“Kial la prezoj de legomoj kaj fruktoj
estas pli altaj ol en la pasintaj jaroj?” Oni ofte aŭdas plendojn
en legombazaroj de Pekino kaj aliaj grandaj kaj mezgrandaj urboj.
“Tiuj legomoj estis transportitaj el malproksimaj
lokoj. Pro kresko de la prezoj de benzino kaj dizeloleo, la kosto
de transportado altiĝis,” klarigis legomovendistoj. “Mi multe pli
pagas ol antaŭe por pogranda aĉeto de legomoj el bazaro en ĉirkaŭurbo.”
Prezo
de petrolo ŝanĝis vivon
Artikoloj
sur la retejo de la Agrikultura Ministerio de Ĉinio publikigitaj
post marto de 2006 komentarias, ke unu el la ĉefaj kialoj de leviĝo
de la prezoj de legomoj, fruktoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj
estas kresko de prezo de oleo.
Leviĝo de la prezo de petrolo kaŭzis kreskadon
de la prezo de trafiko kaj de varoj. Same kiel popolanoj de aliaj
landoj kaj regionoj, ĉinoj jam spertis ŝanĝiĝojn alportatajn de
kreskado de internacia prezo de petrolo, tio evidente enkorpiĝas
en trafikado.
Komence de 2006, kvankam ne ŝanĝiĝis la
prezo de taksio en parto de mezaj kaj malgrandaj urboj de Ĉinio,
tamen la pasaĝeroj devis krom pagi 50-80% de la fuela prezo po kilometra
veturado. Post nelonge en grandaj urboj de Ĉinio oni levis la prezon
de taksio. La 14-an de majo Ŝanhajo levis la prezon de taksio je
6.7%. En la 20-a de majo ankaŭ Pekino kreskigis prezon je 25% kvankam
ne levis la minimuman pagon.
Komence de marto en Ĉinio 5-foje kreskis
la prezo de prilaborita oleo, kaj ordinaraj popolanoj neniam tiel
zorgis la prezon de oleo kiel nun. Urbanoj havis malsamajn opiniojn
pri levo de la prezo de taksio, sed multaj opiniis, ke iom tro simpla
estas la rimedo kreskigi la prezon de taksio por garantii enspezon
de taksiistoj. La registaro devas reguligi la enspezon de taksiaj
kompanioj, redukti la kvoton donitan de ŝoforoj al la kompanio,
sed ne ŝarĝi la merkaton per leviĝo de prezo de fuelo.
En la lastaj jaroj multiĝis homoj, kiuj
posedas aŭtomobilon. Ankaŭ ili devas nun vizaĝi al kreskado de la
prezo de oleo. Enketo kune farita de granda retejo kaj konsulta
kompanio al mil personoj, kiuj havas privatan aŭton, montras ke
nur 16.8% da enketitoj esprimis, ke ili povas toleri la kreskon
de oleo en 2006, pli ol 40% da enketitoj intencas malofte uzi la
aŭton por redukti elspezon pro benzino. Samtempe, iuj el tiuj, kiuj
planas aĉeti aŭton, ekhezitis pro la nuna prezo de oleo kaj la tendenco
de kontinua kreskado de la prezo.
Kreskado de la olea prezo donis pli evidentan
influon al la vivo de kamparanoj, ĉar pliiĝis rekta kaj nerekta
elspezo por agrikulturaj mekanikaĵoj kaj kemisterko. Kompare kun
urbanoj, ili havas malpli altan enspezon, sed devas elteni tiun
premon alportitan de kreskado de la olea prezo, videble, ke la ŝarĝo
estas iom tro peza por ili.
Kreskado
de la olea prezo influas entreprenojn
Komence
de majo aŭtofabriko investita de ĉina kaj alilanda kapitalo lanĉis
aŭton de natura gaso. Faka dateno konigas, ke kosto de fuelo pocento
da kilometroj estos malpli kara je 40% ol tiu por ordinara aŭto.
Kalkule laŭ la nuna olea kaj gasa prezoj de Ĉinio, se ĉi-tipa aŭto
veturos kiel taksio 250 kilometrojn tage, oni ŝparos fuelan koston
je 10 mil juanoj (ĉ. mil eŭroj) jare.
Por mildigi premadon de ĉefaj vojoj, iuj
grandaj urboj de Ĉinio iam limigis veturadon de malgrand-ellasaj
aŭtoj sur tiuj vojoj. En 2006 la limigo estis abolita el konsidero
ŝpari fuelon. Sekve de senĉesa kreskado de olea prezo, tiuj, kiuj
volas aĉeti aŭton, pli multe atentas malgrand-ellasan aŭton. Januare
kaj februare de 2006 vendokvanto de malgrand-ellasaj aŭtoj kreskis
je 36.73%. Samtempe, vendokvanto de SUV-tipaj kaj aliaj aŭtoj relative
multe konsumantaj oleon evidente malmultiĝis. “Oleo-ŝpara” estas
pli kaj pli ofte akcentata en reklamo por aŭtovendado.
