intervizitis kaj en la ĉambro estis plenaj de gastoj.

En la komenco de januaro la gemastroj aĉetis bombonojn kaj diversajn nuksojn, ĉar tiuj estas necesaj en babilado kaj televidado. Ankaŭ vino kaj trinkaĵoj estas nemankigeblaj en hejma festeno. La mastrino aĉetis 5 kg da faruno, el kiu ŝi povas faris mantoojn* en formoj de floroj kaj fiŝoj. Tio estas tradicio de ĉinoj en la Printempa Festo, nun la junuloj ne faras mantoojn, ĉar ili estas facile aĉeteblaj en vendejo. Sed la mastrino opinias, ke memfaritaj estas plej bongustaj.

“Freŝaj legomoj, fruktoj, viando kaj spicaĵoj ni poste aĉetos.” diris la mastrino, “proksime estas granda memservejo kaj aĉetado estas facila. Sed kun proksimiĝo de la festo pli kaj pli multiĝas aĉetantoj kaj ni do antaŭtempe aĉetos facile konserveblajn objektojn.” La mastroj ne zorgis pri altiĝo de la prezo de freŝaj legomoj kaj fruktoj ĉe la festo, ili preparis pladojn el viando, maraj produktoj kaj kontobirdoj por disdoni al siaj gefiloj – ili estas tiel okupataj kaj ne havas sufiĉan tempon por kuirado.

Por intensigi festan etoson, la gemastroj vizitis foiron por aĉeti dekoraĵon. Ĉinoj ŝatas glui versparon kaj bildojn sur la pordon. Ili aĉetis ankaŭ kelkajn envazajn florojn. La pome florantaj ruĝaj floroj, or-flavaj fruktoj kaj smeraldaj folioj donis al la ĉambro grandan vivecon. Ankaŭ petardoj estas nepre necesaj por la genepoj. Ĉinoj eksplodigas petardojn noktomeze de la lasta tago kaj frumatene de la unuaj tagoj de la jaro.

La gemastroj aĉetis novajn vestojn por si.

La alia elspezo estas novjara mondonaco por posteuloj. Kiam ili venas saluti kaj diri bondezirojn. La gemastroj havas 3 amindaj genepojn kaj donacis al ili po 200 juanoj. “Ni ĉiam ĝojas vidi ilin,” diris la gemastroj.

En tiu Printempa Festo ili elspezis 2400 juanojn.

Antaŭ la festo la gefilioj donacis al ili novajn vestojn, tonikaĵojn kaj mondon por esprimi sian amon.

Legomvendistino en Pekino

Aĝo: 43

Monata enspezo de la Familio: 2000-3000 juanoj (200-300 eŭroj)

Chen kaj sia edzo luis ĉambron en Pekino. Ili dividis ĝin en du partojn, la antaŭa parto estas la butiko de legomoj kaj la posta — dormoĉambro. La Printempa Festo venis, sed ili venis tre frue kiel kutime al bazaro por pogrande aĉeti legomojn kaj vendi al la klientoj, kiuj ŝatas aĉeti legomojn ĉe sia matena promenado aŭ survoje al butiko de matenmanĝaĵoj.

La geedzoj Chen estas ordinaraj kamparanoj de sudorienta Ĉinio. Antaŭ kelkaj jaroj ili venis al Pekino kaj vivas el legom-vendado. Ili enspezas 2000-3000 juanojn ĉiumonate, pagas 1000 juanojn por ĉambroluado, kaj havas malgrandan sumon da ŝparmono.

Ili pasigis la Printempan Feston, en la hejmvilaĝo, kie estas la gepatroj kaj gefiloj. La gepatroj jam maljuniĝis kaj la gefiloj lernas en mezlernejo. La tuta familio estas vivtenata de ilia legomvendado. Ili mallukse pasigis la Printempan Feston: 600 juanoj por du ir-reiraj biletoj al la hejmvilaĝo kaj kelkdek juanoj por aĉeti manĝaĵojn de Pekino por regali parencojn, en la hejmvilaĝo.

Chen ne intencis aĉeti donacaĵon por la familianoj. Ŝi diris: “La plej grava afero estas kunporti monon hejmen. La ŝparita mono en la pasinta jaro apenaŭ povas vivteni la 6 familianojn en 1 jaro. Post la Printempa Festo la gefiloj revenos lernejon, kaj iliaj lernokosto kaj pago por libroj okupas grandan parton de la tuta elspezo de la familio. De tempo al tempo ni sendis monon kaj ĉi-foje ni kunportis la tutan sumon hejmen por vivtenado de la familio por la venonta jaro.”

Paro da Junaj geedzoj en Pekino

Aĝo: 28

Monata enspezo: 8000 juanoj (= 800 eŭroj)

“Por mi la plej granda pago estas tiu por vojaĝo en la Printempa Festo!” Wang ne estas pekinano, diplomiĝinte ŝi trovis laboron en Pekino. Ĉi-jare ŝi kaj ŝia edzo pasigis la Printempan Feston en la hejmo de ŝia bopatrino en Urumqi, 4000 km fore de Pekino. Ili bezonas 40 horojn per trajno de Pekino al la urbo, por ŝpari tempon ili decidis veturi per aviadilo, kaj por tio ili devis pagi 5000 juanojn, kvankam jam rabatite.

Ŝi unuafoje vizitis la bopatrinon post sia edziniĝo. Ŝi serioze preparis donacojn. Ŝi aĉetis vestojn por la bogepatroj kaj la bofratino kaj donacojn al parencoj de la edzo. Krome ili aĉetis vestojn ankaŭ por si mem. Multaj vendejoj rabatis, kaj ili povis aĉeti pli da donacoj.

Ŝi renkontiĝis kun la genevoj de la edzo kaj faris al ili mondonacon.

Ŝi estas solinfano, sed ŝi ĉi-foje ne povis reveni sian hejmon, kaj ŝi ankaŭ preparis donacojn por siaj gepatroj: libroj por la patro, kosmetikaĵoj por la patrino. Ŝi sendis tiujn per poŝto.

“Kalkulo post aĉetado surprizis min, ke nia enspezo de la lasta jaro preskaŭ tute elĉerpiĝis. Do ni laboru pli pene en la venonta jaro!” Wang diris kun rideto. La geedzoj nemalmulte enspezas, sed ilia ŝparmono ne estas multa. Ŝi diris, ke en la venonta novjara festo ŝi kaj ŝia edzo ne revenos la hejmlokon, sed faros turismon.

-----------------------------

*mantoo: ĉina plej kutima manĝaĵo vaporumita el fermentigita pasto.