Unua paĝo >> Ekonomio >> Specialaj raportoj


En Dandong ĉe Yalu-rivero

La urbo Dandong situas en nordorienta ekstremo ĉe marbordo de Ĉinio kaj najbaras al la Korea Popol-demokratia Respubliko (norda Koreio). Trans Yalu-rivero oni povas klare vidi konstruaĵojn kaj arbojn en la alia bordo. Pro aparta geografia pozicio la urbon oni konis pro la Milito kontraŭ Usono por Helpi la Korean Popol-demokratian Respublikon antaŭ pli ol 50 jaroj. Hodiaŭ Dandong jam fariĝis grava haveno por komunikiĝi kaj komerci kun la Korea Respubliko, Korea Popol-demokratia Respubliko, Japanio kaj aliaj landoj.

Inter Yalu-rivero kaj ŝoseo laŭlonge de la rivero etendiĝas placo pavimita per blankaj ŝtonoj. Sur la placo staras ĉin-stila kiosko, skulptaĵoj pri sporto kaj altaj ginkoj. Tie troviĝas pramejo, kie pasaĝeroj povas enŝipiĝi por pliproksime rigardi surrivere pejzaĝojn de norda Koreio. Blovas malvarmeta vento kun akva odoro. Starante surŝipe oni vidas ĉe la alia bordo kargo- kaj krozŝipojn, sur kiuj homoj kun simpla vesto amike salutas la turistojn per mansvingo.

Armeanoj de norda Koreio en malhelflava armea kostumo senĝene ludas korbopilkon, aŭ lavas veston ĉe la riverbordo. Ili jam kutimiĝas al tiuj plezurŝipoj, ridete svingas manojn kaj laŭte krias al turistoj-malgraǔ ke multaj el ili ne komprenas unu alian.

Super Yalu-rivero troviĝas du pontoj, unu el ili estas restaĵo de la milito. La ponto estis detruita de bomboj de la usona armeo, kaj por la parto de la norda Koreio restas nur dikaj pilieroj. Kaj sur tiu relative bone konservata parto en la flanko de Ĉinio ankoraŭ videblas postsignoj de kugloj. Nun la ekstremo de la rompita ponto jam fariĝis vizitindejo, kie turistoj faras fotojn kaj aĉetas poŝtmarkojn kaj metiartaĵojn el Koreio. Normale uzata estas la alia ponto por fervojo kaj ŝoseo.

La vespero de Dandong estas movoplena. Akvokolonoj de la muzika fontano iluminataj en malhela nokto dancas laŭ melodio kaj ritmo de la muziko. Multaj homoj ĝuas la fontanon sin apogante sur balustrado de la ponto en venteto de la rivero. Kiam ĉesas prezentado de la muzika fontano, aŭdiĝas rusa kanto cirkulanta en la 50-aj jaroj de la 20-a jc. En la kiosko mezaĝulo kun profunda pasio kantas la kanton akompanate de akordiono kaj elektrona kordinstrumento ludataj de 2 samaĝuloj. Ekster la kiosko multaj homoj silente aŭskultas ilin. La iom nostalgia kanto kaj la difektita ponto donas al la urbo Dandong ian specifan etoson.