Krom aŭtoproduktaj entreprenoj, publika
trafikado, aerveturado, varotransportado kaj aliaj koncernataj entreprenoj
estis multe influitaj. De la 10-a de aprilo ĝis la 10-a de oktobro
de 2006 kroma pago de oleo por enlanda aerveturado de Ĉinio kreskis
je 50%.
Krome la altiĝo de oleprezo influis preskaŭ
ĉiujn entreprenojn. La totala enlanda produktovaloro de Ĉinio kreskis
je pli ol 10% en la unua trimestro ĉi-jare, sed la profito de entreprenoj
de ŝtalo, cemento, petrol-kemia industrio k.a. draste malmultiĝis
pro pliiĝo de la prezoj de petrolo kaj similaj resursoj. En la jarkunveno
de la Azia Disvolva Banko Ifzal Ali, la unua azia ekonomikisto,
diris, ke se la prezo de barelo da oleo altiĝas je 10 usonaj dolaroj,
rapideco de ekonomia kreskado de Azio reduktiĝas je 0.6% kaj tiu
de Ĉinio je 1%.
Olea
prezo akcelis ŝanĝiĝon de politiko
Fine
de 2006 Ĉinio komplete liberigos pograndan kaj detalan vendadon
de prilaborita oleo enlande. Antaŭ tio la publiko opiniis, ke la
prezo de prilaborita petrolo de Ĉinio devas iom post iom egaliĝi
kun tiu de la mondo. Tion pravigis la 5-foja levo de la olea prezo
en la unua duonjaro. Sekve la ĉina registaro ellaboris subvencian
politikon kaj la Financa Ministerio de Ĉinio donis rektan subvencion
al greno-kulturistoj, fiŝkaptistoj, fiŝbredistoj kaj fiŝkaptaj entreprenoj
de proksimaj maroj kaj de lagoj, forstumaj entreprenoj kaj plantid-kultivejoj,
publika trafikado en urboj k.a. Shandong, agrikultura provinco en
orienta Ĉinio, sola ricevis subvencion de 1.17 miliardoj da juanoj
(ĉ. 8 juanoj = unu usona dolaro).
Printempo estas grava agrikultura sezono.
Vendado de agrikulturaj maŝinoj bone iris en diversaj agrikulturaj
regionoj de Ĉinio. Tion oni dankis unue al la centra kaj lokaj registaroj,
kiuj donis financan subtenon al kamparanoj dum ilia aĉeto de agrikulturaj
maŝinoj, kaj due al sufiĉa livero de dizeloleo bezonata de agrikulturaj
mekanikaĵoj.
Donante subvencion, la ĉina registaro
komencis de la 26-a de marto 2006 kolekti apartan enspezan monon
de la monopolaj petrolaj entreprenoj. Kiam la prezo de petrolo produktita
enlande superos difinitan limon, oni devas doni laŭ proporcio enspezon
de la superparto al la ŝtato, kaj la mono estas destinita por subvencio
al tiuj, kiuj suferas damaĝon pro altiĝo de olea prezo.
Altiĝo de petrola prezo refoje atentigis
Ĉinion, ke tro rapida konsumado minacas sekurecon de fuelo. En disvolva
plano por la venontaj 5 jaroj, Ĉinio fiksis la celon redukti je
20% fuelan konsumadon de la totala enlanda produktovaloro, decidis
denove revizii leĝojn pri ŝparado de fuelo praktikitajn jam 8 jarojn
kaj radikale ŝanĝi la modelon de ekonomia kreskado kun granda konsumado,
serioza poluado kaj malalta efiko. Industrioj, departementoj, urboj
kaj entreprenoj multe konsumantaj fuelojn estos la unuaj ekzamenatoj.
La 16-an de majo, fakulo de la fuela instituto
de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado diris, ke en 2020
likva biofuelo farita el vegetalo, ekz. biodizeloleo, anstataŭos
10 milionojn da tunoj da prilaborita oleo konsumita en Ĉinio. Tiam
renovigebla fuelo konsistigos 10% de la totala konsumkvanto de Ĉinio.
Nuntempe Ĉinio akiris relative bonan efikon en la prova uzado de
tia fuelo en 5 provincoj kaj planas disvastigi ĝin al aliaj regionoj.
|